Al la enhavo

Kial do ĉiuj hindi-filmoj en Angla?

de Roman_Mutin, 2011-aŭgusto-14

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Roman_Mutin (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-14 08:43:43

Saluton

Mi malmulte interesiĝas pri hindi-filmoj kaj spektinte ilin, aŭdis malantaŭ rusa traduko konatajn anglajn vortojn. Mia amikino diris ke ili parolas duone angle kaj duone en Hindia lingvo.
Do, mi demandas:
Unue-kial?
Due-Ĉi hindiianoj povas kompreni ilin? Mi ne pensas ke Angla lingvo estas tiel popularakaj sciiata, kaj en filmoj preskaŭ ĉiuj skribaĵoj estas en Angla kaj ĉiuj titroj estas en Angla

PS Priti Zinta estas plej bela aktoristino el ĉiuj hindiaj aktoristinoj

geo63 (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-14 11:32:22

Roman_Mutin:Saluton

Mi malmulte interesiĝas pri hindi-filmoj kaj spektinte ilin, aŭdis malantaŭ rusa traduko konatajn anglajn vortojn. Mia amikino diris ke ili parolas duone angle kaj duone en Hindia lingvo.
Do, mi demandas:
Unue-kial?
Due-Ĉi hindiianoj povas kompreni ilin? Mi ne pensas ke Angla lingvo estas tiel popularakaj sciiata, kaj en filmoj preskaŭ ĉiuj skribaĵoj estas en Angla kaj ĉiuj titroj estas en Angla

PS Priti Zinta estas plej bela aktoristino el ĉiuj hindiaj aktoristinoj
En Hindujo la angla lingvo ne estas tro amata. Se oni parolas angle en hindaj filmoj, tiam eble tio estas pro la komerco, por vendi ilin eksterlanden.

Demian (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-14 11:59:44

Roman_Mutin:Saluton

Mi malmulte interesiĝas pri hindi-filmoj kaj spektinte ilin, aŭdis malantaŭ rusa traduko konatajn anglajn vortojn. Mia amikino diris ke ili parolas duone angle kaj duone en Hindia lingvo.
Do, mi demandas:
Unue-kial?
Ĉar angla estas la ponto-lingvo en Hindio, kiel rusa estis en eksa-Sovetunio. rideto.gif

Roman_Mutin:Due-Ĉi hindiianoj povas kompreni ilin? Mi ne pensas ke Angla lingvo estas tiel popularakaj sciiata, kaj en filmoj preskaŭ ĉiuj skribaĵoj estas en Angla kaj ĉiuj titroj estas en Angla
Tiuj, kiuj havas monon pro aĉeti biletojn pro spekti filmojn, komprenas anglan.

geo63:En Hindujo la angla lingvo ne estas tro amata.
Mi ne scias ĉu ĉiuj amas la anglan tie ĉi aŭ ne. Sed preskaŭ ĉiuj ESTIMAS la lingvon.

geo63:Se oni parolas angle en hindaj filmoj, tiam eble tio estas pro la komerco, por vendi ilin eksterlanden.
Estas kialo, sed ne la sola. Eĉ filmoj, kiuj estas por baratanoj uzas anglan. rideto.gif

Roman_Mutin (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-14 14:18:40

Ĉar angla estas la ponto-lingvo en Hindio, kiel rusa estis en eksa-Sovetunio.
Demian, ponto-lingvo? Ponto lingvo inter lingvoj en Barato aŭ ponto-lingvo al alia mondo.
Tiuj, kiuj havas monon pro aĉeti biletojn pro spekti filmojn, komprenas anglan.
Do, riĉaj homoj scias anglan?
Mi ne scias ĉu ĉiuj amas la anglan tie ĉi aŭ ne. Sed preskaŭ ĉiuj ESTIMAS la lingvon.
Ĉu en Hindujo oni ne pensas pri angla lingvo kiel pri lingvo de invadistoj?

