前往目錄

Malsatego en Korno de Afriko

貼文者: Junpe, 2011年8月3日

訊息: 15

語言: Esperanto

Junpe (顯示個人資料) 2011年8月3日下午12:42:28

Valerie Amos, la sub-generalsekretario de la Unuiĝintaj Nacioj por humanitaraj aferoj, diris, ke 12,4 milionoj da homoj en orienta Afriko bezonas helpo kaŭze de la sekego, kaj dek miloj da homoj en Somalio jam mortis, kaj cent miloj da homoj suferos malsategon.

Kion vi opinias pri tio? Kio, viaopinie, kaŭzas tiun ĉi situacion? Kion, viaopinie, ni povas aŭ devas fari?

flipe (顯示個人資料) 2011年8月3日下午7:25:29

Mi ne scias kion kaŭzas tion, sed mi scias ke tio okazas ĉar malsato kaj mizero profitigas multe da homoj en tute mondo, bedaŭrinde.

Junpe (顯示個人資料) 2011年8月4日下午1:51:22

flipe:Mi ne scias kion kaŭzas tion, sed mi scias ke tio okazas ĉar malsato kaj mizero profitigas multe da homoj en tute mondo, bedaŭrinde.
Mi samopinias.
Laŭ mi, la malsatego en Afriko nun estas unu el la plej gravaj problemoj en la mondo. La vivoj de homoj en Afriko devas esti egale gravaj kiel la vivoj de homoj en aliaj lokoj, kaj mi scivolas, kial la situacio estas tia. Mi intencas plue studi la historion de la regiono.

zan (顯示個人資料) 2011年8月5日上午8:05:09

Junpe:Kio, viaopinie, kaŭzas tiun ĉi situacion?
Sekegon kaŭzas la naturo kompreneble, sed malsategon kaŭzas ankaŭ alia kialo. Mi aŭdis, ke tie ne ekzistas respondeca registaro. Sed kial ĉi tiel? Nu, kiam vi elstudos, bonvolu skribi. sal.gif

zaratustro (顯示個人資料) 2011年8月6日上午11:44:27

Mi pensas same kiel la amiko "Flipe". En la mondo estas multaj uloj kiuj vivas sen labori kaj ili havas multe da mono, kaj ankaŭ estas aliaj homoj kiuj laboras de suno al suno kaj ili ne povas apenaŭ manĝi pecon da pano tage.

Nun tie en la mondo la cerealoj pligrandigas la prezon ĉar ĝi estas la baza manĝo el la 99 % el la homaro. Ĉar tio en Afriko ankaŭ pligrandigas prezon el la cerealoj, sed por la Afrikanuloj ĝi malheplas sian situacion kaj grandigas siajn problemojn.

Junpe (顯示個人資料) 2011年8月6日下午2:33:08

Estas terure, se la prezo de manĝaĵoj pligrandiĝas kaŭze de investado de homoj, kiuj reale ne bezonas, sed nur intencas profiti el pligrandiĝo de la prezo, sen zorgi pri homoj, kiuj bezonas manĝaĵojn.

Junpe (顯示個人資料) 2011年8月7日下午3:21:39

Laŭe somaloj plejparte estas islamaj kaj la lingvo estas la somala, sed Somalio estis kolonio de Britio kaj Italio, tial iom da homoj parolas la italan kaj la anglan.

Mi ankaŭ kredas, ke oni vendas armilojn, ĉar tio profitigas.
Cetere estas fakto, ke intervenis kaj atakis Somalion iu militare forta lando.

zan (顯示個人資料) 2011年8月10日上午12:00:17

Junpe:Valerie Amos, la sub-generalsekretario de la Unuiĝintaj Nacioj por humanitaraj aferoj, diris, ke 12,4 milionoj da homoj en orienta Afriko bezonas helpo kaŭze de la sekego, kaj dek miloj da homoj en Somalio jam mortis, kaj cent miloj da homoj suferos malsategon.

Kion vi opinias pri tio? Kio, viaopinie, kaŭzas tiun ĉi situacion? Kion, viaopinie, ni povas aŭ devas fari?
Mi legis vian blogon skribitan japane pri ĉi tiu temo. Mi vere aprobas vin. Ĉu vi ne tradukos vian opinion al Esperanto?

Mi volas esti, antaŭ ol esti esperantisto, bona homo, kiu pensas pri justeco por homaro. "Opinio" ne havas forton, sed pli efika.

Wilhelm (顯示個人資料) 2011年8月10日上午3:44:18

Meritas esploradon kiel ekzistas unu lando en Korno de Afriko kiu ne travivas malsategon. Tiu lando estas Eritrea(Eritreo?) kaj tie, mi retlegas, ke mangaĵaj prezoj malplialtiĝas, kontraŭe al la ceteraj landoj en la Korno kiuj travivas malsategon. Dum la lastaj jaroj vivnormoj en Eritrea plialtiĝis multe. Kiu ajn estas la politiko, ĝi ja ŝajnas funkcii por la plimulto da popoploj kaj ŝirmas ilin de la malsatego.

zan (顯示個人資料) 2011年8月10日上午8:50:35

Junpe:Mi ankaŭ kredas, ke oni vendas armilojn, ĉar tio profitigas.
Cetere estas fakto, ke intervenis kaj atakis Somalion iu militare forta lando.
Mi ne certas, kiuj vendas armilojn. Eble ankoraŭ aliaj krom vi menciis en via blogo. Mi volas kulpigi ne landojn sed ja registarojn, kiuj vendas armilojn.

回到上端