ورود به محتوا

Pri aliaj nacioj en via lingvo

از utku, 23 اوت 2011

پست‌ها: 27

زبان: Esperanto

utku (نمایش مشخصات) 23 اوت 2011،‏ 20:06:34

Ĉu ekzistas proverboj ktp. pri aliaj nacioj en via lingvo? Tiel mi celas lerni, kiel aliaj nacioj ĝenerale estas rigardita de certaj kulturoj. Bonvolu ne mencii tro malaltigan idiomon.

La unika ekzemplo en la turka, kiun mi scias, estas la verbo "Fransız kalmak" (estiĝi la stato de franca), kiu signifas "ne kompreni, pri kio estas parolata".

darkweasel (نمایش مشخصات) 23 اوت 2011،‏ 20:13:58

Jen du similaj fadenoj:
Proverboj kaj frazeologioj (ekde la lasta mesaĝo sur la unua paĝo)
Kiel vi ŝercas pri aliaj popoloj ? :]

HaleBopp (نمایش مشخصات) 24 اوت 2011،‏ 7:38:21

Saluton!

En la franca, oni diras pri iu "il est fort comme un Turc" (= li estas forta kiel turko), kio signifas ke tiu homo estas tre fortika.

Tiu dirmaniero rilatas al la fortikeco de la turkaj batalistoj dum la Otomana Imperio, kiu estis legenda.

auxro (نمایش مشخصات) 24 اوت 2011،‏ 13:12:56

"Trankvila kiel belgo"

Frankouche (نمایش مشخصات) 25 اوت 2011،‏ 11:32:38

El la franca:

- Paroli la francan kiel hispana bovino = paroli la francan tre malkorekte
- Fuĝi angle = fuĝi diskrete
- Tio estas ĉina (aŭ hebrea) = Paroloj aŭ sriboj nekompreneblaj
- Araba telefono = mesaĝo direkte el buŝo al orelo inter malsimilaj homoj
- Kapo de turko = Tre mokita Homo kiu tre suferas de mokoj de aliaj homoj.
- Iri vidi la grekojn por ke ili vidas vin = fiforiru !
- Konstrui kastelojn en Hispanio = imagi neeblajn aĵojn.

darkweasel (نمایش مشخصات) 25 اوت 2011،‏ 11:36:38

io kio al germanlingvano "ŝajnas hispana" ŝajnas al ĝi tre stranga.

vidas vandenis (نمایش مشخصات) 26 اوت 2011،‏ 7:06:51

aŭro:"Trankvila kiel belgo"
Ĉi tie "belgo" oni bezonas kompreni ne homon, sed ĉevalon! Belgaj ĉevaloj estis tre fortaj,potencaj, kaj samtempe trankvilaj.Ili tiradis kanonojn, aliajn tre pezajn ŝarĝojn,kaj tiu esprimo estas pozitiva.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 13 سپتامبر 2011،‏ 19:44:11

Frankouche:El la franca:

- Paroli la francan kiel hispana bovino = paroli la francan tre malkorekte
- Fuĝi angle = fuĝi diskrete
- Tio estas ĉina (aŭ hebrea) = Paroloj aŭ sriboj nekompreneblaj
- Araba telefono = mesaĝo direkte el buŝo al orelo inter malsimilaj homoj
- Kapo de turko = Tre mokita Homo kiu tre suferas de mokoj de aliaj homoj.
- Iri vidi la grekojn por ke ili vidas vin = fiforiru !
- Konstrui kastelojn en Hispanio = imagi neeblajn aĵojn.
...kaj ankaŭ (foje malpli diplomatece!):
- c'est pas le Pérou! Tio ne estas Peruo = tio aspektas malriĉe
- capotes anglaises, anglaj surtutoj = kondomoj
- manger en Suisse, manĝi kiel Sviso = manĝi egoisme, sen disdoni al aliaj
- salade russe, rusa salato = miksaĵo
- saoul comme un Polonais, ebria kiel Polo = ebriega
- Je te ferai voir mes estampes japonaises, mi montros al vi miajn japanajn bildojn = (invito de viro al virino kun seksaj intencoj)
- C'est du chinois pour moi, tio estas ĉinlingva por mi = mi ne komprenas
- C'est de l'hébreu pour moi, tio estas hebrelingva por mi = mi ne komprenas
- C'est l'armée mexicaine, tio estas meksika armeo = en tiu organizo, estas multe da estroj kaj malmulte da laborantoj
- avoir les portugaises ensablées, havi la portugalaj (ostroj) plenaj je sablo = esti surda
- en file indienne, en indiana vico = marŝante unu post la alia
- chanter la tyrolienne, kanti tirolan kanton = krii pro doloro

rafaelfortalezo (نمایش مشخصات) 14 سپتامبر 2011،‏ 4:18:49

En Brazilo oni kutimas diri " tio estas de Paragvajo" por diri ke io ne havas bonan kvaliton.

flipe (نمایش مشخصات) 14 سپتامبر 2011،‏ 6:00:26

rafaelfortalezo:En Brazilo oni kutimas diri " tio estas de Paragvajo" por diri ke io ne havas bonan kvaliton.
"Tio estas afero el Ĉino" por diri ke afero ne estas bona.

"Tio estas por britujo vidi" por diri pri io ke eble ne estas vero.

"Tio estas post Arabo" por diri ke iu estas tre malprosima.

"Ĉu mi estas parolanta greka?"/"Vi estas parolanta greka!" por diri ke dirinta afero ne estas komprenebla.

بازگشت به بالا