Tin nhắn: 15
Nội dung: Esperanto
Junpe (Xem thông tin cá nhân) 15:33:23 Ngày 10 tháng 8 năm 2011
Wilhelm:Meritas esploradon kiel ekzistas unu lando en Korno de Afriko kiu ne travivas malsategon. Tiu lando estas Eritrea(Eritreo?) kaj tie, mi retlegas, ke mangaĵaj prezoj malplialtiĝas, kontraŭe al la ceteraj landoj en la Korno kiuj travivas malsategon. Dum la lastaj jaroj vivnormoj en Eritrea plialtiĝis multe. Kiu ajn estas la politiko, ĝi ja ŝajnas funkcii por la plimulto da popoploj kaj ŝirmas ilin de la malsatego.Tio estas tre interesa. Povi sendependi, kiam temas pri manĝaĵoj, estas grave. Mi opinias, ke tio pli gravas ol tutmondiĝo, kiu, malgraŭ ĉio, havigi avantaĝon al landoj, kiuj eksportas grenon.
zan:Usono, aŭ la registaro de Barack Obama sendis armilojn al Somalio, ĉar ĝi "batalas kontraŭ al-Kaida", kaj tremas, ke la grupoj de ekstremaj islamanoj havos fortan influon.Junpe:Mi ankaŭ kredas, ke oni vendas armilojn, ĉar tio profitigas.Mi ne certas, kiuj vendas armilojn. Eble ankoraŭ aliaj krom vi menciis en via blogo. Mi volas kulpigi ne landojn sed ja registarojn, kiuj vendas armilojn.
Cetere estas fakto, ke intervenis kaj atakis Somalion iu militare forta lando.
Al tiaj grupoj Eritreo kaj Irano sendis armilojn, mi aŭdas.
Sed landoj, kiuj eksportas armilojn al la tuta mondo, estas unue Usono, kaj sekve Rusio, Germanio, Francio, Britio, Nederlando, Italio, Hispanio, Svedio ktp.
Armila industrio konsistas el firmaoj. Registaroj, kiuj vendas armilojn, subtenas tiajn firmaojn. Mi kredas, ke en demokrataj industrilandoj la popoloj elektas registarojn.
Dankon pro via aprobo al mia artikolo en mia blogo! Jes, mi volas traduki, sed ĝi estas parolado al japanoj, kaj prenos tempon reverki esperante.
Wilhelm (Xem thông tin cá nhân) 20:01:46 Ngày 10 tháng 8 năm 2011
Junpe:... kiuj eksportas grenon.Mi audis ke la Etiopia registaro eksportis rizon malgrau tio ke ili sciis ke malsatego okazos post nelonge.
Junpe (Xem thông tin cá nhân) 19:46:46 Ngày 11 tháng 8 năm 2011
Wilhelm:Mi devis skribi "tutmondiĝo havigas avantaĝon al FORTAJ GRANDAJ landoj, kiuj eksportas grenon".Junpe:... kiuj eksportas grenon.Mi audis ke la Etiopia registaro eksportis rizon malgrau tio ke ili sciis ke malsatego okazos post nelonge.
Mi komprenas, ke Etiopio eksportas ĉefe kafon.
Mi legis pri investado de firmao de saudiarabia miliardulo en tereno por rizo en Etiopio. Etiopio pruntedonis la terenon al la firmao, kvankam manĝaĵoj mankas al la popoloj. Kial tio okazas?
Kial tio ne okazus ekzemple en Usono aŭ Francio? Ĉu ĉar la registaroj de industrilandoj zorgas pri siaj popoloj? Eble. (Eble ili pensas, ke la vivoj de iliaj popoloj estas pli gravaj ol la vivoj de aliaj landoj.) Sed mi kredas, ke la potenculoj en ĉiuj landoj pli aŭ malpli pensas pri si mem prefere ol pri la tutaj popoloj.
Mi kredas, ke Etiopio pruntedonis la terenon al la firmao de la miliardulo, ĉar Etiopio estas malriĉa lando. Komercado ne estas agado de egalaj homoj. Ĉiam ekzistas riĉuloj kaj malriĉuloj. Ĉiam ekzistas fortuloj kaj malfortuloj. Malriĉuloj kaj malfortuloj devas aĉeti aŭ vendi laŭ la volo de riĉuloj kaj fortuloj, eĉ kiam tio ne havigas al ili avantaĝon. Tian mondon, kie la logiko de fortulo validas, kreis eŭropanoj. Eŭropanoj, kiuj havas armilojn, ĉiam estis fortuloj, kaj havis avantaĝon.
Sed mi kredas, ke riĉaj industrilandoj estas demokrataj landoj. La popoloj povas ŝanĝi la politikon de siaj landoj, se ili volas. Mi volas, ke ili ŝanĝu la manieron de la ekonomio kaj ĉesu produkti kaj vendi armilojn, kaj ĉesu minaci per armiloj, kaj ke ili ĉesu krei riĉulojn kaj malriĉulojn en la tuta mondo. Malriĉuloj ekzistas, tiel longe kiel riĉuloj ekzistas. Provi profitiĝi kaj fariĝi pli riĉa ol aliaj tute ne estas laŭdinda agado.
En suda Somalio infanoj pli junaj ol kvin jaraĝaj jam mortis kaŭze de la malsatego en tiuj ĉi 90 tagoj. Iliaj vivoj devas esti same valoraj kiel la vivoj de homoj en la industrilandoj.
Wilhelm (Xem thông tin cá nhân) 23:04:09 Ngày 11 tháng 8 năm 2011
Junpe:Ĉiam ekzistas riĉuloj kaj malriĉuloj.Tio ne veras. Dum la plimulto de nia ekzistado sur la mondo, homoj vivas en egalecaj ĉasistoj/kolektistoj aroj de proksimume kvin dek anoj.
Mi ne volas implici ke tio ne estas solvo por niaj problemoj.
Junpe (Xem thông tin cá nhân) 03:09:33 Ngày 12 tháng 8 năm 2011
Wilhelm:Mi samopinias. Tia sinteno estas la malo de invado. Sed ĉasistoj/kolektistoj estis malfortaj kompare kun stranguloj, kiuj atakas aliajn homojn per armiloj.Junpe:Ĉiam ekzistas riĉuloj kaj malriĉuloj.Tio ne veras. Dum la plimulto de nia ekzistado sur la mondo, homoj vivas en egalecaj ĉasistoj/kolektistoj aroj de proksimume kvin dek anoj.
Mi ne volas implici ke tio ne estas solvo por niaj problemoj.
Junpe:En suda Somalio infanoj pli junaj ol kvin jaraĝaj jam mortis kaŭze de la malsatego en tiuj ĉi 90 tagoj. Iliaj vivoj devas esti same valoraj kiel la vivoj de homoj en la industrilandoj.Mi forgesis skribi la nombron.
Pli ol 29000 infanoj mortis.