본문으로

La historio de filozofio laŭ polaj montaranoj

글쓴이: geo63, 2011년 8월 15일

글: 4

언어: Esperanto

geo63 (프로필 보기) 2011년 8월 15일 오후 4:39:02

Prof. J. Tischner, pola pastro, skribis tre amuzan historion de greka filozofio en la pola montarana lingvo. Esperante oni povas nur traduki la sencon. Tamen la beleco de tiu ĉi verko estas sole en la lingvo, kiu estas same bela, amuziga kaj interesa. Do nur poloj (kaj tiuj, kiuj scias la polan lingvon tre bone) povas vere ĝui la verkon de J. Tischner:

Komence, ĉie estis montaranoj, nur poste aperis tiuj turkoj kaj judoj. Montaranoj estis ankaŭ la unuaj filozofoj. "Filozofo" - tio estas dirite greke kaj signifas la samon kiel "saĝulo". Kaj tio estas dirite greke por trompo, ke neniu sciu kiel estis komence. Sed grekoj vere ne estis grekoj, sed montaranoj ŝajne estantaj grekoj. Ĉar komence ne estis grekoj, sed ĉie estis nur montaranoj. Nun mi rakontos, kiel vere estis pri tiuj saĝuloj. Nur puran veron mi diros. Kial mi mensogus?
En libroj la unua saĝulo nomiĝas Tales, sed vere li nomiĝis Stasek Nędza, ne el Mileto, sed el Pardałówka. Lia patro bredis ŝafojn kaj vendadis ĉevalojn. Tial kelkfoje li prenis sian filon al urbo, ke la knabo gardu ĉaron. Sed Stasek tre enuiĝis sidante kaj sidante tiel sub la ĉaro. Sed sidi li devis. Do pro tiu enuado vizitis lin pensado. Kaj sekve li saĝuliĝis.
Stasek Nędza el Pardałówka, trompe nomata Taleso el Mileto, ne edziĝis. Kiam lia patrino tentadis lin: "edziĝu", tiam li diradis al ŝi: "ankoraŭ ne tempo". Kaj kiam ŝi plue provis, tiam li diris al ŝi: "Jam ne tempo".
Tiel ne estis tempo por stultaĵoj.. Kiam iu demandis lin, kial li ne havas infanojn, li respondis: "ĉar mi amas infanojn". Sed estis ankaŭ tiuj, kiuj mokis lin. Foje, dumnokte, li suprengrimpis sur krutejo por satrigardi la steloj kaj enfalis kavon. Ekvidis tion Kaśka el Nędzówka kaj disbabilis al la tuta vilaĝantaro: "Ho, kia saĝulo li estas, li ne scias kion li havas subpiede kaj li volus scii kion estas sur la ĉielo". La viliĝaj virinoj ne estimas maledziĝuloj. Eble nur pastron.
Hodiaŭ eĉ malgrandaj infanoj lernas en lernejoj la "teoremon de Taleso", t.e. de Stasek Nędza el Pardałówka. Kaj kun tiu ĉi teoremo estis tiel: Kiam oni konstruis preĝejan turon en urbo, finiĝis la mezurilo kaj neniu sciis, ĉu oni devas fini la konstruadon aŭ ankoraŭ ne. Kaj se ne Stasek, povus estiĝi la dua turo babilona. Ĉar la konstruantoj estis laboremaj, ne tiaj kiel estas la hodiaŭaj. Do Stasek elpensis, ke oni devas mezuri la altecon de la konstruaĵo per mezurado de ĝia suna ombro tiam, kiam la ombro de viro havas la saman longecon kiel la alteco de viro. Oni mezuris. Tiam Stasek diris: "uloj, sufiĉe". Kaj la turo staras ĝis hodiaŭa tago. Ja Stasek havis saĝan kapon.
Unufoje, dumvintre, kiam estis mallume kaj damnitaj spiritoj aliris fenestrojn, Stasek diris: "La morto neniel diferencas je la vivo". Iu pikparolis al li: "Do kial vi ne mortas?" Kaj Stasek respondis je tio: "Nu tial. Se ĝi diferencus, tiam mi eble mortus, kaj tial pro kio mi mortus?"
Tia estis Stasek Nędza el Pardałówka, kiu pro enuo eltrovis la pensadon.

