Kwa maudhui

Ideon

ya bankisto, 6 Agosti 2011

Ujumbe: 10

Lugha: Esperanto

bankisto (Wasifu wa mtumiaji) 6 Agosti 2011 11:21:11 alasiri

Mi havas ideon por Lernu. Vi devus fari ejon por adultoj. Ejo estas nur por popolo preter 21 jaroj. En ĉi tiu loko oni skribus pri adoltaj aferoj. Infanoj devas kontroli sian veran aĝon iel. Alklaku butonon aŭ ion, ktp: "mi havas almenaŭ 21 jarojn".

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 7 Agosti 2011 8:46:49 asubuhi

jes, kaj ja tute maleblas indiki malĝustan aĝon!

Fou (Wasifu wa mtumiaji) 15 Agosti 2011 3:02:24 asubuhi

La personoj povas ŝangi viajn naskiĝtagojn, do mi pensas ke ili povos eniri la ejon por adultoj.

Eble, estas alia maniero por malebli la knabojn kaj knabinojn.

mjdh1957 (Wasifu wa mtumiaji) 17 Agosti 2011 5:27:39 alasiri

Mi kredas, ke 'adulto' ne estas la korekta vorto....

'Plenkreskulo@ pli bone taŭgas.

geo63 (Wasifu wa mtumiaji) 17 Agosti 2011 5:32:16 alasiri

mjdh1957:Mi kredas, ke 'adulto' ne estas la korekta vorto....

'Plenkreskulo@ pli bone taŭgas.
Vi pravas, ne estas adulto, sed adolto = maturulo, plenaĝulo, viriĝinto/viriniĝinto

jpablo68 (Wasifu wa mtumiaji) 17 Agosti 2011 6:36:30 alasiri

mi pensas ke lernu ne bezonas sekcio por adoltoj.

ĉu ne eksistas formuo por diskuti adolta temoj en la reto en esperanto?

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 17 Agosti 2011 6:37:49 alasiri

jpablo68:
ĉu ne eksistas formuo por diskuti adolta temoj en la reto en esperanto?
se ne, facilas krei.

ceigered (Wasifu wa mtumiaji) 8 Septemba 2011 3:11:32 asubuhi

Mi komprenas la ideon, sed mi pensas ke la uzo de "adoltejo" ĉe lernu! nur kuraĝigus scivolajn infanojn esplori la misteran sekcion okulumo.gif

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 8 Septemba 2011 5:14:25 asubuhi

Cetere, kia stranga aĝlimo estas 21 jaroj? En kiuj landoj tio estas la aĝo de plenkreskuliĝo? En mia lando ne, oni estas plenkreskulo ekde aĝo de 18 jaroj. Voĉdoni oni rajtas eĉ ekde aĝo de 16 jaroj, almenaŭ en mia federacia lando ankaŭ aĉetado de tabakaĵoj kaj alkoholo estas libera ekde aĝo de 16 jaroj (tamen tio ĉi lasta estas afero decidata de la federacia lando kaj aliaj havas aliajn limojn).

Ĉiuokaze mi ne atendas, ke iu efektive prenos proponon de nia kara michijo serioze.

jchthys (Wasifu wa mtumiaji) 17 Septemba 2011 2:47:05 asubuhi

Cetere, povus ekzisti alia retejo por diskuti tiajn temojn—tiuj ne estas learnu-emaj, miaopinie okulumo.gif

Kurudi juu