目次へ

Flughafena ĝenokazo

3rdblade,2011年7月31日の

メッセージ: 6

言語: Esperanto

3rdblade (プロフィールを表示) 2011年7月31日 7:37:31

Mi vojaĝis de Japanio al Aŭstralio tra Singapuro hieraŭ. En la flughaveno de Osakao, mi aĉetis bonan japanan viskion, kiel donaco, ĉe 'sen-imposta' butiko. Mi eniris la aviadilon kaj ni flugis al Singapuro senokaze. Atendinte tie dum 3 horoj, mi iris al la pordo por eniri la duan aviadilon. Sed, la doganuloj demandis, ĉu la viskio estis mia. Jes, mi respondis. Ne sinjoro, ili diris, oni ne devas vojaĝi al Aŭstralio kun botelo kiu ne estas sigelita en la ĝusta, fermita, plasta sako. (La botel-kovrilo ne estis sufiĉa.)

"Kio? Mi tute ne povis scii! Kial la butiko en Japanio ne ensakigis la botelon?"

"Mi ne scias, sinjor'. Ne estas nia problemo."

Dokumento pruvis ilian pretendon. Mi ne povis disputi. Tiel, mi perdis la viskion. Tre ĝena! Eble la doganuloj estis malvirtaj. Kial la doganuloj en Aŭstralio ne konfiskus ĝin? Sed, ho ve, la afero estas pasinta.

Uloj, doubl-kontrolu viajn devojn, kiam vi aĉetis ion de flughavena butiko. Precipe kiam vi flugus aŭstralien. malgajo.gif

maratonisto (プロフィールを表示) 2011年7月31日 8:02:54

La doganuloj ĉiam elpensas surprizigaĵojn. Mi spertis saman foje.
Interalie, mi supozas, ke la fermita plasta sako servas por sekureco, ĉar la viskio eble elfluinta (ankaŭ eble pro malgranda premo de aero en alta atmosfero) el la botelo estas danĝera. Ĝi povas eĉ ekbruli.

Sxak (プロフィールを表示) 2011年7月31日 8:15:49

Kial vi ne finis tiun botelon en 3 horoj? Cu ĝi estis 20litra?

manu_fr (プロフィールを表示) 2011年7月31日 12:18:50

Ŝak:Kial vi ne finis tiun botelon en 3 horoj? Cu ĝi estis 20litra?
Mi pensis ekzaktsame ! Do nun, estas doganoj kiuj trinkas viskion al via sano ... kaj certe ridegas (sub influo de alhôlo certe ) pro via malŝanco !

Kia domaĝo !!

rido.gif

Miland (プロフィールを表示) 2011年8月1日 17:20:59

3rdblade:.. mi perdis la viskion .. malgajo.gif
Domaĝe! Ĉu temas pri nova internacia regulo por flughavenaj senimpostaj butikoj?

3rdblade (プロフィールを表示) 2011年8月2日 2:38:30

Miland:
3rdblade:.. mi perdis la viskion .. malgajo.gif
Domaĝe! Ĉu temas pri nova internacia regulo por flughavenaj senimpostaj butikoj?
Mi ne certas, sed certe Singapuro-flughaveno estas estas severa, kaj iom malsama ol aliaj flughavenoj. Normale, la doganejo kaj rentgenilo estas antaŭ la pasport-kontrolejo, sed en Singapuro la doganejo estas antaŭ la aviadila enirejo. Eble ili havas 2 doganejojn.

先頭にもどる