geo63 (프로필 보기) 2011년 8월 16일 오전 8:21:23

Kion mi al vi diros, tion mi diros, sed mi diros al vi, ke Hipokrato vere nomiĝas Wincenty Galica el Bioły Dunajec. Kaj li estis kuracisto kiu sanigis homojn je malsanoj. La unua kuracisto sur Podhole. Kaj estis tiel. Uloj kuraciĝis kiel ili povis. Ili kredis, ke malsano devenas de malbonaj spiritoj. Ĝi povas ankaŭ alveni pro sorĉaĵo. Sorĉistino ekrigardis vin per sia malica okulo kaj jam vi sentas: via kapo malklariĝas kaj vi vomemas. Tiam necese vi rigardu trifoje ĉielon kaj teron, ĉielon kaj teron, ĉielon kaj teron, tiam la sorĉo malaperos. Vilaĝanoj de Lędak ĝis hodiaŭa tago alligas ruĝajn faskojn ĉe la flankoj de ĉevaloj por altiri malicajn rigardojn kaj por la ĉevaloj ne estu malsanaj. Nur Wincenty Galica, kiel la unua, saĝe komprenis la malsanon. Ni diru, ke malsano similas al falsado en muziko. Vi ludas la primon, kaj la alia ludas la sekundon. Li ludas false. La tuta ludado malsukcesas. La samo estas kun basoj. La primo - ni diru - bona, la sekundo bona, kaj la basisto dormetas. Tute malbone. Malsano estas tia disharmonio en la naturo. Kvazaŭ iu grinco ke vi sentas kurantajn fornikojn sur via dorso. Kaj la kuracisto, kiu resanigas, estas jena agordisto de naturo. Li ekkaptas la agordkejlon de kordo, tie ĉi li malstreĉas, aliloke streĉas, ekfrapas, akaŭdas kaj ... jam ludas! La samon li faras al homo. La artisto! Sed por homoj.
La gento de Galicaj estis dueca. Unu genta branĉo bataladis. Kiam okazis iu ajn milito, tiam ili jam tie ĉeestis. Galicaj venkadis ĉiun batalon, sed poste imperiestroj malvenkadis militojn. Kaj la dua genta branĉo estis muzikistoj. Jenaj kiam ne ludis, tiam ili agordis, kaj kiam ili jam agordis, tiam ili ludis. La juna Winĉjo Galica estiĝis pro jena konflikto. Kiam unuaj batalas kaj aliaj ludas, tiam restas al infano nanio alia ol nur kuraci. Kaj li kuracis same kiel agordi la malsanulon al la montarana muziko. Por ĉio ludu en li. Hej Dio, li ankaŭ eltiradis dentojn, kiam estis necese. Eĉ kun sendolorigado. Li havis jenan seĝeton kun truo, kaj sub la seĝeto, sub la truo estis najlborilo, kaj sub la najlborila piko estis levileto. Kiam vi sidiĝis sur la seĝeton, tiam Galica almetis prenilon al la dento, subite li piede prenis la levileton, la najborilo eniĝis supre via kruo, hej, kiam ĝi vin ekpiku, tiam vi ekforgesis la denton kaj...jam ĝi estis eltirata. Foje Galica eltiris dororigan denton de unu virino el Bańska, kaj poste ŝi diris: "Mi sciis ke ĝi havis radikojn, sed tiel longajn?"
Wincenty Galica el Bioły Dunajec elpensis ĵuron, kiun oni nomas "hipokrata ĵuro". Kiel ĝi povas tiel nomiĝi, kiam Hipokrato entute ne ekzistis, nur estis Wincenty Galica el Bioły Dunajec, kiu poste transloĝiĝis al Zakopane kaj tie, kiam alvenis feno kaj homoj disagordiĝis tiel, ke ili nur sin pendigis, tiam li ilin elgaligis, per bona vento li ilin elsvenigis kaj tiel li ilin revivigis. Sed li ne revivigis ĉiujn, nur tiujn kiuj ne malvarmiĝis. Hej, al la malvarmiĝulo eĉ la montarana muziko ne helpos.

