ورود به محتوا

Kion farindas pri kravalantoj?

از Miland, 12 اوت 2011

پست‌ها: 57

زبان: Esperanto

Miland (نمایش مشخصات) 12 اوت 2011،‏ 11:32:02

La tumultoj en britaj urboj ŝajne ĉesis, dank' al Providenco. Bedaŭrinde kelkaj homoj perdis la vivon.

La polico nun arestas la kulpulojn kaj la kortumoj juĝas ilin.

Kio farindas pri ili? Ĉu ili ĵetiĝu en prizonoj? Ĉu oni konstruu laborkampojn? Ĉu oni devigu ilin ripari la damaĝon kiel parto de puno, kaj pardonpeti el la viktimoj - la tiel nomata "restaŭra justico" (la lasta plaĉas al mi).

Kion vi opinias?

Miland (نمایش مشخصات) 12 اوت 2011،‏ 11:33:03

Korekto: la fadentitolo estu "Kio farindas pri kravalintoj".

darkweasel (نمایش مشخصات) 12 اوت 2011،‏ 11:55:45

Miland:La tumultoj en britaj urboj ŝajne ĉesis, dank' al.
nefinitaj frazoj malbonas, ĉar.

ili evidente ricevu punon konforman al la leĝo. mi ne estas juĝisto, mi do ne decidu tion.

Miland (نمایش مشخصات) 12 اوت 2011،‏ 14:42:01

darkweasel:
Miland:La tumultoj en britaj urboj ŝajne ĉesis, dank' al.
nefinitaj frazoj malbonas, ĉar.
Nek senmajusklaj frazkomencaj vortoj, sed mi ne emas juĝi.

Mi tamen enmetis "Providenco". rideto.gif

darkweasel (نمایش مشخصات) 12 اوت 2011،‏ 14:48:09

Miland:Nek senmajusklaj frazkomencaj vortoj, sed mi ne emas juĝi.
mi tajpas poŝtelefone, tial estas iom penige skribi grandliterojn rideto.gif

cetere gratulon je via 4000a mesaĝo

Miland (نمایش مشخصات) 12 اوت 2011،‏ 15:04:30

darkweasel:mi tajpas poŝtelefone, tial estas iom penige skribi grandliterojn rideto.gif

cetere gratulon je via 4000a mesaĝo
Dankon! Tajpi poŝtelefone ŝajnas peniga, do estu libera ne fari majusklojn, tiucirkonstance. rideto.gif

Roman_Mutin (نمایش مشخصات) 12 اوت 2011،‏ 18:33:13

Kaj de kio okazis ĉio ĉi tio? Kion ili volis atingi?

Miland (نمایش مشخصات) 12 اوت 2011،‏ 21:34:03

Multaj el la kravalintoj-ŝtelistoj havis aĉajn familiajn kaj ekonomiajn problemojn, kaj ne sukcesis trovi laboron. Ŝajne ili venĝis kontraŭ "riĉuloj" kiuj posedis aferojn.

Sed ne ĉiuj havis senesperajn vivojn. Kelkaj apartenis al riĉaj familioj, aŭ estis diplomitoj kun espero de kariero, aŭ dungiĝis. Fine, krimuloj estas homoj, kiuj devas akcepti respondecon pri iliaj krimoj.

Solulo (نمایش مشخصات) 12 اوت 2011،‏ 21:55:10

Estus interese scii kialmaniere la du politikistoj kies nomoj estis Adolfo kaj Josiv Visarjonoviĉ solvus la problemon de kravalantoj en la 30 jaroj en iliaj landoj. okulumo.gif

Wilhelm (نمایش مشخصات) 12 اوت 2011،‏ 22:50:45

Kiu arestos la policanojn?

بازگشت به بالا