Al la enhavo

Por esti facila, Esperanto devas resti aglutinanta.

de flipe, 2011-aŭgusto-19

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

flipe (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-19 18:00:44

Mi ĵus legis bonan tekston en Facila Vento, kaj plifortigis en mi la ideo de ke ni ne devas "okcidentigi" Esperanton, nia lingvo estas kaj estos pli facila por lerni ol aliaj lingvoj se ĝi resti aglutinantan, tekston en Facila Vento montras tion tre bone, legu ĝin.

Pardonu min per mia malbona Esperanto. ridego.gif

Wilhelm (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-19 19:59:47

La aglutinanteco estas mia plej favora aspekto de esperanto.

mihxil (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-19 20:13:16

flipe:...ke ni ne devas "okcidentigi" .
Tro malfrue, ŝajnus al mi ridulo.gif PIV jam havas 1200 paĝojn. Kaj kion fari, ĉu forstrekado?

Solulo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-19 20:42:35

Wilhelm:La aglutinanteco estas mia plej favora aspekto de esperanto.
Esperanto ne estas pure aglutinanta lingvo. Ni ne diras ; domomiaen = kiel en la finna - talonissa.
Mi pensas ke la aglutinanteco aspekto de EO estas iom troigita.
Ni demandu niajn hungaraj kaj finnaj kolegojn.

flipe (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-19 20:45:43

miĥil:
flipe:...ke ni ne devas "okcidentigi" .
Tro malfrue, ŝajnus al mi ridulo.gif PIV jam havas 1200 paĝojn. Kaj kion fari, ĉu forstrekado?
Sed mi diras tion ĉar multe malnovaj esperantistoj kaj novaj esperantistoj deziras multe da novaj ŝanĝoj, kaj tio ne estas bona afero (laŭ mi), esperanto devas funkcii kiel esperanto.

Kodegadulo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-20 00:13:33

Ĉu ne estas la vorto "aglutinanta" mem simptomo de ĉi tiu problemo? Kial ni ne uzas "algluiĝanta", aŭ alian vorton simile ... algluiĝantan? rido.gif

Wilhelm (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-20 02:34:53

Solulo:
Esperanto ne estas pure aglutinanta lingvo.
Ni demandu niajn hungaraj kaj finnaj kolegojn.
Dankon

flipe (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-20 02:38:34

Kodegadulo:Ĉu ne estas la vorto "aglutinanta" mem simptomo de ĉi tiu problemo? Kial ni ne uzas "algluiĝanta", aŭ alian vorton simile ... algluiĝantan? rido.gif
Tekston en Facila Vento uzas "alglua", sed mi pensas ke novaj vortoj povas kaj devas estis uzita, sed dum la instruado tago pos tago ni devas montri al novuloj Esperanto alglua kapableco, ĉar Esperanto estas tiel.

zan (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-20 08:33:38

flipe:Mi ĵus legis bonan tekston en Facila Vento, kaj plifortigis en mi la ideo de ke ni ne devas "okcidentigi" Esperanton, nia lingvo estas kaj estos pli facila por lerni ol aliaj lingvoj se ĝi resti aglutinantan, tekston en Facila Vento montras tion tre bone, legu ĝin.
Mi vere samopinias kiel vi! Tamen mi aldonos komentojn.

Unue, aglutineco estas pliparte gramatika sistemo. Ekzemple en veraj aglutinaj lingvoj oni povas algluti al verbo aspektojn kaj modalecojn tiel multe kiel necese. Esperanto havas alian gramatikon ol tiaj. "(Li) ŝajnis voli manĝanta." estas japane "tabe-tei-tai-youda-tta"(manĝi-anta-voli-ŝajn-is).

Due, oni malfacile kreas sciancajn vortojn laŭ aglutina maniero. "Aglutina" estus dirita kiel "al-glu-iĝa", sed tio malpli utilas ol "aglutina", ĉar la lasta estas pli simila al "agglutinative" de la angla lingvo, kiu havas grandegan informaron. Se Esperanto havus pli multan informaron ol la angla, ni uzus "al-glu-iĝa"n.

Sed malgraŭ tio mi subtenas Esperantan aglutinecon en la kampo de ĉiutagaj vortoj kaj fenomenoj internacie komunaj. Por mi Esperanto devus esti eksperimento trovi komunajn esprimojn trans la diferenco inter la popoloj de la tuta mondo.

Reen al la supro