Tartalom

Kion farindas pri kravalantoj?

Miland-tól, 2011. augusztus 12.

Hozzászólások: 57

Nyelv: Esperanto

manu_fr (Profil megtekintése) 2011. augusztus 19. 18:21:58

aŭro:Mi ne scias kiel en Britio, sed kutime leĝoj antauvidas pli severajn punojn pro krimoj, kiuj estas faritaj en grupoj ol ke individue. Ekzemple, se vi prirabas, perfortas, murdas kelkope (des pli en antau-organizita grupo), vi certe estos punita pli severe ol se vi estus farinta la samon sole.
Do, lau justeco estas tute nature ke oni kondamnas al pli severaj punoj ol en solaj kazoj.
Mi ĝuste pensas ekzakte la kontraŭon. Kiam en grupo, povas esti, ke respondeco malpli grandigas kontraŭe ol laŭ sola volo.
Estas tio, kion mi konstatis en Francio, kiam aperas malordoj.

manu_fr (Profil megtekintése) 2011. augusztus 20. 9:38:16

Miland:
...
Kion vi opinias pri la tuta afero, aŭ la punoj eldonitaj?
Mia opinio : brita socio pli kaj pli ŝokas min.
(parenteze nia franca prezidanto Sarkozy miras ĝin tiome, ke li ŝatus kopii ĝin).

Tro polica !
Estas io, kion mi tute ne komprenas : kial do miksi laboron de polico/ justico, kun partopreno de civitanoj mem ?
Tio estas terura, kaj kiam mi aŭdas, ke iu patrino akuzis propran filinon (!), mi vere tremas.

Ĉu baldaŭ ne okazos novepoko de akuzoj inter civitanoj , kiel dum la dua milito !?! Belege.
Kia bela leciono de l'historio !
Brito indas ĉesi tuj. Ĉu en via lando jam ne ekzistas leĝoj, kiujn vi elektis por juĝi krimulojn ? Do, mi pensas ke ne estas via afero, kaj estas plenplena laboro, kiu necesas fortan sperton en fakoj, kiujn vi certe ne majstrumas.

Morgaŭ, kion vi dirus, se mi akuzus vin estinte inter tiuj "kravalantoj" ? Ĉu amuza afero ? Aŭ ke vi estas juda ? Same !

Mi adoras frazon de Jesuo:

"Ke tiu, kiu neniam kulpis, ĵetus la unuan ŝtonon".
Pripensu, kaj vi vidos, ke neniam ĵetos unuan ŝtonon.
Ĉu brituloj pensas esti sufiĉe saĝaj, por decidi punojn memvole ?
Estas tre danĝera devio de via nuntempa socio, kaj mi tute ne volas la samon en mia propra lando.

Pli bone vi okupiĝu pri kernoj de la problemoj, helpus tiujn junulojn ktp...

shoko.gif

auxro (Profil megtekintése) 2011. augusztus 20. 9:55:39

Manu, ili tion faris pro tro bona vivo. Kiam vi, eĉ nenion faranta, povas travivi, havi loĝejon kaj manĝon. Tiam oni havas tro da sencela tempo kaj okupiĝas pri destru-agoj. Ekzistas multege da landoj, malpli riĉaj ol Britio, kie ne okazas similaj tumultoj.

manu_fr (Profil megtekintése) 2011. augusztus 20. 10:57:03

aŭro:Manu, ili tion faris pro tro bona vivo. Kiam vi, eĉ nenion faranta, povas travivi, havi loĝejon kaj manĝon. Tiam oni havas tro da sencela tempo kaj okupiĝas pri destru-agoj. Ekzistas multege da landoj, malpli riĉaj ol Britio, kie ne okazas similaj tumultoj.
"Manu, ili tion faris pro tro bona vivo". Ĉu eble ni ne havas saman televidon ?

"Kiam vi, eĉ nenion faranta, povas travivi, havi loĝejon kaj manĝon". Ĉu nova deliro ?

"Ekzistas multege da landoj, malpli riĉaj ol Britio, kie ne okazas similaj tumultoj" : ĉu pruvo pri kio ?

