Sadržaj

Nacionalismo en Eŭropo

od Ergxejo, 25. kolovoza 2011.

Poruke: 29

Jezik: Esperanto

Vilius (Prikaz profila) 26. kolovoza 2011. 10:11:55

manu_fr:Eta eta eta lando.
Nu, Litovio estas nur 8 fojoj malpli granda ol kontinenta parto de Francio... Do geografie ne estas tiom "eta eta eta" lango.gif

manu_fr (Prikaz profila) 26. kolovoza 2011. 10:28:15

Vilius:
manu_fr:Eta eta eta lando.
Nu, Litovio estas nur 8 fojoj malpli granda ol kontinenta parto de Francio... Do geografie ne estas tiom "eta eta eta" lango.gif
Teksto forigita de administranto

darkweasel (Prikaz profila) 26. kolovoza 2011. 10:34:36

manu_fr:vi en nenio estas esperantisto.
Mi rekomendas al vi informiĝi:
1. pri la signifo de la vorto "esperantisto":
Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.

2. pri la reguloj kaj kondiĉoj de lernu!:
La paĝaron uzas homoj de diversaj aĝoj kaj de diversaj kulturoj, pro tio ni petas vin ĉiam esti tolerema kaj ĝentila en via komunikado kun aliaj lernu!-uzantoj.
[...]
En la tuta paĝaro estas malpermesite:
1. Uzi fivortojn aŭ ofendajn esprimojn. Tio inkluzivas salutnomojn, mesaĝojn, forum-mesaĝojn, sinprezentojn ks. La sola loko, kie povas esti fivortoj, estas "Vortlernado".

[...]
4. Anonci informojn, kiuj:
[...]
3. Iel kalumnias, ofendas iun ajn homon;

Kara manu_fr, mi jam raportis viajn insultoplenajn mesaĝojn al la teamo de lernu!, kaj esperas, ke iu forigos ilin.

februaro (Prikaz profila) 26. kolovoza 2011. 11:01:28

vidas vandenis:Jes, ami sian landon, lingvon, popolon - ne estas malbono. Kaj nacionalismo neniel povas esti kondamna. Naciismo instigas malamon al aliaj landoj, homoj, religioj, rasoj. Sendube, homaro devas batali kontraŭ ĉi tiu malbono.
Uzu vortaron kaj eksciu, ke 'nacionalismo' kaj 'naciismo' signifas la samon. Ankaŭ ekzistas vorto 'naziismo', ĉu al ĝi vi celis?

manu_fr (Prikaz profila) 26. kolovoza 2011. 11:01:33

darkweasel:[/color] ...

Kara manu_fr, mi jam raportis viajn insultoplenajn mesaĝojn al la teamo de lernu!, kaj esperas, ke iu forigos ilin.
ve, tio rememoras min dolĉan epokon !

mi tro timegas !

sal.gif

PS : ne nomu min kara Manu , se ne pensas tion, hipokritulo

sudanglo (Prikaz profila) 26. kolovoza 2011. 11:05:55

En Anglujo oni sufiĉe bonhumore, kaj bonhumure, toleras Aŭstralianojn, Usonanojn, Skotojn, NovZelandanojn ktp kiuj apartenas al aliaj nacioj, sed kies kulturaj valoroj ne tro malsamas al la niaj.

Konflikto potenciale estiĝas kiam la 'vizitantoj' ne volas adaptiĝi al la loka kulturo, aŭ se enmigrintoj ne volas adopti ĝin (inkluzive la lingvon).

manu_fr (Prikaz profila) 26. kolovoza 2011. 11:08:53

sudanglo:En Anglujo oni sufiĉe bonhumore, kaj bonhumure, toleras Aŭstralianojn, Usonanojn, Skotojn, NovZelandanojn ktp kiuj apartenas al aliaj nacioj, sed kies kulturaj valoroj ne tro malsamas al la niaj.

Konflikto potenciale estiĝas kiam la 'vizitantoj' ne volas adaptiĝi al la loka kulturo, aŭ se enmigrintoj ne volas adopti ĝin (inkluzive la lingvon).
finifine taŭga partoprenanto

manu_fr (Prikaz profila) 26. kolovoza 2011. 11:20:02

Darkweasel, pardonu, ke mi miksas esperantisto kaj kio ? Ĉu gravas ?senkulpa.gif
Bonvole : partoprenu diskutadon efike mi petas, sed alimaniere, ĉu eblas ?
Pli interese, parolu nin, pri naciismo en via lando Aŭstrujo.
Ĉu estas iu naciismo kontraŭ alilandanoj, tie ? Aŭ ideoj pri iu pura raso ankoraŭ ? Ĉu ĉiuj en via lando estas de pura rasio ?
Mi ekaŭdis, ke kreskas ekstremismo : ĉu vere ?
Ĉu denove tiuj nigraj ĉemizoj ? Espereble, ne ! Kion vi mem faras kontraŭ tio, se estas kazo
(kazoo, ke vi faras ion, memkompreneble) ?
Ĉu balotas ekstrem-maldekstre por kontraŭi naciismon, se estas naciismo en Aŭstrujo (vere eksterlandanoj tute ne scias) ?
Estus interese pliscii ! Antaŭdankojn, venante de ĉiuj partoprenantoj (ekster Aŭstrujo kompreneble !)

sal.gif

Manu

darkweasel (Prikaz profila) 26. kolovoza 2011. 11:48:24

Nu, en Aŭstrujo unu el la plej sukcesaj partioj estas la FPÖ (Freiheitliche Partei Österreichs = Libereca Partio de Aŭstrujo). Origine ĝin fondis eksnazioj.

Por tiu partio plejparte ne voĉdonas tamen veraj naciistoj, sed homoj, kiuj malkontentas pri la aliaj partioj. La partio estas klasika popolisma dekstra partio, kiu protestas kontraŭ preskaŭ ĉio, kion faras la registaro. Tial vere malfacilas diri, kion ĝi fakte postulas, sed plejparte ĝi reprezentas pli limigitajn leĝojn pri enmigrado, kontraŭadon de azilmisuzado, kaj tiel plu.

Pri "rasa pureco" en Aŭstrujo apenaŭ iu aŭdacas paroli.

Ergxejo (Prikaz profila) 27. kolovoza 2011. 21:06:04

februaro:
vidas vandenis:Jes, ami sian landon, lingvon, popolon - ne estas malbono. Kaj nacionalismo neniel povas esti kondamna. Naciismo instigas malamon al aliaj landoj, homoj, religioj, rasoj. Sendube, homaro devas batali kontraŭ ĉi tiu malbono.
Uzu vortaron kaj eksciu, ke 'nacionalismo' kaj 'naciismo' signifas la samon. Ankaŭ ekzistas vorto 'naziismo', ĉu al ĝi vi celis?
Dankas, mi pensis jam ke faris granda eraro kaj mia demando malbone komprenon.

Kaj revinas al temo.
En parto urbon, en kiu mi vivas, estas plej granda nombro eksterlandano (ĝin al mi ĝojigasrido.gif ) sed estes tiaj situacioj kiel krimbruligis de domo miksitaj geedzojn kaj ceteraj okazintaĵoj. En malsamaj landoj ankaŭ okazas similaj okazintaĵoj.
Mi timas ke rezultigos bataloj malgajo.gif

Natrag na vrh