Al la enhavo

Kiel religio aliigas homojn (se ĝi ajn aliigas)?

de robinast, 2011-aŭgusto-02

Mesaĝoj: 108

Lingvo: Esperanto

robinast (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-15 04:32:22

Paulinho: Per la scienco, la kapo sufiĉas. Por la fido oni bezonas kapon, koron, hepaton, kelkfoje ankaŭ la larmojn...
Kara Paulinho, ĉu vi vere kredas, ke en scienco oni bezonas nur kapon (ĉi tie: malvarman racion)? Se jes, vi profunde eraras - kiel ankaŭ iu, kiu deklarus, ke kreduloj ne bezonas (aŭ ne havas) kapon... Fakte, la scienco bezonas 'koron, hepaton kaj larmojn' ne malpli kiel fido. Ho, kaj sciencistoj povas esti malkoregaj simile kredantojn - ĉie tie ni tute ne havas malsamecon. rido.gif
La diferenco aperis en kiamaniere oni traktas realecon - kiam kredantoj ne bezonas evidentaĵojn, sciencistoj ne povas plenumi sine. Maldetale, mi pensas, kredantoj havas respondojn kaj ni serĉas demandojn, sed sciencistoj havas demandojn kaj serĉas respondojn. La scienco uzas kredon, uzas multe - sed siaj respondoj NE bazas sur kredo (ĉar se ĝi bazus, ĝi jam ne estus scienco...).

EdRobertson (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-15 07:53:51

Se vi volas igi bonajn homojn fari malbonajn agojn, bezonatas religio.

Religio estas la malracia kredo je aferoj, kiujn oni ne devas pravigi, ekz:

"Mi kredas, ke ekzistas sorĉistinoj kiuj komplotas kontraŭ nin, do ni trovu ilin, kaj bruligu ilin"

"Mi kredas, ke samseksemo estas peko kontraŭ Dio, do ni mortigu tiajn homojn"

"Mi kredas, ke la judoj mortigis Kriston, do ni ekstermu ilin"

"Mi kredas, ke ni defendu kristanan civilizacion, do mi vojaĝos al norvega insulo kaj mortpafos homojn"


Ktp, ktp.

Pri aliaj religioj krom kristanismo, oni kapablas trovi similajn ekzemplojn. Religio ne faras nur tion, kompreneble, sed la supraj ekzemploj de religia "filozofio" estas parto de la bildo.

mihxil (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-15 09:00:58

Solulo: (Mi ne tradukas. Latinon oni ne bezonas traduki.)
Kial ne? Ĉu tio ne estas tre elitisma, tre eŭropocentrisma sinteno? Aŭ ĉu latinon oni ne bezonas traduki, ĉar ne gravas la signifo, nur la impreso, voko al aŭtoritato de 'intelektularo'?

Kiel en la mezeopoko oni prezentis la biblion nur en latino. Eble por kaŝi al la normalaj homoj la veran enhavon, kaj igi ilin fidi nur je aŭtoritato. Epoko feliĉe jam longe formalaperinta, sed tia ĉi aserto iom rememorigas min...

Paulinho (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-21 19:05:40

Nia spaco estas malgranda kaj ni ne devas tro plilongi nian tekston. Mi kredas ke ROBINAST pravas. La fakto ke mi estus kredantulo ne permesas min malestimi (tro male) aliaj homoj. Tion mi ne intencis. Male. Mi scias ke scienco ofte estas malfacila kaj postulas veran amon por praktiki. Mi nur celis elstarigi ke aunkaŭ religio estas legitima opcio. Mi devenas malĝoja kiam vi vidas ulo parolanta pri religio kaj nur elstarigante la turpaĵojn. Ni ankaŭ ne povas paroli pri scenco kaj nur mencii la du mondajn militojn, la malvarmamilitojn, nuklean bombon, ktp. Ankaŭ la scienco komponas la ridetan vizaĝon de dio. Al tiuj mi sugestas: serĉu nomojn kiel Maximilian M. Kolbe, Charles de Foucault, Chico Mendes, Roberta Menchu, Desmond Tutu, ktp.

mihxil (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-21 20:07:35

Paulinho: Mi nur celis elstarigi ke aunkaŭ religio estas legitima opcio.
Religio neniel estas 'opcio' en la sama vico kiel scienco. Mi akceptas ke esti religia estas eblo, sed mi ne akceptas ke iu uzas religion kiel klarigipovaĵon kaj kreipovaĵon, kio ja eblas kun scienco.

