Tästä sisältöön

Uzado de 'konsultejo'

manu_fr :lta, 20. elokuuta 2011

Viestejä: 20

Kieli: Esperanto

manu_fr (Näytä profiilli) 20. elokuuta 2011 6.53.56

Amikoj, ŝatantoj de gramatiko kaj lingvistiko, mi havas demandeton, post kvereleto inter Chainy kaj mi :

Kial plejparto inter vi ne uzas la "konsultejo"-n de la forumo de Lernu! por konĵekti iun aŭ alian dirmanieron de via prefera lingvo ?
Fadenoj kaj ties demandoj kaj aŭtoroj estas respektindaj por doni nur vidpunktojn al demandoj kaj temoj.

Kompreneble Lernu! estas sito de Lernado de esperanto, kial ekzistas Konsultejo-n en Superrigardo.

Ĉu vi pretas ŝanĝi vian malbonan kutimon malpurigi tutajn fadenojn kun viaj sensecaj demandoj, kaj senfinaj (kaj por mi ofte stultaj verdire) ?

Antaŭdankon por voĉdoni al kvizo.

Amike (jes, jes, mi tute kapablas amiki)

Manu senkulpa.gif

PS : Kompreneble mi (ni ?) ankaŭ atendas opinion de la administrantoj de la sito, tiele ke ĉio estus klara por ĉiuj en l'uzado de la forumo. Antaŭdankojn, ĉar mi (ni ?) vere lacas.

Chainy (Näytä profiilli) 20. elokuuta 2011 7.59.50

Vi iom fuŝmetis la demandon en la enketo. Ĉu iu pretas partopreni en la konsultejo aŭ ne - tio estas iom alia demando ol tiu, kiun vi metas en via ĉi-supra mesaĝo. Vi fakte volis demandi, ĉu ni konsentas, ke ĉiuj lingvaj demandoj estu nur en la konsultejo kaj ne en aliaj partoj de la Esperant-lingva forumo.

Ne estos surprizo, se ĉiuj respondos jes al via enketo, kiel ĝi nun estas formulita. Estas memevidente, ke multaj volas skribi en la konsultejo - vidu la mesaĝojn tie!

manu_fr (Näytä profiilli) 20. elokuuta 2011 8.06.49

Chainy:Vi iom fuŝmetis la demandon en la enketo. Ĉu iu pretas partopreni en la konsultejo aŭ ne - tio estas iom alia demando ol tiu, kiun vi metas en via ĉi-supra mesaĝo. Vi fakte volis demandi, ĉu ni konsentas, ke ĉiuj lingvaj demandoj estu nur en la konsultejo kaj ne en aliaj partoj de la Esperant-lingva forumo.

Ne estos surprizo, se ĉiuj respondos jes al via enketo, kiel ĝi nun estas formulita. Estas memevidente, ke multaj volas skribi en la konsultejo - vidu la mesaĝojn tie!
Ne indas respondi, mi nur rimarkas, ke vi TUTE komprenis la demandon.

Ĉu vi ĉiam havas kontraŭdiraĵon ? Jen faru propran kvizon kaj ĉesu enmerdi kun viaj stultaĵoj.

Se estas tiom memloĝike ke ĉiuj skribas en Konsultejo, kial vi ne faras same ? Kompreneble vi ne estas la sola, mi ne militas kontraŭ vi, mi nur malakceptas ke vi ĉiam malpermesu bonan progreson de ideoj, eksprimitaj en la ĝeneralaj fadenoj (tio, kion mi nomas "malpurigi" kun "stultajjoj").
Kaj pruve, ke vi malpravas, la nura respondo nuntempe estas bela NE (eble la via ?). Se jes, bel'kontraudiraĵo.

sal.gif

februaro (Näytä profiilli) 20. elokuuta 2011 8.11.05

manu_fr:Kompreneble Lernu! estas sito
Se 'Lernu!' nur havus plumojn, bekon kaj kapablon flugi...

Miland (Näytä profiilli) 20. elokuuta 2011 8.14.44

Jen sugesta korekto:

manu_fr:Ĉu vi pretas ŝanĝi vian malbonan kutimon malpurigi tutajn fadenojn kun per viaj demandoj sensencaj demandoj, kaj senfinaj (kaj por mi ofte stultaj, verdire)?
Mia respondo: "Nu, ŝercoj ofte plaĉas al mi." lango.gif

manu_fr (Näytä profiilli) 20. elokuuta 2011 8.16.51

Miland:Jen sugesta korekto:

manu_fr:Ĉu vi pretas ŝanĝi vian malbonan kutimon malpurigi tutajn fadenojn kun per viaj demandoj sensencaj demandoj, kaj senfinaj (kaj por mi ofte stultaj, verdire)?
Mia respondo: "Nu, ŝercoj ofte plaĉas al mi." lango.gif
Jen estus utila klarigi la kialon de via respondo, ĉu ?

manu_fr (Näytä profiilli) 20. elokuuta 2011 8.18.49

februaro:
manu_fr:Kompreneble Lernu! estas sito
Se 'Lernu!' nur havus plumojn, bekon kaj kapablon flugi...
Kiu povas kompreni tion, kion vi aludas ?
Mi ne kapablas, almenaŭ klare.
Domaĝe.

Miland (Näytä profiilli) 20. elokuuta 2011 8.20.35

manu_fr:
Miland:Jen sugesta korekto:

manu_fr:Ĉu vi pretas ŝanĝi vian malbonan kutimon malpurigi tutajn fadenojn kun per viaj demandoj sensencaj demandoj, kaj senfinaj (kaj por mi ofte stultaj, verdire)?
Mia respondo: "Nu, ŝercoj ofte plaĉas al mi." lango.gif
Jen estus utila klarigi la kialon de via respondo, ĉu ?
Certe. Estas du: (1) Bv. studu la korektojn. (2) Trankviliĝu!

februaro (Näytä profiilli) 20. elokuuta 2011 8.25.23

manu_fr:
februaro:
manu_fr:Kompreneble Lernu! estas sito
Se 'Lernu!' nur havus plumojn, bekon kaj kapablon flugi...
Kiu povas kompreni tion, kion vi aludas ?
Mi ne kapablas, almenaŭ klare.
Domaĝe.
'Sito' estas birdo. Jen ĝi!

manu_fr (Näytä profiilli) 20. elokuuta 2011 8.27.30

Miland:
manu_fr:
Miland:Jen sugesta korekto:

manu_fr:Ĉu vi pretas ŝanĝi vian malbonan kutimon malpurigi tutajn fadenojn kun per viaj demandoj sensencaj demandoj, kaj senfinaj (kaj por mi ofte stultaj, verdire)?
Mia respondo: "Nu, ŝercoj ofte plaĉas al mi." lango.gif
Jen estus utila klarigi la kialon de via respondo, ĉu ?
Certe. Estas du: (1) Bv. studu la korektojn. (2) Trankviliĝu!
mi miras homojn, kiuj ĉiam sentas sin kapablaj ekpensi anstataŭ la aliaj.
En via kazo :
1) pri viaj korektoj. Mi volas plezuri vin, do viaj korektoj estas tro bonaj
2) pri mia mem spirittrankviliĝo. Sed, se vi povus kaŝi vian langon parolante, mi estus plej trankvila.

Vi estas tro forta kaj modesta. Fieru.

Takaisin ylös