Til innholdet

Kiel vi parolas en esperanto?

fra robinast,2011 8 2

Meldinger: 18

Språk: Esperanto

Fou (Å vise profilen) 2011 8 15 02:47:30

Mi ne parolas Esperanto bone, sed mi povas legi kaj skribi bonete. Kvankam la gramatiko de Esperanto estas facila, mi forgesis ĝin. Tamen, mi penas studi bone.

Mi havas malfacilan tempon por lerni Esperanton ĉar mi fojfoje estas okupata kun Biology kaj Ĥemio. Haha.

Mi deziras paroli kaj pensi esperante . Mi ĵus bezonas memori pli multe vortoj.

vincas (Å vise profilen) 2011 8 17 16:15:37

Mi tre malbone skribas Esperante, sed mi fajfas pri tio.

geo63 (Å vise profilen) 2011 8 18 06:36:25

darkweasel:sian denaskan lingvon oni ne lernas laŭ reguloj, do se oni longe ne uzas ĝin, oni forgesas facile kiel diri ion. tamen fremdajn lingvojn oni lernas laŭ gramatikaj reguloj, kiujn oni eĉ post longa neuzo povas eble reprodukti.
Dum flua parolo oni ne havas tempon por rememori la gramatikon - ĉio devas esti aŭtomate. La samo koncernas vortojn. Ili devas esti aŭtomate atingeblaj. Kaj vortojn oni forgesas plej facile.

RiotNrrd (Å vise profilen) 2011 8 30 01:23:37

Mi legas Esperanton preskaŭ flue; mi nur malofte bezonas vortarumi, kaj povas legi Esperanton preskaŭ tiel rapide kiel mi legas la anglan (mia denaska lingvo).

Mi skribas bone, sed ne flue. Ofte mi devas uzi vortaron por trovi la ĝustan vorton (aŭ iufoje, esprimon). Kutime, mi konas la vorton, sed ĵus ne povas elmemortiri ĝin. Ju pli ofte mi skribas, des malpli ofte tio okazas; ekzercado gravas kaj funkcias. Tiam, kiam mi semajne skribis taglibre, mi faris plibone ol nuntempe (kaj mi ne skribis taglibre dum multaj monatoj). Evidente, mi devus skribi pli ofte.

Mi tre malofte parolas Esperanton voĉe, do mi sendube ne fluas tiel.

flipe (Å vise profilen) 2011 8 30 03:45:54

Mi sendube ne parolas esperanton bone, sed mi studas ĉiutagon por plibonigi mian komunikadon, kiun scias mi sukcesis uzi esperanton iam sen uzi vortaron!

robbkvasnak (Å vise profilen) 2011 11 14 23:55:38

Vere dependas de la teksto. Mi nun legas "En homaj lingvoj" de Dasgupta. En lia libro mi trovas novajn vortojn je kvazaŭ ĉiu paĝo.

jeckettre (Å vise profilen) 2011 11 26 09:55:21

mi fierus je lego-skribado, sed embarasiĝos ĉe aŭdado pro tromanko de buŝa dialogo... okulumo.gif

Rogir (Å vise profilen) 2011 11 26 11:38:35

Mi parolas pli bone ol denaskaj esperantistoj. lango.gif Foje mi eĉ instruetas al ili.

Tibake til toppen