Sisu juurde

Kiel religio aliigas homojn (se ĝi ajn aliigas)?

kelle poolt robinast, 2. august 2011

Postitused: 108

Keel: Esperanto

Solulo (Näita profiili) 2. august 2011 21:26.22

miĥil:
(Mi ankaŭ kiel katoliko estas stulto ĉar mi kredas en Dio)
Mi ne diras ke vi estas stulta aŭ idiota, nur ke religio ne helpas pri tio.
Tio ĉi estas NUR via vidpunkto.

Estas (kaj -is) homoj al kuj la religio ne nur helpas sed iĝas sencon de vivo. Ili ne estas idiotoj.

robinast (Näita profiili) 2. august 2011 21:34.40

Solulo:
flipe:Religio estas la opio de la popolo!
... diris Marx. Aĉa kaj mizera autoritato.
Ŝajnas al mi, ke malgraŭ de sia mizeraŭtoritato, li pravas ĉi tie - almenaŭ parte. Ambaŭ nebuligas la realecon, ambaŭ ofertas konsolon kaj ambaŭ igas dependecon...

robinast (Näita profiili) 2. august 2011 21:46.10

Solulo: Tio signifas, ke homoj (ŝtelistoj, ĉiesulinoj, murdistoj, perfiduloj ktp, ktp, ktp) decidas pri morala bono al malbono, (laŭ la Kanta diro; "stela ĉielo super mi kaj morala leĝo en mi.")
Mi ne kredas ke viaopinie la tuta homaro konsistas nur el "ŝtelistoj, ĉiesulinoj, murdistoj, perfiduloj ktp, ktp, ktp" aŭ eĉ precipe el ili. shoko.gif

mihxil (Näita profiili) 2. august 2011 21:52.58

Solulo:
miĥil:
Solulo:Do kio diras multon pro morala bono aŭ malbono?
Homoj.
Homoj?

Ege interesa. Tio signifas, ke homoj (ŝtelistoj, ĉiesulinoj, murdistoj, perfiduloj ktp, ktp, ktp) decidas pri morala bono al malbono, (laŭ la Kanta diro; "stela ĉielo super mi kaj morala leĝo en mi.")
Tiuj ne estas la solaj homoj. Mi ankaŭ povintus diri: 'socio', aŭ 'homaro'. Bona estas tio, kio ne malhelpas aliajn homojn, tio, kio rezultas stabilan socion. Ŝtelado kaj murdado malhelpas la bonan funkciadon de socio, tial ĝenerale homoj konsideras tion malbona.

Foje la afero estas eĉ pli simpla. Ekz. konceptoj kiaj 'pardonemo' kaj 'fido je aliaj' estas eĉ bonaj en simpla evoluada perspektivo. Ili ankaŭ troveblas ĉe aliaj, nereligiaj organismoj. Estas sufiĉe facile per simpla modelo montri ke socio en kiu ĉiu individuo nur pensas pri si mem povas esti malstabila kaj malsukcesa, dum socio en kiu individuo baze estas fidema kaj helpema, estas pli stabila kaj pli sukcesa. Tiaj individuoj finfine do pli bone fartas, pli sukcesas, kaj iliaj genoj supervivis historion. Do ankaŭ tial tiaj ecoj nun estas konsiderataj 'bonaj'. Ĉiuokaze neniel rilatas al religio...

Solulo (Näita profiili) 2. august 2011 21:53.26

robinast:
Solulo: Tio signifas, ke homoj (ŝtelistoj, ĉiesulinoj, murdistoj, perfiduloj ktp, ktp, ktp) decidas pri morala bono al malbono, (laŭ la Kanta diro; "stela ĉielo super mi kaj morala leĝo en mi.")
Mi ne kredas ke viaopinie la tuta homaro konsistas nur el "ŝtelistoj, ĉiesulinoj, murdistoj, perfiduloj ktp, ktp, ktp" aŭ eĉ precipe el ili. shoko.gif
Certe, ke ne. Inter aliaj. Ne ŝajnigu, ke vi ne komprenis kien mi celis. rideto.gif

mihxil (Näita profiili) 2. august 2011 22:02.05

Solulo:
Certe, ke ne. Inter aliaj. Ne ŝajnigu, ke vi ne komprenis kien mi celis. rideto.gif
Mi ne pensas ke necesas ŝajnigo. Ankaŭ mi ne komprenis. Mi diris 'homoj', vi legas 'fiuloj'. Ne estas strange ekpensi ke vi evidente pensas tiujn la plimulto. Kiel alimaniere klarigeblis via miskompreno de mia diro?

Solulo (Näita profiili) 2. august 2011 22:06.13

robinast: Ambaŭ nebuligas la realecon, ambaŭ ofertas konsolon kaj ambaŭ igas dependecon...
Interesa kaj sprita komento. La samon oni povas rilati al ateismo. Nebuligas, konsoligas, dependigas.
Kara samideano Robinast, mi scias kion mi diras. Kredu. Mi estis ateisto - nebuligita, iel konsoligita kaj multe dependigita. rideto.gif

Solulo (Näita profiili) 2. august 2011 22:17.13

miĥil: Mi diris 'homoj', vi legas 'fiuloj'. Ne estas strange ekpensi ke vi evidente pensas tiujn la plimulto.
Tute ne. Vi skribis "homoj" mi legis fiuloj kaj bonuloj. Simple homoj, kaj homoj estas diversaj. Kiel vi scias kion mi pensas? Plimulto? Kial ne? Eble plimulto. Mi respondos bibliamaniere; "Nu, ĉi mi sidas en la kapoj de aliuloj?"

mihxil (Näita profiili) 2. august 2011 22:29.43

Solulo:
miĥil: Mi diris 'homoj', vi legas 'fiuloj'. Ne estas strange ekpensi ke vi evidente pensas tiujn la plimulto.
Tute ne. Vi skribis "homoj" mi legis fiuloj kaj bonuloj. Simple homoj, kaj homoj estas diversaj. Kiel vi scias kion mi pensas?
Mi ne scias kion vi pensas, sed vi parolis nur pri fiuloj, kvazaŭ la nefiuloj estas negravaj. Oni nur povas diveni viajn pensojn per viaj diroj. Ĉiuokaze, mi jam klarigis per pli da vortoj mian starpuntkon en alia afiŝo. Tiu 'homoj' estis nur por tikli vin, eble samkiom via mencio de nur fiuloj estis precipe intencita por tikli nin. Subkomprenatu ke respondo kia 'homoj' ne estas kompleta mia opinio.

Fieco ekzistas, fakte tio sen religio estas pli bone klarigebla ol per religio.

flipe (Näita profiili) 2. august 2011 23:15.51

Solulo:
flipe:Religio estas la opio de la popolo!
... diris Marx. Aĉa kaj mizera autoritato.
Povus esti aĉa kaj mizera (via opinio), sed tio ne faris lin malinteligenta.

Tagasi üles