Al la enhavo

Esperantistaro: Pli da viroj aŭ virinoj

de zaratustro, 2011-aŭgusto-20

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

zaratustro (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-20 20:27:39

Mi scias ke la esperantistaro estas tre granda familio, sed mi iufoje demandas min: Ĉu estas pli da viroj aŭ da virinoj en la movado?.
Ĝi povus esti malfacila demando, sed mi havas iom da scivolaĵo interne por koni viajn respondojn.

Hispanio (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-20 20:41:18

Eble Lernu! ne estas sufiĉa ekzemplo por scii ĉu ekzistas pli da viroj aŭ virinoj, sed legante fadenojn ĉi tie mi ofte rimarkas ke la viroj multas.

flipe (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-21 03:43:06

zaratustro:Ĉu estas pli da viroj aŭ da virinoj en la movado?.
Mi ne dubas ke estas treege da viroj!

Demian (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-21 04:02:37

zaratustro:Ĉu estas pli da viroj aŭ da virinoj en la movado?
Mi persone parolis kun tri esperantistoj en Barato; du estas viroj.

Pr::al DASGUTA (viro)
Gi::*har RAO (viro)
J::ti JOSEPH (virina)

Tiu ĉi eta ekzemplo diras multon.

Chainy (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-21 05:14:55

Hispanio:Eble Lernu! ne estas sufiĉa ekzemplo por scii ĉu ekzistas pli da viroj aŭ virinoj, sed legante fadenojn ĉi tie mi ofte rimarkas ke la viroj multas.
Eble virinoj ĝenerale ne tiel ŝatas partopreni en interretaj forumoj? Mi ne povas diri, ĉar mi ne ofte skribas en aliaj forumoj.

Laŭ la statistiko ĉe Lernu, estas tiom da uzantoj:

viroj = 50,617
virinoj = 31,667
Sekso ne indikita = 21,178

(Mi prenis tion de ĉi tie)

- Do la plimulto ŝajne estas viroj, krom se multaj virinoj simple elektis ne indiki sian sekson.

Sed, ĝenerale en ĉi tiuj forumoj, estas tuj rimarkeble, ke la granda plimulto de kontribuantoj estas viroj.

Povas esti tia problemo, ke eĉ se iuj virinoj eble interisiĝus pri partopreni en la forumoj, kiam ili vidas ke ĉi tie estas tiel malmulte da komentoj de virinoj, tio iom malinstigas ilin?

Estas bedaŭrinde, ke estas tiel.

cellus (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-21 06:13:47

Pli da viroj ol virinoj? Tio dependas de tio kiun landon vi studas. Ŝajnas ke pli da viroj lernas esperanton sed ne ĉiuj pasas la komencan stadion. La virinoj – estas mia persona impreso – lernas esperanton pli bone kaj pli da homoj pasas la komencan stadion, sed ili tiom aktivas en la movado, eble dependante de la rolo kiun ĝenerale ludas la virinoj en diversaj socioj.

manu_fr (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-21 10:02:31

ĉu gravas la demando ?
kial ne demandi pri koloro de okuloj samtempe ?
sal.gif

zaratustro (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-21 10:56:11

manu_fr:ĉu gravas la demando ?
kial ne demandi pri koloro de okuloj samtempe ?
sal.gif
Mi ne scias kion estas por vi gravaj demandoj ĉar mi ne legis ankoraŭ multajn fadenojn malfermitaj de vi ,sed plaĉus min legi ĝin por scii la gravaj aferoj pri kion vi volas legi en tiu forumo.

Mi precipe malfermis tiun fadenon por scii io ke povas esti grava afero laŭ iu vidpunkto. Tiu vidpunkto ke mi parolas estas bone esprimita por la amiko Chainy :
Sed, ĝenerale en ĉi tiuj forumoj, estas tuj rimarkeble, ke la granda plimulto de kontribuantoj estas viroj. Povas esti tia problemo, ke eĉ se iuj virinoj eble interisiĝus pri partopreni en la forumoj, kiam ili vidas ke ĉi tie estas tiel malmulte da komentoj de virinoj, tio iom malinstigas ilin? Estas bedaŭrinde, ke estas tiel.
Mi kunsentas kun Chainy ĉar mi pensas ke li prabas. Virinoj estas gravaj en la movado, kaj se estas signifa variaĵo inter viroj kaj virinoj ni devus pensi la kialon de tiu afero.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-21 10:58:45

zaratustro:kaj se estas signifa variaĵo inter viroj kaj virinoj ni devus pensi la kialon de tiu afero.
kial?

Chainy (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-21 11:09:25

darkweasel:
zaratustro:kaj se estas signifa variaĵo inter viroj kaj virinoj ni devus pensi la kialon de tiu afero.
kial?
Darkweasel, ĉu vere ne ŝajnas al vi bedaŭrinde, ke ne estas pli da komentoj fare de virinoj en ĉi tiuj forumoj?

Reen al la supro