Al la enhavo

Kion ni povas fari per Esperanto, krom korespondo, vojaĝo ?

de eamo, 2011-aŭgusto-24

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

eamo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-24 08:44:43

Ĉiam estas tia demando "kion vi faris kaj faras per Esperonto? Ĉu Esperanto uzeblas en via laboro" , kiam oni konigas pri Esperanto.
Korespondon kun leteramikoj , vojaĝon eksterlande kun helpo de Esperanto kaj esperantistoj, tamen kiajn aliajn?
En Ĉinio, Ĉielismo Von aktivas en Esperanta komercado.Li tenas sian vivon per Esperanto. Tamen tiaj esperantistoj tre mankas.
Kion vi faris, faras kaj faros per Esperanto?

Chainy (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-24 14:30:31

Por la plejmulto da Esperantistoj, la lingvo klare estas nura hobio. Estas tiel ankaŭ por mi. Mi lernas ĝin, simple ĉar mi subtenas la ideon de facile lernebla kaj relative neŭtrala internacia lingvo. Kaj tre plaĉas al mi la lingvo Esperanto mem.

Chainy (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-24 14:48:30

eamo:
En Ĉinio, Ĉielismo Von aktivas en Esperanta komercado.Li tenas sian vivon per Esperanto. Tamen tiaj esperantistoj tre mankas.
Interese, mi ne aŭdis pri tio. Estus kompreneble bone, se pli da homoj povus komerci per Esperanto. Por tio ni bezonas pli grandan komunumon. Kiu scias, eble iam ni atingos tian sojlon?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-24 16:41:50

Chainy:
eamo:
En Ĉinio, Ĉielismo Von aktivas en Esperanta komercado.Li tenas sian vivon per Esperanto. Tamen tiaj esperantistoj tre mankas.
Interese, mi ne aŭdis pri tio.
Jen fadeno eble interesa al vi:
Kiel vi opinias pri la Esperanto-lingva komerco?

Ĉu la fadenkreinto "fanjono" estas la komercisto, pri kiu vi parolis, eamo?

eamo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-26 03:38:52

darkweasel:

Ĉu la fadenkreinto "fanjono" estas la komercisto, pri kiu vi parolis, eamo?
Mi ne konas "fanjono" kiu loĝas en suda Ĉinio. Ĉielismo Von estas en nord-okcidenta Ĉinio, li estas membro de Internacia Komercisto-Esperantisto Federacio.

jen la paĝo de lia:
http://www.ipernity.com/home/28269?lg=eo

Demian (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-26 04:07:48

eamo:"Ĉu Esperanto uzeblas en via laboro"...
El mia propr-viva sperto: JES. Kiam mi diras al miaj estroj ke mi parolas Esperanton, ili miras kaj ridetas. rideto.gif
Kion vi faris, faras kaj faros per Esperanto?
Mi legis kaj babilis esperante kaj faras la saman. Mi ne scias kion mi faros per Esperanto pli ol vi scias kion vi faros per ĉina.

manu_fr (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-26 18:26:02

eamo:
...
Kion vi faris, faras kaj faros per Esperanto?
Kial ne fiki, ĉu ne pliboniĝus vian vivon ?
Por mi, estas pli akurate fiki en la franca, ĉar mi plej facile iĝas mian partnerinon seksĝui fikadon (tamen gravas, ĉu ne ?), ĉar ŝi komprenas miajn vortojn en franca. Ekzemple se mi diras, "nun, seksĝuu !" en esperanto, ŝi nenion komprenus, ĉu ?
Sed eble ĉina ne estas sufiĉe taŭga por fiki, kiel la franca, kaj vi preferus esperante ? Do, mi konsilas vin : nepre provu. Kiu scias ? Vere mi ne konas sufiĉe ĉinan por respondi. Strebu, kaj diru.

Se aliajn interesajn demandojn, ne hezitu sal.gif

Mi klarigas mian vidpunkton :
Se vi nenion faras dank'al esperanto, kial ne diri, ke vi nenion faras ?
Kial necese mensogi ?
Miaflanke, mi neniam faris ion ajn interesan dank'al tiu bazlingvo, kaj tio ne ĝenas min. Do kiam iu demandas, mi diras ke esperanto estas tute senutila lingvo, kaj ofte komunaro sen intereso.
Estas ... iom tio ... esperanto.
Vasta perdo da tempo. rido.gif
Ĉu bezonas alian pruvon : vi ne estas la unua demandi tian demandon, kaj neniam neniu respondas ion interesan !!!
malgajo.gif
Kia domaĝooooo
senkulpa.gif

Vilius (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-26 19:37:15

manu_fr:{...}fiki en la franca{...}
Estis unu de tiuj maloftaj okazoj kiam mi vere ridis legante ĉi tiun forumon rido.gif. Bonege! De ĉi tiu momento mi konsilos "provu fiki en Esperanto", se iu demandos kion fari kun la lingvo ridulo.gif

manu_fr (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-26 19:54:45

Vilius:
manu_fr:{...}fiki en la franca{...}
Estis unu de tiuj maloftaj okazoj kiam mi vere ridis legante ĉi tiun forumon rido.gif. Bonege! De ĉi tiu momento mi konsilos "provu fiki en Esperanto", se iu demandos kion fari kun la lingvo ridulo.gif
Bonege !
Estas mia celo, iom ridi ... pro kaj tra esperanto ! sal.gif
Tiu bando da komunaro esperanta estas mojose trista !

Vere tie, neniu kredus, ke francoj havas bonhumoron, ĉu ne ? Eble nur vi komprenis tion... lango.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-26 20:20:37

manu_fr:
Vere tie, neniu kredus, ke francoj havas bonhumoron, ĉu ne ? Eble nur vi komprenis tion... lango.gif
ĉu ne la senhumura popolo estas laŭkliŝe la germanoj?

Reen al la supro