前往目錄

LOGIKO

貼文者: vincas, 2011年8月17日

訊息: 2

語言: Esperanto

vincas (顯示個人資料) 2011年8月17日下午4:22:51

Du policistoj renkontiĝas. Unu el ili portas dikan libron.
- Kia libro ĝi estas, amiko? - demandas la unua.
- Ĝi estas libro pri la logiko.
- Kio estas logiko?
- Mi klarigas al vi tion per ekzemplo. Ĉu vi havas akvarion?
- Jes.
- Do. Se vi havas akvarion, vi ŝatas la naturon. Se vi ŝatas la naturon, vi ŝatas ankaŭ la florojn. Se vi ŝatas la florojn, vi verŝajne volonte donacas bukedon al bela virino. Se vi donacas bukedon al bela virino, vi certe ne estas gejo. Tio estas logiko.
- Ho mi tre deziras lerni logikon! Donu al mi tiun libron.
Li ricevis la libron, kaj renkontas alian policiston. Tiu demandas:
- Kia libro ĝi estas?
- Ĝi estas libro pri la logiko.
- Kio estas logiko?
- Mi klarigas al vi tion per ekzemplo. Ĉu vi havas akvarion?
- Ne.
- Do, tiuokaze vi estas gejo.

https://sites.google.com/site/verkojenesperanto/...

darkweasel (顯示個人資料) 2011年8月17日下午5:08:23

mi konis alian version.
vi havas akvarion, do en ĝi estas fiŝoj, do vi ŝatas fiŝojn, do vi ŝatas bestojn, do vi ŝatas infanojn, do vi havas infanojn, do vi havas kunulinon, do vi ne estas gejo.

回到上端