Al la enhavo

Ĉu internacia lingvo instigas nur pacon kaj toleremon inter homoj ?

de manu_fr, 2011-aŭgusto-28

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

manu_fr (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-28 02:23:42

Kio indikas, ke internacia lingvo instigas nur pacon kaj komprenemon inter homoj ?
De kiam mi ekstudis esperanton, mi ĉiam vidis la kontraŭon !
-dum interŝanĝoj da ideoj,
-dum apero de militoj inter landoj,
-dum babiladoj en la tujmesaĝiloj, ktp...

De profunde, homo adoras militi kontraŭ la alian kaj ŝiajn ideojn (mi mem konfesas tion).

Mia celo estas montri eblan danĝeron de esperanto, kiel internacia lingvkomunikilo.
Ŝajne, male al la anglon, esperanto povas disvastigi plej facile, tuŝi homojn, kiuj tute kulture ne povas kompreni unu la alian, pro diversaj kialoj (religioj, edukado, kutimoj, ktp...). Kaj ĉefe, ĉu ili vere bezonas interkomuniki laŭ mondskalo ?

Bonvolu pruvi kontraŭon per ekzemploj konkretaj en viaj vivoj, se vi tiele ne pensas.
Ni bone vidu rizulton. Kaj partoprenu mi petas, ne estu timidaj (mi en nenia kazo respondos mem !! ridulo.gif ).
Mi denove pardonpetas pro eraroj, bonvolu NE korekti ilin : la fadeno ne bezonas perfektan esperanton por bona kompreno, mi pensas, do foriru la lingvistoj, kiuj ne donas opinojn, antaŭdankon.

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-28 05:44:31

Ne, Manu, miaopinie, internacia lingvo instigas nenion.

Internacia lingvo havas la EBLON servi kiel pontolingvo inter malsamlingvaj homoj, io kio estas per si mem (vi konsentos) tre bona afero.

Sed vi scias ke eĉ samlingvanoj kverelas, malpacas kaj mortigiĝas inter ili! (pensu, se ne, pri ĉiuj estintaj kaj estantaj civilaj militoj). Do, sama lingvo ne necese instigas pacon kaj toleremon.

Laŭ mi, nur instigas tiujn kvalitojn la interna sinteno de ĉiu homo, sendepende de kia lingvo li parolas.

Ĉiam amike.

cellus (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-28 06:27:11

Estas tre grave ke la esperantistoj konsciigas sin pri la problemo. Kulturaj diferencoj povas esti unu kampo kie ni devas lerni multon. Kelkfoje la vortoj povas trompi. Ni kredas ke ni parolas pri la sama afero, sed la vortoj kiujn ni uzas estas rezulto de "miaj" spertoj kiuj povas esti tute malsamaj de "viaj" spertoj!

qwertz (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-28 08:46:12

cellus:Estas tre grave ke la esperantistoj konsciigas sin pri la problemo. Kulturaj diferencoj povas esti unu kampo kie ni devas lerni multon. Kelkfoje la vortoj povas trompi. Ni kredas ke ni parolas pri la sama afero, sed la vortoj kiujn ni uzas estas rezulto de "miaj" spertoj kiuj povas esti tute malsamaj de "viaj" spertoj!
Mi tute konsentas, ke vortoj estas prezento de spertojn. Ankaŭ estas afero, ke, por kelkaj aferojn oni unue trovus taŭgan "vortprezenton", kio oni komprenas laŭ memspertojn. Estas aferon de fremdspertoj kontraŭe memspertoj. Spertoj kreas persona kredon.

zan (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-28 13:10:08

Kio indikas, ke internacia lingvo instigas nur pacon kaj komprenemon inter homoj ?
De kiam mi ekstudis esperanton, mi ĉiam vidis la kontraŭon !
...
Mia celo estas montri eblan danĝeron de esperanto, kiel internacia lingvkomunikilo.
Ŝajne, male al la anglon, esperanto povas disvastigi plej facile, tuŝi homojn, kiuj tute kulture ne povas kompreni unu la alian, pro diversaj kialoj (religioj, edukado, kutimoj, ktp...). Kaj ĉefe, ĉu ili vere bezonas interkomuniki laŭ mondskalo ?
Hodiaŭ Vi kreis ĉi tiun fadenon kaj jam forigis vian konton, kiam mi legis. Lastatempe kelkaj forumanoj forigis sian konton, supozeble pro tio ke ili senesperiĝis pri Esperanto. Ankoraŭ denove?

