去目錄頁

Dekunu-unua ??

HaleBopp, 2011年8月15日

讯息: 6

语言: Esperanto

HaleBopp (显示个人资料) 2011年8月15日下午10:36:35

Saluton!

Mi nun legas "La Mastro de l'Ringoj". Estas frazo kiun mi ne komprenas:

... li (Bilbo Baginzo) baldaŭ festos sian dekunu-unuan naskiĝdaton....

Fakte, Bilbo havas 111 jarojn.

Kiu pova klarigi al mi tiun "dekunu-unuan"?

Dankon.
sal.gif

RiotNrrd (显示个人资料) 2011年8月16日上午2:59:13

HaleBopp:
Kiu pova klarigi al mi tiun "dekunu-unuan"?
En la angla, Tolkien skribis ke Bilbo atingis lian "eleventy first" naskiĝtago.

Estas nenia numero en la angla, sed...

Sixty = 60
Seventy = 70
Eighty = 80
Ninety = 90

Kial ne Eleventy = 110? Do "eleventy one" estas "111".

La tradukisto evidente volis skribi ion kiu estas simila al kion Tolkien skribis, do li kreis "dekunu-unu" (11-1; kune, 111). Ĝi ne precize samas, sed kreas similan senton en la leganto.

sudanglo (显示个人资料) 2011年8月16日上午7:36:02

If eighty is Okdek,
and ninety is Naŭdek,
then 'eleventy' should be Dekunudek,
and 'eleventy one' should be Dekunudek unu.

Administranto: Bonvolu traduki vian mesaĝon en Esperanto, ĉar ĉi tiu estas E-lingva forumo / Please translate your message into Esperanto, since this is an Esperanto language forum.

Redakto: ah! kaptita de la lingvo-polico. Tio estis senintenca miaflanke. Verdire, mi ofte ne konscias en kiu lingvo mi skribas. Supozeble, mi senpense uzis la anglan ĉar temis pri traduko de anglalingva 'numero'.

HaleBopp (显示个人资料) 2011年8月16日上午10:18:35

Dankon RiotNrrd pro la angla versio kaj pro via klarigo. Mi nun komprenas, sed mi konsentas kun Sudanglo, tiu traduko estas nelogika kaj neklara.

Miland (显示个人资料) 2011年8月18日下午1:24:36

sudanglo:If eighty is Okdek,
and ninety is Naŭdek,
then 'eleventy' should be Dekunudek,
and 'eleventy one' should be Dekunudek unu.

Administranto: Bonvolu traduki vian mesaĝon en Esperanto...

Redakto: ah! kaptita de la lingvo-polico. ..
Jen traduko en Esperanton:
Se "eighty" estas okdek, kaj "ninety" estas naŭdek, do "eleventy" devas esti dekunudek, kaj "eleventy one" devas esti dekunudek unu.

Kodegadulo (显示个人资料) 2011年8月18日下午11:55:08

"Dekunudek-unu" taŭgas tute pli bone, kaŭze de kiome amuza estas! Oni legas "dekunudek-unu" sed aŭdas samtempe "dekunu-dekunu". Ne precize la sama ŝerco kiel "eleventy one", sed sufiĉe analoga, kaj kun simila efekto!

回到上端