Skip to the content

Idiotismoj en via denaska lingvo

by robinast, August 10, 2011

Messages: 11

Language: Esperanto

zan (User's profile) August 11, 2011, 11:06:54 PM

sudanglo:As old as the hills - 'maljuna/malnova kiel la mondo' estas bona.
Tio estas komparo kun "kiel", kiu klare esprimas similecon kaj interesas iun ajn.

Komparo sen "kiel" estas metaforo, kiu ofte nekompreneblas por aliaj kulturanoj. Mi ne komprenas, kial krokodilo signifas tian parolanton, kvankam ĝi estas sufiĉe sciata. "Sciuri(kolekti amikojn multope, same kiel sciuroj kolektas sian manĝaĵon)" estas komprenebla vorto al ĉiuj kiuj vidis sciuron. Mi ŝatas tian en la "internacia" lingvo.

Back to the top