前往目錄

Kiel religio aliigas homojn (se ĝi ajn aliigas)?

貼文者: robinast, 2011年8月2日

訊息: 108

語言: Esperanto

robinast (顯示個人資料) 2011年8月2日下午3:45:16

Kvankam mi ne kredas en iu ajn supernaturaj entoj, religio ŝajnas interesa al mi.
Mi mem supozas ke religio aliigas personecon senantaŭdireble kaj verŝajne aperigas malbonajn trajtojn de karaktero pli forte ol bonajn trajtojn. Nature, mi povas malpravi...

mihxil (顯示個人資料) 2011年8月2日下午6:30:31

Mi pensas ke religioj ne diras multon pri morala bono aŭ malbono, nek eblas diri ke ĝi igas siajn anojn pli bonaj aŭ malbonaj.

Mi ja suspektetas ke religion igas onin pli stulta. Ja necesas flankenmeti onian normalan juĝkapablon pri tio ĉu io estas kvalita priskribo de realo, aŭ ne.

robinast (顯示個人資料) 2011年8月2日下午7:03:35

miĥil:Mi pensas ke religioj ne diras multon pri morala bono aŭ malbono, nek eblas diri ke ĝi igas siajn ajnojn pli bonaj aŭ malbonaj.
Aĥ, sed religioj tamen diris, diras kaj verŝajnege diros pri moralo multe... La alia demando estas, ĉu tio, kion religioj asertas koncerne bono aŭ malbono, ĉiam estas akceptebla. Laŭ mi, certe ne.

mihxil (顯示個人資料) 2011年8月2日下午7:44:46

robinast:
Aĥ, sed religioj tamen diris, diras kaj verŝajnege diros pri moralo multe...
Mi ne certas. Ekz. la biblio diras multegon, el kio multon ni konsiderus nuntempe sufiĉe aŭ eĉ multe fia. Ĝi ankaŭ diras aferojn kiujn ni konsiderus bonaj. Oni simple elektas tion kio plaĉas al oni, kaj kio nun estas konsiderata bona en socio. Alivorte, al mi ŝajnas ke ne vere la religio decidas kio estas bona, sed la homoj. Nu, aliflanke tio estas preskaŭ evidenta, ĉar religion ja kreis la homoj.

Solulo (顯示個人資料) 2011年8月2日下午8:10:06

miĥil:Mi pensas ke religioj ne diras multon pri morala bono aŭ malbono,

Mi ja suspektetas ke religion igas onin pli stulta.
Do kio diras multon pro morala bono aŭ malbono?

Se "religion igas onin pli stulta" do mi povas facile konkludi, ke dum tiom da jarcentoj la kristianaj filosofoj, teologoj, scientistoj kaj milionoj de kredantoj estis idiotoj.
(Mi ankaŭ kiel katoliko estas stulto ĉar mi kredas en Dio)

robinast (顯示個人資料) 2011年8月2日下午8:13:20

miĥil:... Alivorte, al mi ŝajnas ke ne vere la religio decidas kio estas bona, sed la homoj. Nu, aliflanke tio estas preskaŭ evidenta, ĉar religion ja kreis la homoj.
Certe. Mi povas nur samopinii kun vi.

flipe (顯示個人資料) 2011年8月2日下午8:16:52

Religio estas la opio de la popolo!

Solulo (顯示個人資料) 2011年8月2日下午8:45:35

flipe:Religio estas la opio de la popolo!
... diris Marx. Aĉa kaj mizera autoritato.

mihxil (顯示個人資料) 2011年8月2日下午8:55:52

Solulo:Do kio diras multon pro morala bono aŭ malbono?
Homoj.
Solulo:Se "religion igas onin pli stulta" do mi povas facile konkludi, ke dum tiom da jarcentoj la kristianaj filosofoj, teologoj, scientistoj kaj milionoj de kredantoj estis idiotoj.
Teologoj nur malŝparas sian tempon. Neniam ili atingis ion ajn konkretan. Samkiel multo de la 'filosofoj'. Scientistoj ofte ne estas religiaj, kaj se jes, tiam nur atingas ion malgraŭ sia religiemo.
Solulo:
(Mi ankaŭ kiel katoliko estas stulto ĉar mi kredas en Dio)
Mi ne diras ke vi estas stulta aŭ idiota, nur ke religio ne helpas pri tio. Se vi preferus mi reprenas mian diron 'igas pli stulta', kaj anstataŭigas per 'igas malpli malstulta'. Religio postulas intencan ignoron de la faktoj, kaj sekve igas onin malpli racia, malpli malstulta.

Solulo (顯示個人資料) 2011年8月2日下午9:17:31

miĥil:
Solulo:Do kio diras multon pro morala bono aŭ malbono?
Homoj.
Homoj?

Ege interesa. Tio signifas, ke homoj (ŝtelistoj, ĉiesulinoj, murdistoj, perfiduloj ktp, ktp, ktp) decidas pri morala bono al malbono, (laŭ la Kanta diro; "stela ĉielo super mi kaj morala leĝo en mi.")

回到上端