შინაარსის ნახვა

Esperantistaro: Pli da viroj aŭ virinoj

zaratustro-ისა და 20 აგვისტო, 2011-ის მიერ

შეტყობინებები: 18

ენა: Esperanto

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 21 აგვისტო, 2011 11:18:18

Chainy:
darkweasel:
zaratustro:kaj se estas signifa variaĵo inter viroj kaj virinoj ni devus pensi la kialon de tiu afero.
kial?
Darkweasel, ĉu vere ne ŝajnas al vi bedaŭrinde, ke ne estas pli da komentoj fare de virinoj en ĉi tiuj forumoj?
nu al mi tio ŝajnas iom malgrava... la sekso estas ja nur unu karakterizaĵo de homo.

ĝenerale tiel tamen estas en plej multaj retkomunumoj. estas pli da viroj kiuj ofte retumas, tial estas pli da viroj partoprenantaj en multaj forumoj.

zaratustro (მომხმარებლის პროფილი) 21 აგვისტო, 2011 11:20:45

darkweasel:
zaratustro:kaj se estas signifa variaĵo inter viroj kaj virinoj ni devus pensi la kialon de tiu afero.
kial?
Ĉar io eble estas okazanta en la movado ke malpermesas ke multajn virinojn povus senti bone en la esperantistaro. Se ni scius la kialon, ni ĉiuj povus kreskigi la esperantistaron.
Variaĝo malgranda normale ĉiam povas okazi en la kvanto da virinoj kaj viroj en kelka movado, sed ne granda variaĝo, ĉar ĝi ne estas tro normala.

manu_fr (მომხმარებლის პროფილი) 21 აგვისტო, 2011 13:29:46

zaratustro:
darkweasel:
zaratustro:kaj se estas signifa variaĵo inter viroj kaj virinoj ni devus pensi la kialon de tiu afero.
kial?
Ĉar io eble estas okazanta en la movado ke malpermesas ke multajn virinojn povus senti bone en la esperantistaro. Se ni scius la kialon, ni ĉiuj povus kreskigi la esperantistaron.
Variaĝo malgranda normale ĉiam povas okazi en la kvanto da virinoj kaj viroj en kelka movado, sed ne granda variaĝo, ĉar ĝi ne estas tro normala.
mi konsentas kun Darkweasel.
Laŭ mi, ne gravas seksdeveno, nek racdeveno, nek landdevno, nek aĝdeveno, nek okulkolordeveno, nek seksemuldeveno, de kiam la ideoj estas interesaj al legi.

Certe virinoj estas interesaj, kompreneble, sed mi pensas, ke ili havas ion pli gravan al fari, ol skribi en la reto. Ne estas facila por virino teni domon, okupigi pri infanoj ktp...
Tut simple, kiel kutime.

Se vi volus tion ŝanĝi, jam okupigu por reala egaliteco inter viroj kaj virinoj.
sal.gif

cellus (მომხმარებლის პროფილი) 22 აგვისტო, 2011 07:07:53

Lernu! ne estas esperantujo. Eĉ se proporcie multaj virinoj ne aktivas en la movado, tiuj kiuj lernas esperanton ofte estas tre kapablaj pri la lingvo kaj mi konas pri virinoj kiuj uzas esperanton, ne estante aktivaj en la movado mem. Kaj oni devas studi landon post lando, lokon post loko por kompreni la sociologian rolon de la virinoj en la esperanta movado. Certaj socioj estas pozitivaj por virinoj, aktivaj en la movado, aliaj socioj ne.

RiotNrrd (მომხმარებლის პროფილი) 24 აგვისტო, 2011 05:10:49

Tiam, kiam mi vidis filmojn de Esperantaj eventoj, ŝajnas al mi ke ĉiam estis multe da virinoj en ili. Mi ne nombris ilin, sed certe ili estis videblaj ĉie.

novatago (მომხმარებლის პროფილი) 24 აგვისტო, 2011 12:34:17

Ne estas problemo pri la Esperantistaro, estas problemo afero pri kiel uzas la virinoj la reto. Se vi serĉas forumojn en aliaj lingvoj ekster lernu! vi vidos ke kutime, kie la plejmulto estas malina, virinoj apenaŭ partoprenas.

Virinoj ja uzas interreton sed ili, kutime, preferas paroli alie al aliaj interretaj uzantoj.

Ĝis, Novatago.

qwertz (მომხმარებლის პროფილი) 24 აგვისტო, 2011 12:41:36

zaratustro:Mi scias ke la esperantistaro estas tre granda familio, sed mi iufoje demandas min: Ĉu estas pli da viroj aŭ da virinoj en la movado?.
Ĝi povus esti malfacila demando, sed mi havas iom da scivolaĵo interne por koni viajn respondojn.
Estas plie de viroj en Espo movado kaj estas plie de virinoj en Espo komuno.

Jes, ekzistas diferenco inter Espo komuno pensado kaj Espo movado pensado. Espo komuno enhavas multaj de kreiema personoj kaj Espo movado enhavas multa de stultparolulojn. (Pardonu por diri tion.)

vincas (მომხმარებლის პროფილი) 24 აგვისტო, 2011 13:25:14

Hispanio:Eble Lernu! ne estas sufiĉa ekzemplo por scii ĉu ekzistas pli da viroj aŭ virinoj, sed legante fadenojn ĉi tie mi ofte rimarkas ke la viroj multas.
Kie estas virinoj?

ზემოთ დაბრუნება