Į turinį

150 000 artikoloj en Esperanta Vikipedio

maximkaaa, 2011 m. rugpjūtis 8 d.

Žinutės: 12

Kalba: Esperanto

maximkaaa (Rodyti profilį) 2011 m. rugpjūtis 8 d. 08:38:48

Ja estas pli ol 150 000 artikoloj en Esperantlingva Vikipedio.

Ĉu vi legas ĝin ofte, redaktas aŭ skribas artikuloj por ĝi? Kial? Ĉu vi pensas ke Esperanta Vikipedio estas utila fonto de informaĵo?

Lom (Rodyti profilį) 2011 m. rugpjūtis 8 d. 13:37:48

Mi plej ofte uzas ĝin por traduki vortojn (ŝanĝante inter vikipedioj aŭ serĉante vortojn), sed mi kelkfoje legas artikolojn kaj kutime korektas eraretojn kiujn mi vidas.

La tuta vikipedia projekto estas ege utila fonto de informaĵo por mi. Mi scias ke ĝi ne estas uzebla kiel referenca fonto en gravaj dokumentoj, sed por rapide informi sin mem ĝi estas utila kaj mi malofte vidis erarojn en ĝi.

rano (Rodyti profilį) 2011 m. rugpjūtis 9 d. 12:22:04

mi plejfoje uzas ĝin, sed tre ofte (kiel Lom) por traduki vortojn.

sed mi ankaŭ komencis skribi artikolojn. ĉefe por praktiki esperanton, sed ankaŭ ĉar mi volas disvastigi nekonatajn temojn.

ekzemple mi momente verkas la artikolon INDECT, mi ĉefe tradukas el la germanan kaj la anglan version, sed la temo estas malfacila, kun multajn malmulte uzatajn vortojn kaj mia esperanto ofte eraras. Mi pensas ke la plenan artikulon pretos post unu monato.

Eble ni startu fedenon kie ni verkas/tradukas artikolojn kune....

Demian (Rodyti profilį) 2011 m. rugpjūtis 9 d. 12:55:40

maximkaaa:Ja estas pli ol 150 000 artikoloj en Esperantlingva Vikipedio.

Ĉu vi legas ĝin ofte, redaktas aŭ skribas artikuloj por ĝi?
Mi preskaŭ neniam legas Esperantan version de Vikipedio. Kvankam, mi kelkfoje redaktas (kaj eĉ kreas) artikolojn.

maximkaaa:Kial? Ĉu vi pensas ke Esperanta Vikipedio estas utila fonto de informaĵo?
Ne. Mi ne pensas ke la nuntempa Esperanta Vikipedio estas utila fonto de informoj. Ofte, la artikuloj estas tradukitaj el la Angla Vikipedio kaj tial (precipe in artikoloj pri politiko), oni havas unuflankecan vidpunkton.

Ankaŭ, mankas diskutoj. Ekzemple, tie ĉi estas artikolo, kiun mi verkis. Neniu diskutas pri ĝi kaj neniu eĉ redaktis ĝin. Kaj ĝi ne estas escepto. En kelkaj kazoj, nur unu personon verkis tutan Artikolo de Semajno.

Mi pensas ke multaj esperantistoj emfazas krei multe da artikoloj ol krei kelke da kvalitaj artikoloj. Mi estas el dua kategorio.

Sed, Esperanta Vikipedio evolviĝas kaj mi esperas ke ĝi estiĝos pli bona. rideto.gif

maratonisto (Rodyti profilį) 2011 m. rugpjūtis 9 d. 17:44:27

artikolo, ne artikulo.

Vespero_ (Rodyti profilį) 2011 m. rugpjūtis 9 d. 18:17:27

Mi legas ĝin por traduko kaj scivolo, sed ne redaktas. Reale, mi ne havas multa lerteco per Esperanto ankoraŭ.

maximkaaa (Rodyti profilį) 2011 m. rugpjūtis 10 d. 07:27:25

Mi nuntempe ne skribas artikoloj ĉar mia Esperanto ne estas sufiĉe bona (vidu multego de ereroj ĉi tie). Kaj mi ne povas legi bonajn artikolojn en Esperanto ĉar ili estas ege malfacilaj. Kaj mallongaj artikoloj entenas nur tia informaĵo kia entenas rusa aŭ angla Vikipedio.

Sed mi uzas ĝin por studi Esperanton. Ĉar mi redaktis multe rusan Vikipedion mi scias ke povas fari sen majstreci Esperanton. Mi korektas koderarojn aŭ kategoriojn kaj simplajn eraron kiojn povas korekti. Si mi ne komprenas io mi provas tion traduki. Uzanto la lingvo iom post iom memoras novajn vortojn kaj frazojn.

Eble mi provos traduki io artikolo se iu korektu miajn erarojn, sed nuntempe ĉi tio estas tro malfacile.

maximkaaa (Rodyti profilį) 2011 m. rugpjūtis 10 d. 09:28:47

Ekzistas unu pli uzo por Vikipedio. Se oni regardus statistikon de deversaj Vikipedioj, tie estas interesa fakto. Esperanta Vikipedio havas pli artikolojn, pli paĝojn, pli registraj uzantoj, pli aktivaj uzantoj kaj sama kvalito ol Litova Vikipedio. Ĉi tio signifas ke tutmunde se ne pli tiam komparabla multego de homoj parolas Esperanton kompare kun Litova lingvo. Kaj pli-malpli 4 milionoj homoj parolas Litova.

rano (Rodyti profilį) 2011 m. rugpjūtis 10 d. 13:03:34

maximkaaa:Ĉi tio signifas ke tutmunde se ne pli tiam komparabla multego de homoj parolas Esperanton kompare kun Litova lingvo. Kaj pli-malpli 4 milionoj homoj parolas Litova.
mi penas ke esperantistoj estas pli motivatajn personojn por skribi artiklojn. mi pensas 2 milionojn estas realistika numero.

mountainash (Rodyti profilį) 2011 m. rugpjūtis 11 d. 11:27:55

maximkaaa:Mi nuntempe ne skribas artikoloj ĉar mia Esperanto ne estas sufiĉe bona (vidu multego de ereroj ĉi tie).
Ankaŭ mi nek verkas nek redaktas artikolojn en Vikipedio ĉar mi ne povas perfekte verkas. Sed baldaŭ... okulumo.gif

Atgal į pradžią