前往目錄

Futbal'

貼文者: Roman_Mutin, 2011年8月24日

訊息: 7

語言: Esperanto

Roman_Mutin (顯示個人資料) 2011年8月24日下午6:42:51

Ĉu ni ankoraŭ ne parolis pri la plej populara ludo? Se jam parolis-eblas refrefigi ĉi tion. Do ni parolu pri futbalo en esperanto(se iu ne vidis la filmeton)

Pardonu sed dekomence mi volas fari unu specialon demandon-Karaj mondanoj, ĉu iu ĉe vi konas Ĉi tiun teamon? Rubin el tatara ĉefurbo Kazan'
(Kompreneble mi ne demandas rusanojn kaj anojn de la proksimaj fratecaj landoj (jes, eks-Sovetio estis pli mallonge, sed mi volass nomi ilin "fratecaj")

Mi pensas ke, precipe pri internaciaj maĉoj estos interesege diskuti

flipe (顯示個人資料) 2011年8月24日下午7:29:54

Clube Atlético Mineiro, tre konas kiel Galo (Koko) estas mia teamo, ĝi estas nuntempe tre malbona sed ĝi havas grandan historion en brazila futbalo.

Por koni pli pri Galo, legu pli en Vikipedio portugale.

manu_fr (顯示個人資料) 2011年8月24日下午11:06:48

Roman_Mutin:
....
Do ni parulu pri futbalo en esperanto(se iu ne vidis la filmeton)
...
Mi ridegis !
Dankon !!
Vere jes, futbalo estas tre enua sporto laŭ mi !
Domaĝe...
senkulpa.gif

Roman_Mutin (顯示個人資料) 2011年8月28日上午7:04:02

Neniu scias ĉi tiun teamon?

flipe (顯示個人資料) 2011年8月28日下午4:34:22

Roman_Mutin:Neniu konas ĉi tiun teamon?
Mi ne konas multe pri "Rubin Kazan", sed pro rusiaj teamoj aĉetis multe brazilanoj futbalistoj, ni aŭskultas iomete pri ili, ĉi tie en Brazilo, la plej famaj teamoj el orienta eŭropo/azio estas CSKA Moskva, Lokomotiv Moskva kaj Spartak Moskva (kaj nun ankaŭ Anzhi Makhachkala pro aĉeti Tardelli (Kiu estas fama nomo en Atlético Mineiro) kaj Roberto Carlos, Shakhtar Donetsk kaj Dinamo el Kievo estas ankaŭ famaj teamoj, sed multa da homoj ĉi tie jam aŭdis iom pri Rubin Kazan, inkluzive, du futbalistoj kiuj jam ludis en Rubin Kazan jam ludis en Atlético Mineiro, teamo kiu mi estas fanatiko, ili nomiĝas Roni kaj Calisto, mi trovas ke Roni'n estas fama tie, ĉu mi estas korekta?

darkweasel (顯示個人資料) 2011年8月28日下午4:55:14

flipe:
Roman_Mutin:Neniu konas ĉi tiun teamon?
Mi ne scias multe pri "Rubin Kazan",
(pardonu, ne eblis rezisti sal.gif )

flipe (顯示個人資料) 2011年8月28日下午5:22:07

darkweasel:
flipe:
Roman_Mutin:Neniu konas ĉi tiun teamon?
Mi ne scias multe pri "Rubin Kazan",
(pardonu, ne eblis rezisti sal.gif )
Brazilaj kutimoj, ĉi tie ni diras plu "não conheço muito sobre" ol "não sei muito sobre", laŭvorte "mi ne konas multe pri" anstataŭ "mi ne scias multe pri", sed tio estas en Brazilo, sed ankaŭ laŭ La Simpla Vortaro, kiam la objekto de kono aŭ scio estas mem traktebla kiel informo (ĉi tiu kazo) kon- povas esti uzota. "Scii" estas plibona ol "koni" en tiu kazo, sed koni ne estas erara.

koni
Havi ideon pri iu aŭ io, scipovi distingi iun aŭ ion disde aliaj samspecaj aĵoj aŭ uloj.

scii
Koni certe kaj precize

回到上端