Fakte ŝajnas al mi ke scienco donas la solan manieron lerni ion ajn pri realo, kaj utiligi tiujn sciojn, por ekz. krei kuracilojn, krei manierojn por nutri la homaron, krei aparatojn por plibonigi la vivon ĝenerale, ktp. Scienco komplete ŝanĝis la mondon. Religio en si mem kontribuis nenion, nur eble zorgas pri socia kadro por diversaj grupoj. Ja estas neneeble ke troveblas bonfarintaj religiaj homoj. Mi konsideras ilin homoj, kaj aprezas ilian bonon, ne ilian religion.

robinast (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-21 20:10:24

Paulinho:...aunkaŭ religio estas legitima opcio.
Sendube, nature...
Paulinho:La fakto ke mi estus kredantulo ne permesas min malestimi (tro male) aliaj homoj.
Hmmm... ĉu vi ekmalestimus homojn se vi por iu kaŭzo subite perdus sian fidon? Se jes, pro kio? Ĉu vi sentas ke homoj ĝenerale estas malestimeblaj kaj nur sia fido devigas vin estimi ilin? Nu, mi ekzemple ne bezonas fidon por pensi pri homoj kiel ĝenerale estimeblaj...
Interalie, nur 17% de loĝantaro en Estonujo asertas ke la religio/fido estas grava por ili. Ĉu ĝi signifas ke nur tiuj ĉi 17% ĝenerale estimas siajn samlandanojn (aŭ alijajn homojn)? Estus malfacilege kredi tiun deklaron...

Solulo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-22 08:07:24

miĥil:

Fakte ŝajnas al mi ke scienco donas la solan manieron lerni ion ajn pri realo.
Religio en si mem kontribuis nenion,
Tute ne. Kontraŭe. Scienco NE donas LA SOLAN manieron lerni ion ajn pri realo. Scienco neniam povos ekspliki faktojn koncernantajn moralon, homajn sentojn, malĝojon, amon, la tutan komplikecon de homa spirita egzistado.Ja ĉio ĉi estas realo.

Religio (kaj sekve Eklezio) kontribuis multe je la evoluo de scienco. Unuaj lernejoj, libraroj, unuaj universitatoj...
Dank'al religio, kara kolego, vi povas distingi inter la literoj "a" kaj "c", ĉar historie rigardante komence Eklezio lernigis homojn skribi kaj legi.

Algis (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-22 10:54:54

Jam tiu fakto, ke ekzistas centoj da religioj, montras, ke religiojn kreis homoj kaj kun ne tre belaj celoj. Sed ekzistas ankaŭ alia flanko; kiel iu diris- veni al Dio oni povas pere de iu ajn religio. Gravas nur ne iĝi fanatikulo

Solulo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-22 11:25:59

Algis: kiel iu diris- veni al Dio oni povas pere de iu ajn religio.
Ege dubinda konstato. Se oni konjektas kaj hipotezas ke religio estas ia Vero, do ne povas esti multaj "veroj". Vero estas una.

Latine oni diras; "doctrina multiplex, veritas una."

Jes, jes, mi scias; ekumenismo. Novaĵo.
Antaŭ la Dua Vatikana Koncilio, la katolika Eklezio neniam instruadis tian ekumenismon.

AlfRoland (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-22 13:55:20

Solulo:
Ege dubinda konstato. Se oni konjektas kaj hipotezas ke religio estas ia Vero, do ne povas esti multaj "veroj". Vero estas una.
Tamen, religio estas mensogo kaj mensogoj abundas.

Reen al la supro