目次へ

Esperanto-kafejo kaj -hoteloj en Herzberg

Miland,2011年8月17日の

メッセージ: 4

言語: Esperanto

Miland (プロフィールを表示) 2011年8月17日 9:23:52

En la ĉefstrato de urbo Herzberg estas malfermita Esperanto-kafejo (kun oferto de ginsenga kaj aligustaj teoj kaj kelkaj kukospecoj) en la korto de la domo de lokaj entreprenistoj gesinjoroj Schicke. Ili uzas menukarton kaj varbŝildon sur la dommuro en Esperanto.

Esperantisto el Vieno, Amir Javadi, iama posedanto de Esperanto-Paradizo, aĉetis la malnovan hotelon Goldener Hirsch kaj translokiĝis al Herzberg. Li komencis renovigadi la konstruaĵon.

Esperantista familio el Pollando aĉetis 3-stelan hotelon Zum Pass en Sieber. Teresa Liberska jam de kelkaj monatoj loĝas en Herzberg kaj helpas la lernejan instruadon kaj agadas kiel administranto por ILEI.

Jen pliaj aktualaĵoj pri Herzberg

alonsososo (プロフィールを表示) 2011年8月17日 20:14:29

Bonaj novajoj. Eble estas nova Amikejo- Esperantolando, kiu preskaŭ ekzistis.okulumo.gif
Bv vidi jen artikolon de Jens S. Larsen:
http://www.ipernity.com/blog/jens_s_larsen/242584

qwertz (プロフィールを表示) 2011年8月18日 15:15:16

Slu/Sal'

ankaŭ ekzistas tera propraĵo de 18-hektara parko/0,18 kvadrata kilometro (!), kio estas tutpropraĵas de esperantistoj.

Kastelo Grezijono | gresillon.org

Mi filmis la kastelo dum lasta FESTO2011. Estas vera tre bela loko ĉirkaŭ tre bela franca vilaĝo Baugé.

Kastelo Greziljono video

ĝp,

alonsososo (プロフィールを表示) 2011年8月18日 20:29:36

qwertz:Slu/Sal'

ankaŭ ekzistas tera propraĵo de 18-hektara parko/0,18 kvadrata kilometro (!), kio estas tutpropraĵas de esperantistoj.

Kastelo Grezijono | gresillon.org

Mi filmis la kastelo dum lasta FESTO2011. Estas vera tre bela loko ĉirkaŭ tre bela franca vilaĝo Baugé.

Kastelo Greziljono video

ĝp,
Mi just regardis vian videon en la alia fadeno. Dankon.

先頭にもどる