Al la enhavo

Kion vi opinias pri la moskva puĉo antaŭ 20 jaroj?

de lietpol, 2011-aŭgusto-24

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

lietpol (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-24 06:38:42

Ĉi tiun demandon mi adresas ĉefe al la loĝantoj de la eksa Sovetio kaj ĝiaj "satelitaj" ŝtatoj. Do, ni diskutu ridulo.gif

vincas (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-24 10:38:58

Jes, mi tre ĝojas, ke Sovetio disfalis.

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-25 17:34:46

Mi estas loĝanto de Rusio. Sed mi havas ambiguan opinion pri disfalo de Sovetunio. Unuflanke mi ĝojas ke nia socio estas nun pli malfermita ol ĝi estis antaŭe. Mi memoras kiel komsomola patrolo elpelis min el ĉambro de mia fianĉino, kiu estas nun mia edzino dum ankoraŭ 22 jaroj. En 1990 mi voĉdonis kontraŭ konservo de SU, ĉar mi ne vidis vojon, kiu povus transformigi SU je demokratia lando.
Aliflanke, mi estis juna kaj naiva, mi kredis je amikeco inter popoloj kaj pensis ke liberontaj respublikoj de SU respektos unuaj al aliaj. Je realeco ĉio kontraŭas. Estintaj Pribaltikaj respublikoj efektivigas politikon preskaŭ faŝisman, dividante popolon je du specoj, kiuj havas diferencajn rajtojn, kaj ĉio rusa malkonfesigas kaj rifutigas, oni egaligas ĉion rusan kaj stalinisman. En Rusio ankaŭ kreskas kvanton de nacionalismaj konfliktoj, antaŭa sistemo de moraleco estas detruita, sed nova ne estas formigita. Tio gravas, ĉar en Rusio justeco estas pli morala demando ol leĝa. Sed leĝoj ja estas nun tre malproksime de idealo.
Tial mi ĝojas, ke ni estas pli liberaj, sed vivoj de plieco da homoj iĝas pli komplika.

auxro (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-25 18:04:01

Mikhail, kiam vi estis lastan fojon en iu el ĉebaltiaj landoj?

Miland (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-25 19:17:06

Mi memoras aŭdi Gorbaĉov, post kiam li revenis el malliberiĝo fare de la puĉantoj, ke li trovis la BBC la plej findindan fonton de informo!

Vilius (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-25 20:34:39

MikhailMarkeyev:Estintaj Pribaltikaj respublikoj efektivigas politikon preskaŭ faŝisman, dividante popolon je du specoj, kiuj havas diferencajn rajtojn{..}
Vi certe havas tre fortaj argumentoj por fari tiel gravaj akuzoj, ĉu ne?

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-26 06:08:30

aŭro:Mikhail, kiam vi estis lastan fojon en iu el ĉebaltiaj landoj?
Mi neniam estis en ĉebaltiaj landoj, sed feliĉe ni vivas je 21a jarcento kaj havas multe da fontoj de informacio.

Vilius:Vi certe havas tre fortaj argumentoj por fari tiel gravaj akuzoj, ĉu ne?
Certe. Mi legis per interreto kaj vidis je televido kiel personoj, kiuj servadis al faŝisma Germanio, ne nur marŝas tra viaj stratoj vestiĝita je faŝista uniformo, sed ankaŭ ili ordeniĝas per via gvido, ricevas altajn pensiojn. Sed male, monumentoj de Granda venko je Dua Tutmonda Milito malmuntigas kaj malsanktigas. Parlamentanto kun familinomo Egorovas rifuzis paroli ruse en ruslingva televida kanalo, iuj kuracistoj rifuzas kuraci personojn, kiuj parolas ruse. Rusa-naciaj personoj, eĉ naskitaj en la lando, ne havas civitanecajn rajtojn. Tio estas malkaŝita diskriminacio je nacia signo, kiu ĉiam estas nomita faŝismo.

auxro (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-26 06:30:35

Mi neniam estis en ĉebaltiaj landoj, sed feliĉe ni vivas je 21a jarcento...
ridulo.gif Mi ne plu havas la demandojn.
Rusa propagando evidente efikas, eĉ en 21-a jarcento

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-26 07:03:11

aŭro:ridulo.gif Mi ne plu havas la demandojn.
Rusa propagando evidente efikas, eĉ en 21-a jarcento
Belega respondo... kiam oni havas nenio por respondi.

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-26 07:17:06

vidas vandenis:Mi dirus,soveta propagando,kiu puŝas rusianojn al faŝismo,naciismo,imperialismo.
Zorgu pri vi mem. Kiel kontraŭagi al faŝismo rusiaj scias tre bone.

Reen al la supro