En Rusio ekde 17 kaj eble ĝis komenco de 20 jarcento(sciantoj eble diros pri precize) aristokratio parolis france(preskaŭ tute). Eĉ unuaj versoj de plej fama rusa verkisto-Aleksander Puŝkin estis en franca lingvo.
Ĉu en Barato ankaŭ estas tiel?

PS En hungara lingvo, vorto "barat" signifas "amiko"
PPS Demandi al "ĉu oni pensas" estas eble neeble afero.

Demian (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-14 15:04:56

Roman_Mutin:Demian, ponto-lingvo? Ponto lingvo inter lingvoj en Barato aŭ ponto-lingvo al alia mondo.
Ponto-lingvo inter baratanoj.

Roman_Mutin:Do, riĉaj homoj scias anglan?
Multe da riĉaj baratanoj scias la anglan. Kelkaj riĉuloj havas anglan kiel sia gepatra lingvo.

Roman_Mutin:Ĉu en Hindujo oni ne pensas pri angla lingvo kiel pri lingvo de invadistoj?
Tio estas malfacila demando. Sed vi donis al mi bonan ekzemplon. La pozicio de la angla en Barata estas tia, kia estis de la franca en Rusa-Imperio.

Roman_Mutin:En Rusio ekde 17 kaj eble ĝis komenco de 20 jarcento(sciantoj eble diros pri precize) aristokratio parolis france(preskaŭ tute). Eĉ unuaj versoj de plej fama rusa verkisto-Aleksander Puŝkin estis en franca lingvo.
Ĉu en Barato ankaŭ estas tiel?
Certe estas tiel.

Roman_Mutin (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-15 06:40:02

Ponto-lingvo inter baratanoj.
Ĉu ĉi tio estas pro situacio ke en Barato multe da popoloj, kiuj parolas en diversaj lingvoj.
Mi legis ie ke unu homo diris:
"Barato ne estas lando. Nomi Baraton "lando" egalas nomi ekvetoron "lando". Borato estas geografia unio" (Eble mi malbone tradukis precipe vorton "unuo")

Se mi bone komprenas baratanoj parolas en Angla ĉar ofte iliaj denaskaj lingvoj estas diversaj?

Kaj ĉu forestas ponto-lingvo intar baratanoj, kiu edevenus el unu hindia lingvo, kiel ĉi tio estis, se mi bone memoras kun Italio?

PS Ha, estinte komencanto en Esperanto mi legis artikolojn, kie homoj diris, ke Angla lingvo ne estas tiel internacia, kaj se homoj pensas ke ĝi, ekzemple en Hidujo estas ofte parolata, ĉi tio estas eraro ĉar nur kelkaj homoj en Barato scias Anglan kaj forveturas el Hindujo en diversajn landojn kaj pro tio oni pensas ke en Hindujo mulataj homoj parolas Anglan.

Sed, ĉu vere multaj homoj forveturas? Ekzemple mian ŝatatan hindi-filmon "Mia nomo estas Khan" (rekomendas al ĉiuj) oni filmis en Ameriko. Kaj lasta gilmo, kiun mi spektis ("Kal Ho Naa Ho" en Rusio ĝi nomatas "Ĉu estos morgaŭo aŭ ne") ankaŭ estis en Usono. Kaj fuilmo "Salam Namaste" estis en Australio. Kaj amikoj el filmo Herooj vilis forvlugi en Usonon. (Kaj en ĉiu filmo krom "Mia nomo estas Khan" aktoras Priti Zinta

Demian (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-15 14:58:06

Roman_Mutin: Se mi bone komprenas baratanoj parolas en Angla ĉar ofte iliaj denaskaj lingvoj estas diversaj?
Jes kaj ne. Plejparte, baratanoj parolas angle pro du kialoj:

