Al la enhavo

Frenezulo aŭ Teroristo

de Demian, 2011-aŭgusto-03

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-03 16:58:05

Kiuj el vi rimarkis ke kiam la novaĵo de eksplodoj en Norvegujo dissentiĝis, preskaŭ ĉiuj amaskomunikiloj aludis ke iu islama terora aro faris tion kaj uzis vorton TERORISTO. Sed poste, kiam la norvega polico arestis Anders-on BREVIK, la vorto TERORISTO malaperis. Anstataŭ preskaŭ ĉiu komencis uzi la vorton FRENEZULO aŭ ARDA KRISTANO.

Tie ĉi estas desegno, en kiu mi provas montri, kion okazis: Frenezulo aŭ Teroristo

Kion vi opinias: ĉu Andres BREIVIK estas frenezulo aŭ teroristo, kaj kial?

ALDONO

[LISTO]
Se Breivik estas kaj frenezulo kaj teroristo, kiel vi priskribos agojn de Osama bin LADEN kaj la ulo mem?[/list]

mihxil (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-03 17:08:27

Demian:Kion vi opinias: ĉu Andres BREVIK estas frenezulo aŭ teroristo, kaj kial?
Mi supozas ke li estas kaj freneza kaj teroristo. Sed vi pravas ke la ŝanĝo estas hipokrita; mia voĉo iras al 'teroristo'.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-03 17:29:26

ambaŭ.

cetere lia nomo estas breIvik

jpablo68 (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-03 17:41:56

mi opinas li estas teroristo ne diferenca al la aliajn radikalojn

mihxil (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-03 17:46:14

Demian :Se Breivik estas kaj frenezulo kaj teroristo, kiel vi priskribos agojn de Osama bin LADEN kaj la ulo mem?
Ankaŭ tiu frenezas.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-03 18:36:01

kio laŭ mi faras breivik freneza estas ke li kredas ke tio kion li faris tute ne estis kontraŭleĝa ĉar li estas en milito kaj en milito oni povas fari tiajn aĵojn.

tial li estas ne nur teroristo sed ankaŭ frenezulo kiu imagas neverajn aferojn.

ĉu bin laden diris ion similan?

mihxil (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-03 18:38:44

darkweasel:ĉu bin laden diris ion similan?
La prezidento de Usono ja diris ion similan. 'Milito kontraŭ terorismo'. Kiel tio eĉ eblus?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-03 18:42:04

miĥil:
darkweasel:ĉu bin laden diris ion similan?
La prezidento de Usono ja diris ion similan. 'Milito kontraŭ terorismo'. Kiel tio eĉ eblus?
se tio estus nur figura esprimo, tio ne tro absurdus.
tamen ŝajne tio ne estas nur figura esprimo.

mihxil (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-03 18:57:57

darkweasel:
miĥil:
La prezidento de Usono ja diris ion similan. 'Milito kontraŭ terorismo'. Kiel tio eĉ eblus?
se tio estus nur figura esprimo, tio ne tro absurdus.
tamen ŝajne tio ne estas nur figura esprimo.
Ŝajnas al mi eĉ ke tiu vortinflacio pri 'milito' ja aspektigas tiun Breivik iom malpli freneza. Se lando povas komenci militon kontraŭ terorismo, terorismo ja ankau povas komenci militon kontraŭ lando. Tia simetrio simple senchavas.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-03 19:31:31

miĥil:
darkweasel:
miĥil:
La prezidento de Usono ja diris ion similan. 'Milito kontraŭ terorismo'. Kiel tio eĉ eblus?
se tio estus nur figura esprimo, tio ne tro absurdus.
tamen ŝajne tio ne estas nur figura esprimo.
Ŝajnas al mi eĉ ke tiu vortinflacio pri 'milito' ja aspektigas tiun Breivik iom malpli freneza. Se lando povas komenci militon kontraŭ terorismo, terorismo ja ankau povas komenci militon kontraŭ lando. Tia simetrio simple senchavas.
hm...
tamen li ne volis komenci militon kontraŭ lando sed kontraŭ la socialdemokratia registaro kiu laŭ li estas tro tolerema kontraŭ islamo.

krome ĉu li ne kredas ke la lando jam ESTAS en stato de milito kaj ne ke indas komenci militon?

Reen al la supro