לתוכן העניינים

traduko de poemo

של atsushi1977, 16 באוגוסט 2011

הודעות: 5

שפה: Esperanto

atsushi1977 (הצגת פרופיל) 16 באוגוסט 2011, 06:43:58

traduko de poemo

atsushi1977 (הצגת פרופיל) 16 באוגוסט 2011, 06:45:33

“Kolekti la kudzuojn”

Ni korektu la kudzuojn!
Se mi ne vidas mian amatinon dum la tuta tago,
Mi sentas tion same kiel dum tri monatoj!

Ni korektu la tanacetojn!
Se mi ne vidas mian amatinon dum la tuta tago,
Mi sentas tion same kiel dum tri sezonoj!

Ni korektu la moksajn herbojn!
Se mi ne vidas mian amatinon dum la tuta tago,
Mi sentas tion same kiel dum tri jaroj!

(Mi tradukis "采葛" de "詩経”.)

atsushi1977 (הצגת פרופיל) 16 באוגוסט 2011, 11:33:22

 “Kudzuoj kreskas”

Kudzuoj kreskas kaj kovras dornajn arbojn,
Konvolvuloj sternas en la tuta detruita lando.
Mia amato ne estas ĉi tie,
Kun kiu mi povas loĝi ? -Mi ĝisatendas sole.

Kudzuoj kreskas kaj kovras dornajn arbojn,
Konvolvuloj sternas en la tombojn.
Mia amato ne estas ĉi tie,
Kun kiu mi povas loĝi ? -Mi ripozas sole.

Kiel bela la kapkuseno de korno estas !
Kiel belega brodanta lita superkovrilo estas!
Sed mia amato ne estas ĉi tie,
Kun kiu mi povas loĝi ? -Mi ĝisatendas la matenon sole.

Tra la longaj tagoj de somero,
Tra la longaj noktoj de vintro,
Post unu centjaro,
Mi ankaŭ iros, kie vi estas.

Tra la longaj noktoj de vintro,
Tra la longaj tagoj de somero,
Post unu centjaro,
Mi ankaŭ eniros vian tombon.

詩経 「葛生」

atsushi1977 (הצגת פרופיל) 17 באוגוסט 2011, 05:12:58

“Inter dek akraj agroj”

Inter dek akraj agroj,
Facilanime la knabino kolektas foliojn de morsujoj,
Hola! Mi revenos kun vi.

Super dek akraj agroj,
Plezure la knabino kolektas foliojn de morsujoj.
Hola! Mi iros kun vi.

atsushi1977 (הצגת פרופיל) 18 באוגוסט 2011, 15:31:42

“La persiko estas juna kaj eleganta”

La persiko estas juna kaj eleganta.
Brilantaj estas la floroj.
La juna virino edziĝas kaj eniras ŝian novan hejmon,
Por la familio, ĉio estas en ordo.

La persiko estas juna kaj eleganta.
Abundantaj estas la frunktoj.
La juna virino edziĝas kaj eniras ŝian novan hejmon,
Por la familio, ĉio estas en ordo.

La persiko estas juna kaj eleganta.
plenegantaj estas la folioj.
La juna virino edziĝas kaj eniras ŝian novan hejmon,
Por la familio, ĉio estas en ordo.

לראש הדף