Kwa maudhui

Rakonto pri Aerostataj Bomboj

ya 3rdblade, 4 Agosti 2011

Ujumbe: 8

Lugha: Esperanto

3rdblade (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2011 7:48:51 asubuhi

Iam mi informiĝis pri scienca raporto, kiu estis skribita en Ĉinujo, dum la 1920oj aŭ 1930oj. Ĝi estis skribita Esperante, kaj (tiel?) larĝe ignorita de la mondo. Tamen la temo de la raporto estis vento-movadoj super la Pacifiko. Poste la japana militistaro uzis tiun information por fari 'aerostatajn bombojn', por ataki la okcidentan marbordon de Usono. La bomboj malsukcesis, sed la rakonto tamen estas interesa.

Mia demandoj estas du: Unu, ĉu tiu rakonto vera estas? Mi serĉis informaĵon pri tiu rakonto interrete, sed sensukcese. Du, se ja vere, tiu scienca raporto estu libro, ĉar ĝi kaj estas interesa ĉapitro en la rakonto de Esperanto, kaj estas mem interesa. Kie mi trovas tiun raporton?

jan aleksan (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2011 10:09:31 alasiri

Sal,
ĝi veras, tamen mi pensas ke japano skribis ĝin, ne ĉino. li malkovris la jetstream (rapidega vento kiu ĉirkaŭiras la teron). tiu vento trapasas japanion (estas tre alte).

fakte dank'al tio la B29 de la usonanoj ne povis bombi dum la dua mondmilito, kaj tiel la lando estis "protektita". ĉar la raporto estis skribita en Eo, neniu fakulo sciis pri ĝi.

amike

3rdblade (Wasifu wa mtumiaji) 5 Agosti 2011 12:31:07 asubuhi

Bone, dankon por via respondo. Mi scivolas, tamen, kie mi legis tiun rakonton, se ne la interreto? Eble iu diris al mi?

Certe mi volus vidi ĝin kiel libro, kun aliaj informaĵo pri la aerostataj bomboj, la B29oj, k.t.p., en Esperanto nature.

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 5 Agosti 2011 11:28:12 asubuhi

Certe 3rdBlade, tiu afero estas realaĵo.

Mi spektis iam progamon je la angla televido pri meteologiaj aferoj kaj oni montris sur-ekrane paĝon de la Esperant-lingvan referaĵo de la japana scientisto kiu malkrovris la 'jetfluon' (angle Jet-stream, france Courant-jet) en 1926 se mi bone memoras, kaj kiu malkovro restis nekonata al la Okcidenta mondo dum multaj jaroj.

Mi ne kontrolis sed supozeble estas taŭga referenco en Vikipedio sub 'Jet stream'.

Redakto: jen ligilo

jan aleksan (Wasifu wa mtumiaji) 5 Agosti 2011 8:51:30 alasiri

Dank' al ligilo de Sudanglo, mi trovis tion: S-ro Wasaburo

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 6 Agosti 2011 10:00:20 asubuhi

Do, estas detala artikolo en la Esperanta Vikipedio sub ĵetfluo.

Sed kial Ĵetfluo kaj ne Jetfluo? Neniu ĵetas la fluon, sed ĝi ja havas signifan rilaton kun Jeto.

3rdblade (Wasifu wa mtumiaji) 6 Agosti 2011 11:37:57 alasiri

Bona ligilo, dankon. Mi ĝojas ke, la rakonto ja estas vera!

jan aleksan (Wasifu wa mtumiaji) 9 Agosti 2011 10:47:08 alasiri

sudanglo:Do, estas detala artikolo en la Esperanta Vikipedio sub ĵetfluo.

Sed kial Ĵetfluo kaj ne Jetfluo? Neniu ĵetas la fluon, sed ĝi ja havas signifan rilaton kun Jeto.
estis j(x)ettraduko

Kurudi juu