目次へ

Lingvo ne estas algebro.

Solulo,2011年8月19日の

メッセージ: 41

言語: Esperanto

Solulo (プロフィールを表示) 2011年8月19日 21:53:03

Unu el miaj amikoj lingvistoj (kiu, parenteze konas Eon teorie)diris al mi, ke EO na plaĉas al li pro ĝia reguleco, kvazaŭ matematika precizeco. "Lingvo ja ne estas algebro" li diris. "Lingvo bezonas esceptoj, formoj neuzataj, uzataj en alia senco, arkaikaj, kurantaj,ktp".
Li malakceptas la kvazaŭ algebran regulecon de EO.

Nu, la kreinto de Eo ne povus elpensadi esceptojn.

Tamen, ŝajnas al mi, ke tia "reguleco kaj kvazaŭ matematika sitemo de EO" povas iĝi ian problemon al potencialaj partianoj de la lingvo.
Kio vi pensas pri tio?

maratonisto (プロフィールを表示) 2011年8月19日 22:15:47

Mi pensas, ke Esperanto ne estas sufiĉe regula, ĝi povus esti eĉ pli regula kaj tio plibonigus ĝin.
La vidpunkto de Via amiko estas stranga, iom "mazoĥista".

Fou (プロフィールを表示) 2011年8月20日 0:46:50

Se Esperanto ne estus regula, ĝi estus pli malfacila.

Mi pensas, ke se ĝi volas esti internacian lingvon, ĝi bezonas esti facilan por ĉiuj povas lerni ĝin.

mihxil (プロフィールを表示) 2011年8月20日 1:39:49

Solulo:Unu el miaj amikoj lingvistoj (kiu, parenteze konas Eon teorie)diris al mi, ke EO na plaĉas al li pro ĝia reguleco, kvazaŭ matematika precizeco.
Tio implicas ke matematiko ne estus bela. Jam tiun premison mi malakceptas. Kaj krome ni do rimarkigu ke efektive tiu kono pri Esperanto estas precipe teoria, ĉar timeblas ke Eo ne estas tiom reguleca.

Sahaquiel (プロフィールを表示) 2011年8月20日 1:48:41

Mi pensas ke la neregulecoj estas belaj.
sed, por lingvo internacia, fleksebla kaj facila lernebla, oni bezonas regulecojn

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2011年8月20日 3:53:12

Iuj homoj kiuj ne uzas Esperanton eble pensas ke la simplaj reguloj de Esperanto faras la lingvon monotona kaj senvaria. Senvarieco enuigas, do (se verus) tia (senvaria) lingvo estus neinteresa aŭ paroli aŭ legi.

Mi pensis tiel, antaŭ mi lernis ĝin. Ĉu ĉiuj substantivoj finiĝas kun -o? Ĉu ĉiuj? Tiu devas fari frazojn tre tedaj! Sed, kompreneble, mi lernis Esperanton, kaj trovis kaj ke, jes, ĉiuj substantivoj finiĝas kun -o, kaj ke tiu fakto ne estas la antaŭvidinta problemo.

Se oni ne uzas Esperanton, oni ne posedas sufiĉan informon por priesperanta opinifarado.

manu_fr (プロフィールを表示) 2011年8月20日 5:38:41

Mi pensas ke ambaŭ flankoj pravas : esperanto estas regula kaj ja teda lingvo, sed aliflanke tio estas utila aspekto.

Konsideri Esperanton kiel ilo de internacia komunikado ne estas problemo por mi, exc se ĝi ne estas belsona. Ne gravas.
Malgraŭ videbla facileco ĝi restas lingvon en plena senso de la vorto, kaj kiel ĉiuj lingvoj, malfacila al akiri.

patrik (プロフィールを表示) 2011年8月20日 6:15:33

Oni nur legu la eseon "La dek ses fundamentaj malreguloj" de Abel Montagut por agnoski ke E-o ne estas tute regula kaj senescepta.

Legu la eseon en tiu ĉi libro, "La Deka Logo", je la paĝoj 144 - 163. okulumo.gif rido.gif

Miland (プロフィールを表示) 2011年8月20日 8:18:33

Solulo:Unu el miaj amikoj lingvistoj (kiu, parenteze konas Eon teorie)diris al mi.."Lingvo bezonas esceptoj, formoj neuzataj, uzataj en alia senco, arkaikaj, kurantaj,ktp".
Li malakceptas la kvazaŭ algebran regulecon de EO.
Evidente -vidu, kiel li preterpasas la akuzativon! lango.gif

zan (プロフィールを表示) 2011年8月20日 8:56:40

Esperanto ne estas algebra. Ĝi estas pli regula ol naciaj lingvoj sed bedaŭrinde enhavas kelkajn malbelajn esceptojn.

Cetere en Esperanto oni povas esprimi sian penson per diversaj manieroj laŭ la gepatra lingvo de parolantoj. En algebro tio ne okazas.

先頭にもどる