Rakonto pri Aerostataj Bomboj
dari 3rdblade, 4 Agustus 2011
Pesan: 8
Bahasa: Esperanto
3rdblade (Tunjukkan profil) 4 Agustus 2011 07.48.51
Mia demandoj estas du: Unu, ĉu tiu rakonto vera estas? Mi serĉis informaĵon pri tiu rakonto interrete, sed sensukcese. Du, se ja vere, tiu scienca raporto estu libro, ĉar ĝi kaj estas interesa ĉapitro en la rakonto de Esperanto, kaj estas mem interesa. Kie mi trovas tiun raporton?
jan aleksan (Tunjukkan profil) 4 Agustus 2011 22.09.31
ĝi veras, tamen mi pensas ke japano skribis ĝin, ne ĉino. li malkovris la jetstream (rapidega vento kiu ĉirkaŭiras la teron). tiu vento trapasas japanion (estas tre alte).
fakte dank'al tio la B29 de la usonanoj ne povis bombi dum la dua mondmilito, kaj tiel la lando estis "protektita". ĉar la raporto estis skribita en Eo, neniu fakulo sciis pri ĝi.
amike
3rdblade (Tunjukkan profil) 5 Agustus 2011 00.31.07
Certe mi volus vidi ĝin kiel libro, kun aliaj informaĵo pri la aerostataj bomboj, la B29oj, k.t.p., en Esperanto nature.
sudanglo (Tunjukkan profil) 5 Agustus 2011 11.28.12
Mi spektis iam progamon je la angla televido pri meteologiaj aferoj kaj oni montris sur-ekrane paĝon de la Esperant-lingvan referaĵo de la japana scientisto kiu malkrovris la 'jetfluon' (angle Jet-stream, france Courant-jet) en 1926 se mi bone memoras, kaj kiu malkovro restis nekonata al la Okcidenta mondo dum multaj jaroj.
Mi ne kontrolis sed supozeble estas taŭga referenco en Vikipedio sub 'Jet stream'.
Redakto: jen ligilo
jan aleksan (Tunjukkan profil) 5 Agustus 2011 20.51.30
sudanglo (Tunjukkan profil) 6 Agustus 2011 10.00.20
Sed kial Ĵetfluo kaj ne Jetfluo? Neniu ĵetas la fluon, sed ĝi ja havas signifan rilaton kun Jeto.
3rdblade (Tunjukkan profil) 6 Agustus 2011 23.37.57
jan aleksan (Tunjukkan profil) 9 Agustus 2011 22.47.08
sudanglo:Do, estas detala artikolo en la Esperanta Vikipedio sub ĵetfluo.estis j(x)ettraduko
Sed kial Ĵetfluo kaj ne Jetfluo? Neniu ĵetas la fluon, sed ĝi ja havas signifan rilaton kun Jeto.