100 Eŭro. Kiel ili povas helpi al E-o?
de Andreo Jankovskij, 2011-aŭgusto-20
Mesaĝoj: 20
Lingvo: Esperanto
Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-20 21:10:03
Kaj vi decidis helpi al Esperanto.
Kion vi faros?
Esperantst (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-20 22:23:43
Andreo Jankovskij:Se ekzemple vi havas 100 liberajn eŭrojn.
Kaj vi decidis helpi al Esperanto.
Kion vi faros?
Jasminka (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-20 22:34:01
Chainy (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-21 05:28:23
Esperantst:Mi nepre investus tiun monon por Esperanto-informado.Nu, sole informado ne estas tre utila... Tio estus granda perdo de mono.
Esperantst:Aŭ mi presus flugfoliojn, afiŝojn au mi farus anoncon en Facebook.Ĉu vi ŝercas? Flugfolioj, afiŝoj?! Kial ne uzi la monon por io pli pozitiva?
Kaj fari anoncon en Facebook estas ĉiuokaze senpaga afero!
Esperantst:La saman demandon kompreneble oni ankaŭ povus fari se temus pri 10.000 EUR aŭ eĉ 100.000 EUR, sed supozeble malmultaj homoj havus ideon kiel plej bone investi tiun monon por Esperanto.Eble vi presus eĉ pli da flugfolioj?!
Chainy (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-21 05:30:45
Jasminka:Se vi havas liberan monon, vi estas bonvena donaci ĝin al Esperantic Studies Foundation (ESF) - fondaĵo, kiu subtenis lernu!. Jen pliaj informoj pri tio: http://kampanjo.ikso.net/.Jes, subteni Lernu ŝajnas al mi multe pli bona ideo ol presi senutilajn flugfoliojn!!
Eblas klaki sur la butono sur ĉi tiu paĝo kaj donaci monon per PayPal.
Chainy (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-21 05:54:36
Estas multe pli bone, se oni investas monon en io konkreta, kiu vere povas havi pozitivan influon kaj en daŭrigebla maniero.
Lernu estas tre utila retpaĝaro por lernantoj de Esperanto. Kaj se nin vere interesas la estonteco de Esperanto, tiam ni investu en tiaj projektoj.
Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-21 07:26:18
Ni priparolu nekutimajn kaj ege originalajn variantojn)))
Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-21 07:36:48
Kaj fari anoncon en Facebook estas ĉiuokaze senpaga afero!Estas ebleco mendi reklamon ĉe vizaĝlibro. Ĝi allogos multe da homoj al paĝoj pri Esperanto.
------------------------------
1. Ni povas sendi po 3 eŭroj al 33 esperantistoj, por ke ni pli ofote telefonu unu al la alia.
2. Ni povas krei ŝildon por sia domo kun E-signo.
3. Ni povas organizi bonegan feston en loka E-klubo.
...
Kaj poste estos originala artikolo "Kiel 100 EUR povas helpi al Esperanto".
manu_fr (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-21 09:59:58
http://fr.lernu.net/pri_lernu/subteno/donacintoj.p...
mi ĝenerale priferas doni monon al aliaj "utilaj" kaŭzoj, persone. Do, mi estas ekster-subjekto tiel dirante.
novatago (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-21 18:28:19
Andreo Jankovskij:Se ekzemple vi havas 100 liberajn eŭrojn.Eble okazigi konkurson ĉe Vikipedio aŭ atendi novan konkurson ĉe ĝi.
Kaj vi decidis helpi al Esperanto.
Kion vi faros?
Eble subteni utilan retpaĝon en Esperanto, ne nur tiujn, kiuj vere helpas disvastigi la lingvon sed ankaŭ tiujn, kiuj uzas la lingvon.
Eble uzi ilin por aĉeti allogajn materialojn por Esperantaj kursoj aŭ inkluzivi amuzajn agojn en la kursojn (ekskursoj, ktp...).
Ĝis, Novatago.