去目錄頁

Unu demando pri la nacinomo sub la uzantbildo.

ceigered, 2011年8月19日

讯息: 36

语言: Esperanto

ceigered (显示个人资料) 2011年8月19日上午11:54:00

Je la nuna versio de la paĝaro, en forumo la profileto de la uzanto nun havas la nomo de onia nacio anstataŭ la nacikodo (ekzemple mi estas de Aŭstralio, do mi havis "AU", sed nun "Aŭstralio".

Mi ŝatas tiun sistemon, seeeeed, mi pensas ke la uzo de "-ujo" por nacioj kiel Litovio ne estas tro bona (laŭ la argumento ke "Litovio ne nur estas la nacio por Litovoj (Litovujo), sed la nacio por Litovianoj". Ekzemple, kelkaj litovianoj eble ne estas litovoj (enmigrintoj ktp).

Do, eble mi estas tro puŝema, sed ĉu eblas ke ni povos havi la persona elekto de la nomsistemo (ekz Litovi-o/Litov-uj-o), aŭ pli ekstremege, la anstataŭigo de la ujo-nomoj kun ne-ujo-nomoj?

darkweasel (显示个人资料) 2011年8月19日上午11:57:10

ne!!!! ĉio restu tia kia ĝi estas! mi jam plurfoje klarigis kial.

-uj ne signifas "la lando de..." sed "la lando nomata laŭ...". tiu nomado laŭ gento ne estas afero ene de esperanto sed en multaj lingvoj: germane "russ-land" (rusujo) de "russe" (ruso) ekz.

kaj -uj montras la kategorion kaj do male al -i ne fuŝmalfaciligas la lingvon. tio estas ege pli grava argumento ol nevera naciismo kiun vi imagas.

ceigered (显示个人资料) 2011年8月19日下午12:19:18

Pro viaj "bonlingvaj" kialoj? (ne estas vizaĝeto kun unu brovo supra kaj unu brovo suba, kiu ne estas feliĉa aŭ malgaja, do mi uzas tiun ĉi okulumo.gif).

Mi ja opinias ke la -ujo sistemo estas iom rasisma kaj malnovmoda (sed ĝi ja ne estas eksmoda). Eble estas kultura vidpuntko, câr ne estas vera "Aŭstralo"*, kaj se oni tie ĉi penis uzi la nomo "true Australian" (~ vera "aŭstrali-etnulo"), la rezulto estas malbona, eĉ danĝera (kiel La Cronulla turmultoj (EN, sed jen la ĝermana ligilo - la anglalingva ligilo estas pli bona, sed nur se oni bone komprenas la anglan rido.gif)

*Krom la indiĝenaj aŭstralianoj, sed "Aŭstralio" estas la nomo de la artefarita ŝtato kaj ne bazita de la historia loĝantaro.

Chainy (显示个人资料) 2011年8月19日下午12:29:55

ceigered:
Mi ja opinias ke la -ujo sistemo estas iom rasisma kaj malnovmoda (sed ĝi ja ne estas eksmoda).
Eble ni ne prenu ĉi tiun temon tro serioze. Ambaŭ formoj ekzistas, kaj neniu el ili estas rasisma.

Mi mem uzas ambaŭ formojn, eble pli ofte la io-formon. Sed ne ĝenas min, ke oni decidis uzi la uj-formon en ĉi tiu retpaĝaro.

ceigered (显示个人资料) 2011年8月19日下午12:34:10

darkweasel:-uj ne signifas "la lando de..." sed "la landi nomata laŭ...". tiu nomado laŭ gento ne estas afero ene de esperanto sed en multaj lingvoj: germane "russ-land" (rusujo) de "russe" (ruso) ekz.
Ujo:
"vazo, kesto aŭ ajnaforma aĵo, kiu entenas tutajn objektojn".
-ujo:
"io por teni (...); lando laŭ popolo".
Do... Francujo = lando por teni francoj, lando laŭ la franca popolo? Sonas kiel la ideo de "eterna vizitanto".
kaj -uj montras la kategorion kaj do male al -i ne fuŝmalfaciligas la lingvon. tio estas ege pli grava argumento ol nevera naciismo kiun vi imagas.
-i ne fuŝmalfaciligas la lingvon, ĝi ne estas sufikso. "Ĝermani-o", ekzemple.

