Mergi la conținut

Nacionalismo en Eŭropo

de Ergxejo, 25 august 2011

Contribuții/Mesaje: 29

Limbă: Esperanto

Ergxejo (Arată profil) 25 august 2011, 18:03:24

Ĉu Vi konsideras, nacionalismo estas granda problemo aŭ nur kelkaj ne signifa akcidento?

darkweasel (Arată profil) 25 august 2011, 18:09:47

La vorto estas naciismo. Nur por ke la diskutantoj ne pluuzu la malĝustan formon.

februaro (Arată profil) 25 august 2011, 20:21:03

Kial problemo? Naciismo estas granda solvo!

mihxil (Arată profil) 25 august 2011, 21:09:29

Erĝejo:Ĉu Vi konsideras, nacionalismo estas granda problemo
Jes.

novatago (Arată profil) 25 august 2011, 21:26:18

vidas vandenis:Intermiksado de rasoj ankaŭ ne kondukas al bono.
Ĉu vere? mi opinias tian agon ĝuinda. Mi ŝatus provi intermiksi mian rason kun aliaj... eĉ se fine mi ne sukcesas rido.gif .

Ĝis, Novatago.

Chainy (Arată profil) 25 august 2011, 21:56:04

Ho ve, ĉu vere necesis starigi tian fadenon pri tia aĉa temo? Ĝi nur donas okazon al fiaj naciistoj laŭte esprimi siajn strangajn kaj malagrablajn opiniojn.

mihxil (Arată profil) 26 august 2011, 08:04:45

Chainy:Ho ve, ĉu vere necesis starigi tian fadenon pri tia aĉa temo? Ĝi nur donas okazon al fiaj naciistoj laŭte esprimi siajn strangajn kaj malagrablajn opiniojn.
La vero estas malmola. Ni vidos ke ankaŭ esperantistoj estas normalaj homoj, kun samaj strangaj kaj fiaj ideoj kiel ŝajne la duona homaro havas nuntempe. Neniel necesas kompreneble, sed ja iomete interesus min.

manu_fr (Arată profil) 26 august 2011, 08:33:50

vidas vandenis:Jes, ami sian landon, lingvon, popolon - ne estas malbono. Kaj nacionalismo neniel povas esti kondamna. Naciismo instigas malamon al aliaj landoj, homoj, religioj, rasoj. Sendube, homaro devas batali kontraŭ ĉi tiu malbono. Sed kial nuntempe tiel arde, aĉe aperiĝas fenomeno de naciismo? Mi ne estas politologo aŭ filozofo, sed laŭ mi unu el gravaj kaŭzoj estas tro granda imigracio el fremdaj landoj, precipe el mizeraj. Kiam "gastoj" ne volas vivi laŭ leĝoj, kiuj funkcias en tiu lando, pli frue aŭ pli malfrue la konfliktoj okazos. Intermiksado de rasoj ankaŭ ne kondukas al bono.
veee, kia merdaĉo

Vilius (Arată profil) 26 august 2011, 08:51:41

vidas vandenis:Kiam "gastoj" ne volas vivi laŭ leĝoj, kiuj funkcias en tiu lando, pli frue aŭ pli malfrue la konfliktoj okazos. Intermiksado de rasoj ankaŭ ne kondukas al bono.
Ironie tion diras persono, kiu loĝas en lando (Litovio), kie "gastoj" preskaŭ ne ekzistas. Oni povas trairi nian ĉefurbon (mi eĉ ne parolos pri malpli grandaj urboj kaj vilaĵoj) kaj ne renkonti eĉ unu homon de alia raso rido.gif. Eble se vi estas feliĉulo, vi ekvidos kelkajn turistojn apud muzeoj aŭ preĝejoj, sed tiuj tre malofte (se iam) kreas problemojn, pri kiuj tiel zorgas nia Vidas.

Vidas, ĉesu batali kontraŭ fantomoj. Aŭ almenaŭ ne skribu pri tio publike rido.gif

manu_fr (Arată profil) 26 august 2011, 09:11:58

Vilius:...
Teksto forigita de administranto

Înapoi mai sus