본문으로

Ĉu la borso plonĝo ktp aŭguras ekonomian krizon?

글쓴이: Miland, 2011년 8월 6일

글: 6

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2011년 8월 6일 오후 4:39:03

Ĉu la antaŭnelongaj ekonomiaj eventoj - la necerteco en Usono, la malaltiĝo de ĝia kreditnivelo, kaj la borsa plonĝo en la okcidenta mondo, aŭguras pli seriozan krizon tra la tuta mondo? Kion vi opinias?

bankisto (프로필 보기) 2011년 8월 6일 오후 6:47:16

Ĝi estas nur normala Anglalanda bobela krizo, kiel la Suda Mara Krizo de 1720 en Britujo. Kapitalismo...

http://translate.google.com/#auto|en|http%3A%2F%...

Sunjo (프로필 보기) 2011년 8월 7일 오전 11:51:59

Supozeble kaj la eŭropa kaj la usona ekonomioj estus sufiĉe forta por solvi siajn problemojn.

Sed psikologio ludas gravan rolon pri ekonomio, precipe pri financaj merkatoj. Se la plimulto de la merkatpartoprenantoj kredus ke krizo okazos kaj agus laŭ tiu kredo, ili probable per tiu ago kaŭzus la krizon. Ĉu la plimulto kredas tion dependas ĉefe de la politikistoj kaj de la amaskomunikiloj. Bedaŭrinde dum la pasintaj semajnoj (monatoj? jaroj?) gravaj eŭropaj politikistoj kaj la du gravaj usonaj partioj agis ne sufiĉe prudente kaj tute ne fidinde.*
Ĉar mi mem apenaŭ povas fari ion kontraŭe mi nur povas esperi ke la respondeculoj sufiĉe baldaŭ pliprudentiĝos.

Cetere mi ne aĉetus oron se mi estus riĉa. Oro ne estas manĝebla.

*Mia opinio estas bazita ĉefe sur germanaj novaĵoj, do certe ne nepre estas objektiva.

paulopolo (프로필 보기) 2011년 8월 7일 오후 1:13:26

Sunjo:Oro ne estas manĝebla.
Bonega frazo, sed pesimaridulo.gif. La borso plonĝo ĉiam signifis krizon. Kio estas interesa, se oni kalkulus nun en usono procento de senlaboruloj laŭ metodoj de tempo de la Granda Krizo, nun nivelo de senlaboreco estas pli granda.

Miland (프로필 보기) 2011년 8월 8일 오전 10:21:26

Jen korekto al la titolo de la fadeno: ĝi devus diri "borsa plonĝo".

sudanglo (프로필 보기) 2011년 8월 9일 오후 12:10:48

Se oni kredas ke la borsaj indeksoj (kiel la FTSE100, kaj Dow Jones) estas ankaŭ fidindaj indicoj de la estonta progreso de la ekonomio - kio estas ofte la kazo - tiam ni frontas al intensigo de la krizo.

Sed foje okazas ke la akciaj merkatoj agas ne-racie. Do, jen la demando.

Ĉu nun, la plonĝoj en la niveloj je la borsaj tra la tuta mondo, kaj la raketa altiĝo de la or-prezo estas antaŭsignoj, aŭ ĉu temas pri pura paniko, ne-bazita en la realo.

Mi persone kredas ke estas jam tempo por butikumi por prezindaj aĉetoj de kompanioj sen grandaj prunto-ŝuldoj, kies komerco klare antaŭvideble ne fiaskos, kaj kiuj jam donas bonan dividendan rendimenton de 5% aŭ 6%.

Mi estus kontenta je tia rento dum mi atendas re-establiĝo de normalaj kondiĉoj, eĉ se iom frustrus min vidi la prezojn de miaj aĉetoj fali plu.

On parolis je CNBC pri striko de aĉetantoj nuntempe sur Wall Street, sed mi konstatas ke en ĉiu transakcio akcia devas esti aĉetanto por ĉiu vendo.

Prezoj povas fali sen multaj transakcioj, sed oni ankaŭ komentis je tiu financ-komerca televida kanalo pri la tre alta nombro de transakcioj. Do certe ne mankis aĉetantoj.

다시 위로