Ne juĝu homojn tiom rapide.
"Riĉa" lando ne signifas, ke riĉeco estas en manoj de ĉiuj la civitanoj. Kiam ekzistas tro da diferenco inter la vivniveloj, jen okazas problemo.

Ni ĉiuj konas hontan salajron de londona loĝantaro (tiel ekzemple "golden boys"), kaj misera vivkondicoj de alia parto de brita loĝantaro...
Ĉu mi eraras ?

auxro (Profil megtekintése) 2011. augusztus 20. 11:34:37

Ĉu eble ni ne havas saman televidon?
Jes, ĝuste, malsaman. Kaj mi ne nepre kredas nur televidon.
"Kiam vi, eĉ nenion faranta, povas travivi, havi loĝejon kaj manĝon". Ĉu nova deliro ?
Bone, mi ne klare skribis, kaj vi miskomprenis. En "mia" televido oni montris multajn dekkelkjaraĝaj kravalantojn, kiuj loĝas ĉe gepatroj.
"Ekzistas multege da landoj, malpli riĉaj ol Britio, kie ne okazas similaj tumultoj" : ĉu pruvo pri kio ?
Pruvo, ke la kerna kaŭzo ne estis malriĉeco. Malegaleco, eble, jes. Sed tio estas tute alia afero.
Ne juĝu homojn tiom rapide.
"Riĉa" lando ne signifas, ke riĉeco estas en manoj de ĉiuj la civitanoj. Kiam ekzistas tro da diferenco inter la vivniveloj, jen okazas problemo.
Per kiu frazo mi juĝis? La temo demandis pri opinio, jen estas mia. Ĝenerale, oni emas tro "politik-korekte" paroli prie, provas diri ion ĉirkaŭ sed ne rekte.
Kaj dependas. Se oni komparas sian vivnivelon kun tiu de iu milionulo, tiam jes, oni sentas mizera. Sed eĉ tiu "mizera parto da loĝantaro" vivas en pli luksaj kondiĉoj ol kubanoj, multaj afrikanoj, ktp. Tio estas problemo de menso.

manu_fr (Profil megtekintése) 2011. augusztus 20. 14:27:09

aŭro:...
Vi iom hipokrite diras, ke ne juĝas, sed ne gravas. Mi kutimas. Mi kontentas, ke ne pretas grandan atenton pri imaĝoj de televidoj, okaze de la tumultoj en Britio. Kiel mi, vi jam certe delonge rimarkis malegalecojn en vivniveloj en riĉaj landoj. La pli ŝokanta lando de ekstere certe estas ja Usono laŭ mi, sed Britio ne fore. Pri Francio certe ankaŭ.
Jen, mi uzos proverbon koncerne la imaĝojn, kiuj ni spektis televide dum la eventoj

"Estas arbo, kiu kaŝas arbaron".

Mi rispektas vian vidpunkton, nun atendas aliajn opiniojn.

Kaj parenteze, malegaleco ofte devenas de diferenco de riĉeco, se ni komparas homojn kun samaj rajtoj, kaj tute ne estas alia problemo : estas la ĉefa, male ! sal.gif
Kion pri kubanoj ? Ili preskaŭ ĉiuj estas malriĉaj (escepte Kastro) sed estas "feliĉaj". Bone. Tamen tute ne estas tio, kion mi vidis al Kubo, kiam vojaĝis tien.
Neniam estas tute nigra, aŭ blanka, samkiel haŭtkoloro...

zaratustro (Profil megtekintése) 2011. augusztus 21. 12:00:50

Mi kunsentas kun manu_fr , ĉar ne ĉio estas nigra aŭ blanka kiel la televido volas vidigi nin. La proverbo ke Manu_fr skribis esprimas tre bone tion.
"Estas arbo, kiu kaŝas arbaron"
Mi pensas ke en Anglujo okazas problemojn en aroj pro la krizo kaj merga ekonomio. Mi ne povas kredi ke tiujn tumultojn okazis pro nenio.
Mi pensas ke ĝi estas reflekto en la spegulo de la mundiala krizo ke estas okazanta.

Vissza a tetejére