Al la enhavo

Ĉu Esperanto estas bela lingvo...

de Solulo, 2011-aŭgusto-06

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Solulo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 14:37:25

... aŭ ni diskutu pri la beleco de lingvoj ĝenerale. Kio estas beleco? Ege subjektiva afero. Laŭ mi ĉiuj lingvoj estas belaj, logikaj, por iliaj propraj bezonoj.
Tamen, se mi volus pritaksi ĉi tiun demandon subjektive, mi dirus, ke fonetike plaĉas al mi la hispana lingvo (ne la itala ĉar ĝi estas tro "virina"), mi ŝatas grekan, portugalan, rusan, eĉ la hungaran (eble por subjektivaj historiaj kaŭzoj)... mi malŝatas, eble pli bone, mi trovas strangan ĉiuj "egzotikaj" ne indo-europeajn lingvoj...
japanuloj, perdonu ...

rideto.gif
Tamen, ni revenu al Esperanto. Ĉu ĝi estas bela? Kial? Kaj kial ne?

qwertz (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 14:42:37

Oni povas belkanti Esperanto lingvo. Sed tio ankaŭ signifas, ke oni eble kantus pli malmulte al konzepto "unu letero = unu sono". Pri tion, oni kapablus belkanti Esperanto. Se oni belkantas Esperanto, tiam oni ankaŭ belparolas Esperanto. Do, ĝenerale (laŭ mi), tio dependas de iu meme.

Solulo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 14:55:31

qwertz:Oni povas belkanti Esperanto lingvo. Sed tio ankaŭ signifas, ke oni eble kantus pli malmulte al konzepto "unu letero = unu sono". Pri tion, oni kapablus belkanti Esperanto. Se oni belkantas Esperanto, tiam oni ankaŭ belparolas Esperanto. Do, ĝenerale (laŭ mi), tio dependas de iu meme.
Sed oni povas bele belkanti en ĉiu lingvo. Ĉu kantado estas ia determinilo de beleco?

qwertz (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 16:16:14

Por mi, ĉiu lingvon estas kia muziko. Ĉiu lingvo havas tipa paroladomelodio.

Miland (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 16:45:08

Solulo:.. ni revenu al Esperanto. Ĉu ĝi estas bela? Kial? Kaj kial ne?
Tio memorigas min pri diraĵo en la anglalingva lernolibro "Teach yourself Esperanto": laŭ la aŭtoroj, multaj verŝajne opinius ke la plej belsona lingvo estas la itala, kaj la sono de Esperanto similas al la itala.

Kelkaj diris al mi, tamen, ke nia lingvoj sonas simile al la hispana. rido.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 17:32:03

pri la plej simila al esperanto lingvo ni jam antaŭ nelonge diskutis.

zan (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-07 08:37:17

Solulo:mi malŝatas, eble pli bone, mi trovas strangan ĉiuj "egzotikaj" ne indo-europeajn lingvoj...
japanuloj, perdonu ...
Ĉu vere? Ĉiuj por vi "egzotikaj" lingvoj havas malsamajn trajtojn. Kiajn trajtojn vi malŝatas? Bonvolu klarigi.

Al mi sonas bele ĉiuj lingvoj, kiujn mi aŭdis, eĉ se mi ne komprenas ilin.

Solulo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-07 10:43:18

zan:
Solulo:mi malŝatas, eble pli bone, mi trovas strangan ĉiuj "egzotikaj" ne indo-europeajn lingvoj...
japanuloj, perdonu ...
Ĉu vere? Ĉiuj por vi "egzotikaj" lingvoj havas malsamajn trajtojn. Kiajn trajtojn vi malŝatas? Bonvolu klarigi.
Mi skribis ke mi malŝatas nur en la senco ke ili ne tro plaĉas al mi..Bonvolu legi kun kompreno. Mi nur trovas ilin strangan, nekutimaj, "egzotikajn". Tio ne estas ofendaĵo,sed nur mia subjektiva sento kaj percepto. La samon egzemple japanoj puvus diri pri mia naskiĝlingvo. Tute mormala afero.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-07 11:23:50

ĝenerale beleco estas subjektiva afero. tamen tre gravas la multo de vokaloj kompare al la konsonantoj. lingvoj kun multaj sinsekvaj konsonantoj malbelas, sed ankaŭ lingvoj kun tro severa kaj enuiga silabstrukturo, kiel la japana, ne belas. almenaŭ laŭ mi.

laŭe inter la eŭropaj lingvoj mi opinias la latinidajn lingvojn pli belaj ol la ĝermanajn kaj la ĝermanajn pli belaj ol la slavajn.

mihxil (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-07 11:45:28

Mi kutime emas trovi esperanton ne tre bela. Eble pro simila kaŭzo ke aŭdi sian propran registritan voĉon estas terure.

Fuŝuzon mi kutime trovas malbela tamen. En iu vidpunkto ekz. la franca estas tre strange prononcata latinida lingvo, kaj la angla estas tre stranga ĝermana lingvo kun multego de miksaĉoj de ekstere. Tiusence mi trovas tiajn lingvojn malbelaj. Sed konsiderante tiujn lingvojn je si mem, ne komparante ilin kun ia 'normo', tiam tiu malbelo malaperas, kaj fakte mia tuta opinio. Estas memstaraj entoj kun propra kohero.

Reen al la supro