Til innholdet

Rakonto, kaj: Ĉu vi uzi la "-n" sufikson en via parolo?

fra Lamesu,2011 8 4

Meldinger: 9

Språk: Esperanto

Lamesu (Å vise profilen) 2011 8 4 16:11:55

Saluton al ĉiuj!

Mi pensis penonta paroli la Esperanton ĉe Flavaŝtono ("Yellowstone," en la Anglan), en Usono. Tie, mi observis multaj homoj parolinta la Anglajn (kompreneble), Francajn, Germanajn, kaj aliajn lingvojn -- Tamen ne Esperanto! Mi konvinkinta ke iu koni la Esperanton, tamen mi ne havis la kuraĝon por demandinta ĉu iu paroli la Esperanton.

Jeno unua parton ne estas gravan; pardonu. Tamen, mi scivolas:

Ĉu iu verbe paroli la Esperanton kun -- aŭ sen -- la "-n" sufikson? Ĉu ĝi gravi?

Mi povas kompreni ĉu iu uzas la -n sufikson en la rapida parolo, tamen ĉu ĝi ankoraŭ uzas en fluan interparoladon?

Dankon por viajn respondojn, al ĉiuj!

mnlg (Å vise profilen) 2011 8 4 16:22:56

Certe! Akuzativa finaĵo estas grava regulo de la lingvo, kaj ĝi devas esti uzata, ĉu en skriba, ĉu en voĉa parolo. Tio tamen ne signifas, ke ĉiuj, ĉiam, memoras ĝin! Eĉ spertaj esperantistoj foje eraras.

super-griek (Å vise profilen) 2011 8 4 17:33:12

mnlg:Certe! Akuzativa finaĵo estas grava regulo de la lingvo, kaj ĝi devas esti uzata, ĉu en skriba, ĉu en voĉa parolo.
Mnlg plene pravas.

darkweasel (Å vise profilen) 2011 8 4 17:47:00

Solulo (Å vise profilen) 2011 8 4 19:46:43

Vivu akuzativo!!!
La plej grava kaj la plej bela kazo en la lingvo. Zamenhof bone sciis kion li faris. Sen akuzativo lingvo estas kripiligita.
Parolantoj de angla, ne protestu!!! rideto.gif
Li legis interesan libron.
Interesan libron legis li.
Li interesan libron legis.
Legis li libron interesan.
Libron li legis interesan.
Libron interesan li legis.
Legis libron intersan li.

Tio estas la forto de EO. (kaj de pola parenteze, ĉar ni havas akuzativon. rideto.gif )

geo63 (Å vise profilen) 2011 8 5 07:56:38

darkweasel:jam ekzistas! rido.gif sal.gif
jes, sed plejparte oni parolas tie pri troloj kaj pilkludoj. Kial anglolingvanoj ne ŝatas la akuzativon? Sen ĝi esperanto estas kripla lingvo.

Chainy (Å vise profilen) 2011 8 5 11:46:49

geo63: Kial anglolingvanoj ne ŝatas la akuzativon?
Kiu diris, ke anglalingvanoj ne ŝatas la akuzativon? Mi pensas, ke ĉiuj komprenas ke oni bezonas la n-finaĵon por paroli efike en Esperanto.

mjdh1957 (Å vise profilen) 2011 8 5 12:36:49

Mi estas anglalingvano kaj mi ŝatas la akuzativon. Malgraŭ tio, mi ofte forgesas uzi ĝin, kiam mi parolas rapide....

FrankoVoglero (Å vise profilen) 2011 8 5 14:08:59

Nepre vi uzu la akuzativon.

Se mi dirus mi amas vi - Ĉu mi amas vin aŭ ĉu min amas vi?

Eble malfacile, sed miaopinie necessas scii la malgrandan diferencon.

Do uzu la akuzativon
Franko

P.S. Kial vi ĉiam malĝuste uzas la -inta -onta postfiksoj? En via profilo vi skribis ke via EO-nivelo estas meza - ĉu vere? Miaopinie vi nepre klopodu regi la pli bazajn regulojn kaj paroli simplan sed ĝustan esperanton.

Tibake til toppen