"En ĝermanio loĝas ĝermanianoj, kaj multaj ĝermanianoj estas ĝermanoj"

Kaj kio pri "Ĝermanujo", sed "Aŭstralio", "Singapuro", "Koreo"? Ne estas pli facile aŭ malpli facile lerni la nomojn de nacioj kun aŭ sen ujo.

REDAKTO: Ho, "-io" estas pli facila - ĉiuj nacioj havas "-ano" kun "-io" anstataŭ -ujo. Sed, kun ujo anstataŭ io, kelkaj nacioj havas "ano", kelkaj malhavas "ujo".

Chainy (显示个人资料) 2011年8月19日下午12:37:57

darkweasel:kaj -uj montras la kategorion kaj do male al -i ne fuŝmalfaciligas la lingvon.
Mi pensas, ke tio estas iom troigita argumento, ke -io iel malfaciligas la lingvon. Ni ĉiuj havu ian komprenon pri gentoj de la mondo, kaj se ni havas tion, ni povas uzi ajnan sistemon tute senprobleme.

ceigered (显示个人资料) 2011年8月19日下午12:39:14

Chainy:
ceigered:
Mi ja opinias ke la -ujo sistemo estas iom rasisma kaj malnovmoda (sed ĝi ja ne estas eksmoda).
Eble ni ne prenu ĉi tiun temon tro serioze. Ambaŭ formoj ekzistas, kaj neniu el ili estas rasisma.

Mi mem uzas ambaŭ formojn, eble pli ofte la io-formon. Sed ne ĝenas min, ke oni decidis uzi la uj-formon en ĉi tiu retpaĝaro.
Vere. Mi ne ŝatas la ideo ke nur la "ujo" formo estas akceptenda, kvazaŭ praloĝantoj estas tiom pli grava ol migrintoj, ke la elekto de la alia sistemo (-io) ne permesatas.

(Vere estas eta temo, sed mi ja volas havi la elekton, sen distingo de la eteco de la problem okulumo.gif... Petado neniam dolorigas.... ĉu ne? *iu kriegas pro la doloro, ie*

Chainy (显示个人资料) 2011年8月19日下午12:42:20

Eble ni ne ripetu ĉi tiun diskuton. Ĝi certe jam ekzistas en multaj aliaj fadenoj ĉe Lernu!

Estas egale, ĉu uzi '-ujo' aŭ '-io' do eble ni simple lasu la aferon tiel.

Chainy (显示个人资料) 2011年8月19日下午12:46:46

ceigered:Vere. Mi ne ŝatas la ideo ke nur la "ujo" formo estas akceptenda, kvazaŭ praloĝantoj estas tiom pli grava ol migrintoj, ke la elekto de la alia sistemo (-io) ne permesatas.
Ceigered, mi pensas, ke la adminstrantoj de Lernu ne volis montri ke ili kontraŭas la uzon de '-io'. Ili simple decidis uzi la uj-sistemon. Ili ja ne povis uzi ambaŭ sistemojn samtempe! Do fari elekton necesis.
Ne eblas kontentigi ĉiujn samtempe.

ceigered (显示个人资料) 2011年8月19日下午12:53:47

Nu, mi honeste ne zorgas pri la argumento inter ujo-ismo kaj io-ismo, mi nur volas peti la elekton por montri ĉiujn "ujo" nacinomojn kiel "io" nacinomoj, por la profileto apud la forum-mesaĝoj okulumo.gif.

Chainy:Ceigered, mi pensas, ke la adminstrantoj de Lernu ne volis montri ke ili kontraŭas la uzon de '-io'. Ili simple decidis uzi la uj-sistemon. Ili ja ne povis uzi ambaŭ sistemojn samtempe! Do fari elekton necesis.
Ne eblas kontentigi ĉiujn samtempe.
Ah, mi bedaŭras, mi ne volas kulpigi iun ajn de tio, precipe ili. Mi ja komprenas kial ili uzas la ujo-sistemo. Miaj kulpigoj ktp nur estas al la sistemo mem.

Ankaŭ, mi petas ĝin, nur se ĝi eblas kaj facilas. Evidente mi ne volas ĉagreni ilin pri tiu ĉi temeto.

回到上端