目次へ

Kiel religio aliigas homojn (se ĝi ajn aliigas)?

robinast,2011年8月2日の

メッセージ: 108

言語: Esperanto

3rdblade (プロフィールを表示) 2011年8月3日 0:46:18

flipe:
Solulo:
flipe:Religio estas la opio de la popolo!
... diris Marx. Aĉa kaj mizera autoritato.
Povus esti aĉa kaj mizera (via opinio), sed tio ne faris lin malinteligenta.
La homaro ja havas animan sopiron, kaj S-ro Marx observis tion kaj komprenis tion. Sed li elektis kredi ke, tiu sopiro ne estis parto de homo, sed estis ekstera, kiel vestoj, kaj kiel facile ŝangi tiel vestoj. Tro simple kaj malprecize.

Mi pensas ke, S-ro Marx observis liajn homajn gefratojn je unu okulo fermita. Tro multe da libroj kaj pripensoj, malsufiĉe da realvivo.

zan (プロフィールを表示) 2011年8月3日 1:08:23

Antaŭ ol malfermi la Rezultojn kaj legi la enhavon, mi elektis "-aliigas personecon senantaŭdireble" kiel la dua persono. sal.gif

Mi timas religiojn, kvankam mi nenion kredas kaj tute ne malamas kredantojn. Mi ne volas submeti min sub nelogika mito, eĉ se pro tio mi boniĝus aŭ malboniĝus.

Solulo (プロフィールを表示) 2011年8月3日 8:49:32

flipe:Povus esti aĉa kaj mizera (via opinio), sed tio ne faris lin malinteligenta.
Certe ke ne. Tiu amatoro de filosofio ja povis skribi kaj legi, sed la fruktoj de lia filosofio estas priplorindaj - vidu Norda Koreo. En mia lando oni marxistigis kaj leninigis min/nin dum 40 jarojn do mi havas rektan sperton. (Mi ĉiam sukcese egameniĝis en marksismo kaj leninismo. rideto.gif )

maximkaaa (プロフィールを表示) 2011年8月3日 11:38:28

Religio estas kompostaĵo de tradicioj, ritaroj kaj ritoj. Simple, estas parto de kulturo. Kaj ĝi influas personon same kiel literaturo, filmoj, gepatroj, amikoj...

Ne ĝi estas samo kun kredo. La kredo aliigas homon tre forte, bone aŭ malbone, depende de kio il kredas.

flipe (プロフィールを表示) 2011年8月3日 19:34:46

Solulo:Certe ke ne. Tiu amatoro de filosofio ja povis skribi kaj legi, sed la fruktoj de lia filosofio estas priplorindaj - vidu Norda Koreo. En mia lando oni marxistigis kaj leninigis min/nin dum 40 jarojn do mi havas rektan sperton. (Mi ĉiam sukcese egameniĝis en marksismo kaj leninismo. rideto.gif )
Ĝi ne estas filozofio, ĝi estas fakto, kaj mi ne parolis pro Marx, Lenin, Tolstoj aŭ iu ajn, mi parolas laŭ miaj kredoj, kaj por mi religio estas opio.

robinast (プロフィールを表示) 2011年8月3日 20:01:03

maximkaaa:... Ne ĝi [religio] estas samo kun kredo. La kredo aliigas homon tre forte, bone aŭ malbone, depende de kio il kredas.
Mi pensas ke kredo estas koro de ĉiu religio. Mi ne demandis pri kredo ĉar ĝi povas enhavi multe krom religia aŭ eĉ anstataŭe.

zan (プロフィールを表示) 2011年8月4日 0:56:23

maximkaaa:Religio estas kompostaĵo de tradicioj, ritaroj kaj ritoj. Simple, estas parto de kulturo. Kaj ĝi influas personon same kiel literaturo, filmoj, gepatroj, amikoj...

Ne ĝi estas samo kun kredo. La kredo aliigas homon tre forte, bone aŭ malbone, depende de kio il kredas.
Aliflanke mi samopinias kiel vi. Religio estas surfaca moro en socio. Onin amuzas festoj sub la nomo de religio. Laŭ la kutimo de religio oni celebras geedziĝon kaj konsolas unu la alian en funebra ceremonio. Tio ĉio estas respektinda unu al aliaj religianoj kaj eĉ konservinda kiel trezoro de kulturo. Sed tio ĉio devas esti surfaca, laŭ mi. Religio kiel kredo aliigas homojn.

robinast (プロフィールを表示) 2011年8月4日 6:46:07

Solulo:
robinast: Ambaŭ nebuligas la realecon, ambaŭ ofertas konsolon kaj ambaŭ igas dependecon...
Interesa kaj sprita komento. La samon oni povas rilati al ateismo. Nebuligas, konsoligas, dependigas.
Sendube - se vi aludas ke ateistoj povas esti kaj ofte estas nebuligitaj, konsoligitaj, dependigitaj ktp. Tute same ke alijaj homoj. Miaopinie sendube ne - se ĝi postulis ke la kialo estas ateismo mem. Estas ja ateismo foresto de dioekzistado kaj ne plu. Malkiel religio, ateismo ne kreas grupoidentecon kaj ne estas firma konceptosistemo. Ĝi nur estas konkludo bazado en certa konceptosistemo kio konsideras evidentaĵojn pli multe ol kredon.

Solulo:Kara samideano Robinast, mi scias kion mi diras. Kredu. Mi estis ateisto - nebuligita, iel konsoligita kaj multe dependigita. rideto.gif
Mi kredas - kial ne?. okulumo.gif Sed apenaŭ via stato estis rezulto de via ateismo...

robinast (プロフィールを表示) 2011年8月4日 6:55:24

http://eo.wikipedia.org/wiki/Religio:Religio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj. Oni taksas je la mondo ekzistas ĉ. 10 000 religiojn.
Do religio NE estas nur "surfaca moro en socio". Miaopinie kontraŭigo de religio kaj kredo ne estas sufiĉe motivita.

maximkaaa (プロフィールを表示) 2011年8月4日 7:49:01

robinast:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Religio:Religio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj. Oni taksas je la mondo ekzistas ĉ. 10 000 religiojn.
Do religio NE estas nur "surfaca moro en socio". Miaopinie kontraŭigo de religio kaj kredo ne estas sufiĉe motivita.
Religioj estas kreitaj per kredo, sed kredo ne bazas en religio. Homoj usas religio por ekspliki aŭ pravigi ilia kredo.

Un kristiano kredas ke Dio volas ke il estus riĉa kaj feliĉa, alia kristiano kredas ke il devas fordoni ĉio al mizeroj kaj suferi en tero. Un islamano kredas ke plej grava estas paco, alia kredas ke il devas murdi malislamanon. Religio povas esti sama, sed kredoj estas malsamaj.

Do mi pensas ke religio ne influas homon forte ĉar il povas fari ĉio estante adepto de tia religio. Influo de religio estas sama kie influo de guvernado kaj edukado, ne pli.

先頭にもどる