1. Pro paroli pri sciencaj stud-objektoj
2. Pro montri al aliaj baratanoj, ke ili estas riĉaj kaj inteligentaj...

Aliaj parolas ĝin, ĉar ili ŝatas la lingvon. Nia unua ĉefministro Jawaharlal NEHRU estis angla-amanto. rideto.gif
Kaj ĉu forestas ponto-lingvo intar baratanoj, kiu edevenus el unu hindia lingvo, kiel ĉi tio estis, se mi bone memoras kun Italio?
Certe ekzistas lingvo, kiu povas fari la saman rolon tie ĉi, kiun faras itala en Italujo. Ĝi nomiĝas hindustani-a lingvo.
Sed, ĉu vere multaj homoj forveturas?
Multaj homoj volas forveturi sed nur kelkaj veturas.
(Kaj en ĉiu filmo krom "Mia nomo estas Khan" aktoras Priti Zinta
Ne. La aktoristino en la filmo nomiĝas Kajol DEOL (Kaĝal Dejol).

Roman_Mutin (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-15 17:12:33

Demian! Dankon pro viaj respondoj, ĉu mi ne laciĝis vin?
1. Pro paroli pri sciencaj stud-objektoj
Stud-objektoj? Do angle parolas eĉ lernantoj?
Aŭ denaska lingvo ne sufiĉas?
Certe ekzistas lingvo, kiu povas fari la saman rolon tie ĉi, kiun faras itala en Italujo. Ĝi nomiĝas hindustani-a lingvo.
Kaj ĉu multaj prolas en ĝi? Kial do ĝi ne estas ponto-lingvo?
Multaj homoj volas forveturi sed nur kelkaj veturas.
Kial? Multkoste?
Ne. La aktoristino en la filmo nomiĝas Kajol DEOL (Kaĝal Dejol).
Vi pravas. Pardomu mi skribis malbone. Mi forgesis livan ")"-on do:

"(Kaj en ĉiu filmo krom "Mia nomo estas Khan") aktoras Priti Zinta

Demian (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-16 02:57:45

Roman_Mutin:Demian! Dankon pro viaj respondoj, ĉu mi ne laciĝis vin?
Certe ne, amiko! rideto.gif
Pro paroli pri sciencaj stud-objektoj Stud-objektoj? Do angle parolas eĉ lernantoj?
Aŭ denaska lingvo ne sufiĉas?
Jes, ĉar lokaj lingvoj ne enhavas vortojn pro esprimi sciencajn fenomenojn. La lernantoj uzas mikson de loka lingvo kaj angla. Ekzemple:

Today we are going to learn about Redox Reactions. Aap men se kitno ko pata hai Redox Reactions kia hote hain? Okay, I will explain that you. Let's begin with the definition. Is ki definition hai: Redox reactions are reactions "that are concerned with the transfer of electrons between species".

Angla ankaŭ estas la lingvo de juĝejoj kaj universitatoj.

AVERTO: Kvankam angla estas multe uzata tie ĉi, tio ne signifas ke ĉiu parolas ĝin flue. Nur 1-2% baratanoj (20 - 30 milionoj) parolas ĝin flue, 20-25% (250 - 300 milionoj) havas bazan (aŭ mezan) nivelon de la lingvo kaj aliaj konas nur kelkaj vortoj de la lingvo.
Kaj ĉu multaj prolas en ĝi? Kial do ĝi ne estas ponto-lingvo?
Almenaŭ 60% homoj povas interkomunitiki inter unu la alian versio de hindustani-a lingvo. Oni ne uzas ĝin ĉar angla estas la lingvo de elito.
Kial? Multkoste?
Jes.
"(Kaj en ĉiu filmo krom "Mia nomo estas Khan") aktoras Priti Zinta
Ne. Estas aliaj aktoristinoj ankaŭ. rideto.gif

Sxak (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-16 06:19:43

Kial vi skribas pri ĉiuj tiaj filmoj?
Kvankam mi spektis preskaŭ neniun tian filmon,..
Unue mi aŭdis, ke ciganoj komprenas la baratajn filmojn, ĉar ilia lingvo estas sufiĉe proksima.
Due, kvankam mi ne spektas tiajn filmojn, kelkfoje mi vidis ĝiajn titolojn. Se tio estis la angla lingvo, do ĝi estis skribata per tro fantazia alfabeto.

Reen al la supro