İçerik Görüntüleme

ö, ä, õ kaj ü en Esperanto

başlangıç robinast, 26 Ağustos 2011

Mesajlar: 11

Dil: Esperanto

robinast (Profili görüntüle) 28 Ağustos 2011 17:19:42

Dankon al ĉiuj por bonaj konsiloj! Vere, mi devus demandi el estonaj esperantistoj... Post nelonge mi ja faros ĝin.
Ŝajnas al mi nun, ke 'ä', 'ö' kaj 'õ' povus esti anstataŭigataj kun 'e' kaj 'ü' kun 'u' - se iu provas konservi laŭeble similan prononcon. Nu, kaj 'Uuru' estus pli ekceptabla ol 'Ueueru'... rideto.gif
Verŝajne, bona elekto povus esti ankaŭ simple rezigni tremaojn. 'i' ansataŭ 'õ' kiel en la rusa, ŝajnas al mi, ne estus bonega. Multaj vortoj, kioj en la en la estona havas la literon 'õ', en la finna havas literojn 'e' aŭ 'o'(põld---pelto; võõras---vieras; põlv---polvi; põhi---pohja), do 'e' aŭ 'o' anstataŭ 'õ' estus pli natura ol 'i'.

Başa geri dön