geo63 (프로필 보기) 2011년 8월 16일 오후 2:24:59

Ĉu vi iam vidis la kampojn en Chyźne sur la Orawa, kie nun estas la limo kun Slovakio? Hodiaŭ estas tie unu granda herbejo, kaj post la herbejo estas arbaro, nur el malantaŭ la arbaro oni vidas Tatrojn. Antaŭ jarcentoj vivis unu saĝulo, kiun oni nomis greke Anaksimandro, sed vere tio estis neniu alia ol Stefek Łaciok mem el Chyźne. Ho, tiu pensadis! Homoj klopodis pri mono, laboris je fojno, kuris ĉirkaŭ brutaro, kaj li - pensadis. Matene li iris malantaŭ kabanon, rigardis kiel vaporoj supreniĝas de tero al ĉielo, kiel vento blovas el Babia Góra al Tatroj kaj li miradis pro la mondo. Kiu miradas tiu finmiros. Stefan Łaciok el Chyźne demandis sin mem: kio estis ĉe la komenco? Kaj li trovis! Ĉe la komenco estis malpleneco. Se vi sidus en Chyźne, vi dirus same. Mi ne scias, ĉu vi konas la vorton "malpleneco"? Tio estas kvazaŭ duono da nenio. Tio etendiĝas kaj etendiĝas kaj ne finas. Kiel jenaj kamparoj inter Jabłonka kaj Chyźne. Provu preni falĉilon kaj falĉi. Vi iras paŝon post paŝo kaj laboro ne malpliiĝas. Pli frue vi mortos ol finfalĉos. Malpleneco estas kiel tiuj rokoj en Dolina Waksmundzka en Tatroj. Roko ĉe roko, el unu flanko blanketaj, el la dua nigretaj, kaj ĉiuj blindaj kaj surdaj. Mi diras al vi - malpleneco, duono da nenio.
Malpleneco - tio de tempo al tempo povas esti edzo por sia edzino. Kiam li ŝin kolerigas, tiam ŝi krias al li: "vi duono da nenio!" Ĉu el tiu povas esti io bona? Ĉu io povas naskiĝi? El jena vira malpleneco? Tio estas vera demando! Sed Stefan Łaciok el Chyźne sciis, ke el malpleneco naskiĝas la maljusto mem. Ĉar supoze naskiĝus stono. Jam ĝi trapuŝas kaj dispuŝas perkubute, por deŝovi la aliajn ŝtonojn kaj nur sola esti sur tiu ĉi mondo. Alie se naskiĝus herbero. Jam tiu ĉi herbero forpuŝas la aliajn, por ke ili ne trinku ĝian roson. Se naskiĝus insekteto, ekzemple araneo. Jam tiu ĉi araneo preparas reton por kapti muŝon. Se naskiĝus ŝafo. Jam ĝin atendas lupo. La rabista leĝo rulas la mondon. Ŝafo mordas herbon, ŝafon mordas lupo, lupon puloj mordas, kaj sur ĉio pendas la malpleneco. La mondo bazas je la rabista leĝo. La memoro pri pensoj de Stefan Łaciok el Chyźne estas ĉiam viva. Homoj ne memoras kiu diris, sed scias kion li diris. Kaj plej intense ili pensas pri jena malpleneco, jena duono da nenio, nenieco. Al Leon Korkosowy tio aperis en botelo. Mi diros plue: tio eliris el botelo. Vilaĝanoj drinkante meditis, kio povas esti tiu "nenio". Leon diris al ili: "Tio estas duono da litro por du". La pensoj de saĝaj homoj estas ĉiam vivaj.

geo63 (프로필 보기) 2011년 8월 16일 오후 2:46:13

En la libro estas 51 historioj. Por legi ilin lernu la lingvon de polaj montaranoj kaj aĉetu la libron aŭ atendu la tradukon je via lingvo rido.gif sal.gif .

Amike

Jurek

다시 위로