Skip to the content

Ĉu vi uzas Lernu.net en Esperanto?

by vincas, August 24, 2011

Messages: 21

Language: Esperanto

vincas (User's profile) August 24, 2011, 4:29:30 PM

Se, ne kial? Do vi scipovas legi Esperanteridulo.gif

En Esperanto Lernu.net uzas 4287 homoj.
http://eo.lernu.net/pri_lernu/statistiko/lernu_l...

darkweasel (User's profile) August 24, 2011, 4:54:09 PM

Ĉu ne jam antaŭ longa tempo (2008? 2009?) estis tia fadeno? Serĉile mi ne trovis ĝin.

Mi mem uzas lernu! en la germana.

Ankaŭ dum mia komencanteco mi uzis ĝin en la germana. Mi transiris de la germana al Esperanto iam inter 2009-03-02 kaj 2009-10-04 (ŝajne inter tiuj datoj mi ne ricevis retleteron de lernu!). Mi denove transiris al la germana inter 2010-12-26 kaj 2010-12-30. Ŝajnas, ke fojfoje mi uzis ĝin ankaŭ en la angla - eble klakinte ligilon al en.lernu.net.

Tio ŝajnas al mi sufiĉe logika. Dum mia komencanteco mi ankoraŭ ne sufiĉe bone regis Esperanton kaj tial uzis la paĝaron en la germana. Por pliboniĝi en Esperanto mi do transiris al Esperanto ĝis la fino de 2010, kiam mi pensis, ke mi jam sufiĉe bone regas la lingvon por ne plu devi praktiki ĝin.

Roman_Mutin (User's profile) August 24, 2011, 6:25:54 PM

*Ŝanĝis la lingvon al Esperanto*

mountainash (User's profile) August 25, 2011, 11:09:48 AM

Mi ankoraŭ uzas lernu.net en la angla, ĉar kiam mi tajpas 'lernu.net' sur la klavaro mi alvenas tie. senkulpa.gif Eble mi estas tro pigra kaj ŝangi la lingvon plibonigus mia lertecon.

flipe (User's profile) August 26, 2011, 3:19:52 AM

vincas:Se, ne kial? Do vi scipovas legi Esperanteridulo.gif

En Esperanto Lernu.net uzas 4287 homoj.
http://eo.lernu.net/pri_lernu/statistiko/lernu_l...
ankoraŭ ne, sed mi intencas uzi ĝin.

Ergazomai (User's profile) August 28, 2011, 9:03:11 PM

Ho ve, mi estas troooo pigra. Mi preferas ĝin uzi (kiel hontinde) en mia nacia lingvo, t.e. la itala.

Pardonu min rideto.gif

milek (User's profile) August 29, 2011, 11:03:33 AM

vincas:
En Esperanto Lernu.net uzas 4287 homoj.
http://eo.lernu.net/pri_lernu/statistiko/lernu_l...
Kiom? Mi dubas, ke eĉ tiom personoj UZAS konstante lernu.net.

Chainy (User's profile) August 29, 2011, 1:08:06 PM

milek:
vincas:
En Esperanto Lernu.net uzas 4287 homoj.
http://eo.lernu.net/pri_lernu/statistiko/lernu_l...
Kiom? Mi dubas, ke eĉ tiom personoj UZAS konstante lernu.net.
Jen la statistiko:

Aktiveco dum lastaj 30 tagoj -

tre alta: 240
alta: 160
meza: 406
ne tre granda: 1.328
eta: 4.269
nula: 97.374

Mi prenis tion de la jena paĝo: statistiko

Interese, kion ekzakte signifas 'eta', 'meza' ktp en tiu listo? Kiom da fojoj oni uzu la retejon por esti, ekzemple, en la grupo da uzantoj kun 'ne tre granda' aktiveco?

Ergazomai (User's profile) August 29, 2011, 1:51:13 PM

Chainy:
milek:
vincas:
En Esperanto Lernu.net uzas 4287 homoj.
http://eo.lernu.net/pri_lernu/statistiko/lernu_l...
Kiom? Mi dubas, ke eĉ tiom personoj UZAS konstante lernu.net.
Jen la statistiko:

Aktiveco dum lastaj 30 tagoj -

tre alta: 240
alta: 160
meza: 406
ne tre granda: 1.328
eta: 4.269
nula: 97.374

Mi prenis tion de la jena paĝo: statistiko

Interese, kion ekzakte signifas 'eta', 'meza' ktp en tiu listo? Kiom da fojoj oni uzu la retejon por esti, ekzemple, en la grupo da uzantoj kun 'ne tre granda' aktiveco?
Ĉu eĉ tiel grava kaj konata retejo - kia Lernu! estas - havas tiel malmulte da kostantaj uzantoj? malgajo.gif

zan (User's profile) August 30, 2011, 9:32:02 AM

Komence mi elektis la japanan kaj nun mi uzas en Esperanto. rideto.gif
Nun la japana paĝaro ne estas la plej lasta versio. Ne indas elektiĝi... malgajo.gif

Back to the top