ورود به محتوا

Ni vivas en la mondo de triboj.

از Solulo, 4 اوت 2011

پست‌ها: 14

زبان: Esperanto

darkweasel (نمایش مشخصات) 9 اوت 2011،‏ 17:53:04

cellus:Bona rimarko! Kelkfoje eble povas esti bone ne havi komunan lingvon!
ne nepre estas tio lingva afero, sed la demando estas kiu legos tion kion mi skribas. en germanlingvaj forumoj vizitataj ĉefe de aŭstroj mi pli emos kritiki aŭstrujon ol en forumo vizitata ankaŭ de neaŭstroj.

zan (نمایش مشخصات) 9 اوت 2011،‏ 22:59:47

Do ni nepre bezonas respektivan nacian lingon. Kiam oni kritikas sin aŭ klaĉas pri alilando, oni uzu sian nacian lingvon. Kiam oni uzas komunan lingvon inkluzive de la angla, oni parolu kiel naciisto aŭ flatu alilandanojn. Tamen naciisto kolerigos alilandanojn kaj flataĵo estas enuiga.

Kodegadulo (نمایش مشخصات) 13 اوت 2011،‏ 13:25:19

Malgraŭ la antaŭaj, mi rememorigas vin ĉiujn pri la "Babelfiŝo" imagita en la fikcio de Scott Adams. Ĉi tiu estis eta flava hirudeca kreaĵo, kiun oni povis glitigi en sian orelon, por tuj traduki iun ajn lingvon, kiun oni renkontis. Bedaŭrinde, la kompatinda eta Babelfiŝo, "per efike forigi ciujn barierojn kontraŭ komunikado inter diferencaj kulturoj kaj rasoj, estas kaŭzinta pli multajn kaj pli sangajn militojn ol iu ajn en la historio de la kreado." rido.gif

tete2112 (نمایش مشخصات) 17 اوت 2011،‏ 2:33:20

La komunikeco inter popoloj, sendube, ĉiam helpas al la paco inter ili. Vidu: mi diris inter popoloj. La registaroj faras, faris kaj faros militojn kun ol sen komunikeco ĉar aliaj estas siaj motivoj. Sed ili bezonas la popolan apogon por fari militon kaj incitas la malamikecon kontraŭ alia popolo. Do, se tiuj popoloj povas interkomunikiĝi kaj scii ke de la alia flanko el la limo nur estas simplaj personoj kiel ili, eble, ne apogos militon.
Laŭ mi, ĉiuj popoloj estas unu popoloj kaj Esperanto helpas.
Frate.
Julio rido.gif

بازگشت به بالا