본문으로

Kiel religio aliigas homojn (se ĝi ajn aliigas)?

글쓴이: robinast, 2011년 8월 2일

글: 108

언어: Esperanto

3rdblade (프로필 보기) 2011년 8월 4일 오전 8:03:32

flipe:...por mi religio estas opio.
Opio delicigas, kaj sekve mortigas. Sed religio estas la mala; ĝia delico sekvus morton. okulumo.gif

robinast (프로필 보기) 2011년 8월 4일 오전 8:52:49

maximkaaa:
Religioj estas kreitaj per kredo, sed kredo ne bazas en religio. Homoj usas religio por ekspliki aŭ pravigi ilia kredo. ... Do mi pensas ke religio ne influas homon forte ĉar il povas fari ĉio estante adepto de tia religio. Influo de religio estas sama kie influo de guvernado kaj edukado, ne pli.
Vi tute pravas se vi pritraktis religion sen kredo - sed miaopinie oni devus pritrakti ilin kune. rido.gif
Certe, kredo ne bazas en religio - religio bazas en kredo anstataŭ (ne sole en ĝi, nature). Kaj religiaj institucioj mem verŝajnege efektive havas ne plian influon ke multe da aliaj institucioj.

flipe (프로필 보기) 2011년 8월 4일 오후 6:14:45

3rdblade:
flipe:...por mi religio estas opio.
Opio delicigas, kaj sekve mortigas. Sed religio estas la mala; ĝia delico sekvus morton. okulumo.gif
Tiu dependas kio ĉiu de ni komprenas pri morto kaj plezuro.

Solulo (프로필 보기) 2011년 8월 4일 오후 7:23:05

Mi legas la diskuton kaj alvenas al la sekvan konkludon; amikoj, karuloj miaj, bretoj en la libraroj en tutaj landoj kurbiĝas sub la pezo de libroj skribitaj je la temo de Dio, lia estaĵo, aŭ ne-estaĵo, kredo kaj ateismo. Oni neniam povos alveni al iu konkreta konkludo.
Kiam ni ekmortos ni ekscios ĉion. Sekve; ni atendu.
La ununura aĵo je kio mi kredas estas, ke mia vivo malegalas la vivon de bovino aŭ hundo kaj post mia morto io okazos kaj mi scios ĉion. Mi eĉ scios ĉu varolis okupuiĝi pri EO.
Ni atendu amikoj, ni atendu. rideto.gif

AlfRoland (프로필 보기) 2011년 8월 4일 오후 7:43:13

Solulo:Mi legas la diskuton kaj alvenas al la sekvan konkludon; amikoj, karuloj miaj, bretoj en la libraroj en tutaj landoj kurbiĝas sub la pezo de libroj skribitaj je la temo de Dio, lia estaĵo, aŭ ne-estaĵo, kredo kaj ateismo. Oni neniam povos alveni al iu konkreta konkludo.
Kiam ni ekmortos ni ekscios ĉion. Sekve; ni atendu.
La ununura aĵo je kio mi kredas estas, ke mia vivo malegalas la vivon de bovino aŭ hundo kaj post mia morto io okazos kaj mi scios ĉion. Mi eĉ scios ĉu varolis okupuiĝi pri EO.
Ni atendu amikoj, ni atendu. rideto.gif
Se mi vivos pli longe ol vi, bonvolu rakonti! sal.gif

Eklegis sankta viro pri korvoj ke laŭ mor’
nek semas, nek ion rikoltas - kaj tamen ja nutras la Sinjor’!
Eliris sankta viro al sovaĝeja sin’, sin tute laŭ tio aranĝis
Kaj diras la rakonto - ĉe dusemajna fin’ la korvoj ĝissate manĝis.

robinast (프로필 보기) 2011년 8월 4일 오후 8:04:04

Solulo:... post mia morto io okazos kaj mi scios ĉion. Mi eĉ scios ĉu varolis okupuiĝi pri EO.
Ni atendu amikoj, ni atendu. rideto.gif
Vi postmorte scios ĉion? Plene ĈION? shoko.gif POSTMORTE?? shoko.gifshoko.gif
Nu, mi celas sciiĝi laŭeble multe jam antaŭmorte ĉar mi he havas nek kredon nek evidentaĝojn ke oni povus ekscii ion - nedirante de ĉio! - postmorte. rideto.gif

Solulo (프로필 보기) 2011년 8월 4일 오후 8:13:37

AlfRoland:

Se mi vivos pli longe ol vi, bonvolu rakonti! sal.gif
Tio ĉi estus tro simpla solvo. La esenco de kredo estas kredi sen pruvoj. rideto.gif

Jesuo diris; feliĉaj estas tiuj kiuj ne vidis kaj tamen kredis (Johano. 20.31.)

Solulo (프로필 보기) 2011년 8월 4일 오후 8:25:33

robinast:

Vi postmorte scios ĉion? Plene ĈION? shoko.gif POSTMORTE?? shoko.gifshoko.gif
Jes, jes, amiko, postmorte.

Pripensu la kazon de bovino , hundo aŭ azeno. Ili ne scios.
Lasu min ripeti; mia vivo malegalas la vivon de bestoj. Mi havas konsciencon.
Kio estas KONSCIENCO? Bonvolu ekspliki. Jam Marx havis problemojn kun ĉi tia koncepto.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 8월 4일 오후 8:26:50

Solulo:
AlfRoland:

Se mi vivos pli longe ol vi, bonvolu rakonti! sal.gif
Tio ĉi estus tro simpla solvo.
kaj, manke de eblo komunikiĝi kun mortintoj, malebla.

AlfRoland (프로필 보기) 2011년 8월 4일 오후 8:27:37

Solulo:
AlfRoland:

Se mi vivos pli longe ol vi, bonvolu rakonti! sal.gif
Tio ĉi estus tro simpla solvo. La esenco de kredo estas kredi sen pruvoj. rideto.gif

Jesuo diris; feliĉaj estas tiuj kiuj ne vidis kaj tamen kredis (Johano. 20.31.)
Ĝuste tion faris "la sankta viro" en la strofo en mia antaŭa mesaĝo!!!

다시 위로