Till sidans innehåll

novaj muzikavideoj

av qwertz, 21 augusti 2011

Meddelanden: 11

Språk: Esperanto

qwertz (Visa profilen) 21 augusti 2011 12:59:04

Slu/Sal'

aŭdus al ZAM & ZIL - Unu Lingvo

ĝp,

HaleBopp (Visa profilen) 21 augusti 2011 16:46:52

malgajo.gif
Tio ne estas muziko, sed bruo...

Sahaquiel (Visa profilen) 23 augusti 2011 18:31:45

Ĝi estas tre stranga.... muziko?

qwertz (Visa profilen) 23 augusti 2011 18:41:37

Estas Tekno Hardkora stilo, kio estas lanĉis almenaŭ en Roterdamo/Nederlando/Eŭropo. La Tekno Hardkora stilolimito estas Gabba.

Ekzemplo: The Prodigy - Gabba.

===

Kio estas pri la lirikon?

La teksto (ekas en 1:09) :

estis iam lingvo
kreita por la mondo
por la bono de homoj
por pli facila futuro

sed multaj ĝin ignoris
kaj kelkaj ĝin eĉ mokis
la intereso mankis
kaj la subteno malfortis

tamen ĝi trovis amikojn
ili ĝin akceptis, ĉirkaŭbrakis
kaj portis antaŭen
perfektigante ĝian uzon

nun jam pasis pli ol cent jaroj
kaj ĝi estas kune kun ni
pli forta ol antaŭe
kaj bela kiel ĉiam

jen ĝi - UNU LINGVO

Sahaquiel (Visa profilen) 23 augusti 2011 18:49:52

Mi ne estas sperta en esperantologio, mi nur komprenas la bazan nivelon. Sed, mi pensas ke la liriko estas bona, almenaŭ intereza.

qwertz (Visa profilen) 23 augusti 2011 18:50:43

Sahaquiel:Mi ne estas sperta en esperantologio, mi nur komprenas la bazan nivelon. Sed, mi pensas ke la liriko estas bona, almenaŭ intereza.
Ĉu vi farus muzika version de tio kun muzikastilo vi ŝatas?

Sahaquiel (Visa profilen) 23 augusti 2011 18:54:24

Por enkonduko de KD eble, la unua kanzono.

qwertz (Visa profilen) 23 augusti 2011 19:31:46

Sahaquiel:Por enkonduko de KD eble, la unua kanzono.
Pardonu, mi ne komprenas. De kio de KD detale?

Sahaquiel (Visa profilen) 23 augusti 2011 19:35:37

qwertz:
Sahaquiel:Por enkonduko de KD eble, la unua kanzono.
Pardonu, mi ne komprenas. De kio de KD detale?
Kompakta Disko de Metalroko aŭ Klasika Muziko, io gotika kaj malluma

qwertz (Visa profilen) 24 augusti 2011 18:41:30

Zam & Zil: Unu lingvo karaokeo nun estas in •)eôbo(•- karaokeoarkivo.

Tillbaka till toppen