去目錄頁

Kie vi aĉetas esperantajn librojn/muzikon/ktp?

erinja, 2011年8月17日

讯息: 8

语言: Esperanto

erinja (显示个人资料) 2011年8月17日下午3:07:47

Multaj komencantoj volas scii kie ili povas aĉeti esperantajn librojn, muzikon, ktp. Ni interŝanĝu ideojn pri lokoj kie oni povas aĉeti esperantajn varojn facile (kaj laŭeble malmultekoste!)

Ĉu vi preferas aĉeti esperantaĵojn de libroservoj, de eBay, aŭ de aliaj retaj vendejoj? De kiuj retaj vendejoj vi kutime aĉetas ĝenerale, kaj ĉu tiuj vendejoj vendas ankaŭ esperantaĵojn? Ĉu vi aĉetas nur de la esperanta libro-servo de via lando, aŭ ĉu vi aĉetas ankaŭ de eksterlandaj libroservoj?

Se vi havas kolekton de esperantaj libroj kiujn vi jam legis, kion vi faras pri ili? Ĉu vi tenas ili, vendas ilin ĉe eBay (aŭ alia retejo), fordonas ilin, ktp?

Ĉu estas aliaj retejoj kie oni povas vendi siajn posedaĵojn enrete, krom eBay, kie vi trovis esperantaĵojn?

Roman_Mutin (显示个人资料) 2011年8月17日下午3:27:21

Mi aĉetis libron "Ĉirakau la mondo dum okdek tagoj" ĉe inokniga

Miland (显示个人资料) 2011年8月17日下午3:42:08

Mi aĉetis Esperantaĵojn plimulte el la reta servo de mia landa asocio EAB. Fojfoje mi havis okazon viziti Esperanto-domon en Barlastono kaj fari tion. Fojfoje mi uzis UEA. Mi aĉetis librojn je britaj kongresoj, kaj (unufoje) je UK.

darkweasel (显示个人资料) 2011年8月17日下午5:14:59

mi ne posedas esperantlingvajn librojn sed ja prunteprenis kelkajn el la ĉefa libropruntejo de vieno. tie estas ekz. "tien", "lingvaj respondoj", "ĉu ŝi mortu tra-fike" kaj kelkaj aliaj.

se vi ne konas tiun ejon, ĝi estas ĉe (fakte super) la metrohaltejo burggasse-stadthalle.

Chainy (显示个人资料) 2011年8月17日下午5:54:33

darkweasel:mi ne posedas esperantlingvajn librojn sed ja prunteprenis kelkajn el la ĉefa libropruntejo de vieno. tie estas ekz. "tien", "lingvaj respondoj", "ĉu ŝi mortu tra-fike" kaj kelkaj aliaj.
"Ĉu ŝi mortu tra-fike" en via biblioteko? Ĉu ili ŝanĝis la librokovrilon?

darkweasel (显示个人资料) 2011年8月17日下午6:35:56

Chainy:
darkweasel:mi ne posedas esperantlingvajn librojn sed ja prunteprenis kelkajn el la ĉefa libropruntejo de vieno. tie estas ekz. "tien", "lingvaj respondoj", "ĉu ŝi mortu tra-fike" kaj kelkaj aliaj.
"Ĉu ŝi mortu tra-fike" en via biblioteko? Ĉu ili ŝanĝis la librokovrilon?
se vi montras al mi la normalan kovrilon, mi povas respondi. rideto.gif

Roman_Mutin (显示个人资料) 2011年8月26日上午6:20:55

Ĉu eblas aĉeti elektronikjn versiojnb de libroj?

5KFunRun (显示个人资料) 2011年8月28日下午3:54:31

Mi aĉetis librojn kaj aliajn esperantaĵojn el E-USA. Ankaŭ amazon.com kaj barnesandnoble.com vendas iom da esperantaj libroj. Laŭ mia opinio, tiuj vendejoj estas akcepteblaj. Mi neniam uzis eBay.

Se retlibrojn oni volas, tiukaze oni povas viziti gutenberg.org. Retlibroj (aŭ "e-libroj") estas kutime senkosta.

回到上端