Contribuții/Mesaje: 6
Limbă: Esperanto
Miland (Arată profil) 6 august 2011, 16:39:03
bankisto (Arată profil) 6 august 2011, 18:47:16
http://translate.google.com/#auto|en|http%3A%2F%...
Sunjo (Arată profil) 7 august 2011, 11:51:59
Sed psikologio ludas gravan rolon pri ekonomio, precipe pri financaj merkatoj. Se la plimulto de la merkatpartoprenantoj kredus ke krizo okazos kaj agus laŭ tiu kredo, ili probable per tiu ago kaŭzus la krizon. Ĉu la plimulto kredas tion dependas ĉefe de la politikistoj kaj de la amaskomunikiloj. Bedaŭrinde dum la pasintaj semajnoj (monatoj? jaroj?) gravaj eŭropaj politikistoj kaj la du gravaj usonaj partioj agis ne sufiĉe prudente kaj tute ne fidinde.*
Ĉar mi mem apenaŭ povas fari ion kontraŭe mi nur povas esperi ke la respondeculoj sufiĉe baldaŭ pliprudentiĝos.
Cetere mi ne aĉetus oron se mi estus riĉa. Oro ne estas manĝebla.
*Mia opinio estas bazita ĉefe sur germanaj novaĵoj, do certe ne nepre estas objektiva.
paulopolo (Arată profil) 7 august 2011, 13:13:26
Sunjo:Oro ne estas manĝebla.Bonega frazo, sed pesima. La borso plonĝo ĉiam signifis krizon. Kio estas interesa, se oni kalkulus nun en usono procento de senlaboruloj laŭ metodoj de tempo de la Granda Krizo, nun nivelo de senlaboreco estas pli granda.
Miland (Arată profil) 8 august 2011, 10:21:26
sudanglo (Arată profil) 9 august 2011, 12:10:48
Sed foje okazas ke la akciaj merkatoj agas ne-racie. Do, jen la demando.
Ĉu nun, la plonĝoj en la niveloj je la borsaj tra la tuta mondo, kaj la raketa altiĝo de la or-prezo estas antaŭsignoj, aŭ ĉu temas pri pura paniko, ne-bazita en la realo.
Mi persone kredas ke estas jam tempo por butikumi por prezindaj aĉetoj de kompanioj sen grandaj prunto-ŝuldoj, kies komerco klare antaŭvideble ne fiaskos, kaj kiuj jam donas bonan dividendan rendimenton de 5% aŭ 6%.
Mi estus kontenta je tia rento dum mi atendas re-establiĝo de normalaj kondiĉoj, eĉ se iom frustrus min vidi la prezojn de miaj aĉetoj fali plu.
On parolis je CNBC pri striko de aĉetantoj nuntempe sur Wall Street, sed mi konstatas ke en ĉiu transakcio akcia devas esti aĉetanto por ĉiu vendo.
Prezoj povas fali sen multaj transakcioj, sed oni ankaŭ komentis je tiu financ-komerca televida kanalo pri la tre alta nombro de transakcioj. Do certe ne mankis aĉetantoj.