Mi komence atendis pacemon de esperantistoj. Mi deziras la pacon de la mondo. Esperanto ne estas la angla kaj povus komunikigi homojn per honesta maniero. Do mi atendis, ke aliaj Esperantistoj ankaŭ pensas la samon kiel mi. Sed evidentiĝis al mi, ke tio ne estas realo. Oni tro dependas de sia lando por akcepti opinion de alilandano. Nun mi scias, ke ankaŭ mi estas tia. Mi jam scias, ke eĉ se oni uzas internacian lingvon, oni neniam ŝanĝas sin. Problemo ne estas la lingvo, sed homoj mem.

mihxil (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-28 13:16:59

zan:Hodiaŭ Vi kreis ĉi tiun fadenon kaj jam forigis vian konton, kiam mi legis.
Mi supozas ke li ne mem forigis sian konton, sed ke tio estis farita de lernu-teamano, pro lia konduto en aliaj fadenoj.

zan: Mi jam scias, ke eĉ se oni uzas internacian lingvon, oni neniam ŝanĝas sin. Problemo ne estas la lingvo, sed homoj mem.
Mi samopinias ke lingvo probable ne ŝanĝas siajn parolantojn.

Oni fakte povas dubi ĉu la facila eblo interkomuniki iel helpas pacon kaj toleremon. Kial ĝi ne kaŭzus eĉ la malon? Nescio pri ideoj de aliaj ja ankaŭ zorgas ke oni ne povas esti de ili ofendata...

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-28 13:43:59

zan:
Lastatempe kelkaj forumanoj forigis sian konton, supozeble pro tio ke ili senesperiĝis pri Esperanto. Ankoraŭ denove?
Kiuj? Mi neniun memoras.
zan:Oni tro dependas de sia lando por akcepti opinion de alilandano. Nun mi scias, ke ankaŭ mi estas tia. Mi jam scias, ke eĉ se oni uzas internacian lingvon, oni neniam ŝanĝas sin. Problemo ne estas la lingvo, sed homoj mem.
Tio ne estas nepre "dependo de onia lando", sed simple diversaj homoj havas malsamajn vidpunktojn - kaj ĝuste por diskuti tiujn ekzistas la forumo.

milek (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-28 14:32:41

darkweasel:
Tio ne estas nepre "dependo de onia lando", sed simple diversaj homoj havas malsamajn vidpunktojn - kaj ĝuste por diskuti tiujn ekzistas la forumo.
Unua posto, kion mi kapablis legi!
Kiel laŭ vi lernado de ia lingvo povus inokuli samajn vidpunktojn en ĉiaj gelernantoj? Bedaŭrinde, via espero estas malprofunda espero.

novatago (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-28 17:04:48

Mia celo estas montri eblan danĝeron de esperanto, kiel internacia lingvkomunikilo.
Denove, lastalveninto kredas sin malkovranto de Ameriko.

Tiu risko, ekzistas kaj ekzistos per ĉiu lingvo, eĉ se ĝi ne estas facila.

La celo estas eviti la komunikajn problemojn, kiuj ofte aperas pro la malfacilaĵojn, kiujn havas la regionaj kaj naciaj lingvoj. Tial esperanto ja lernindas.

Neniu kaj nenio povas eviti problemojn se iuj ne volas interkompreniĝi, se iuj volas malinterkompreniĝi, aŭ se iu uzas lingvojn por trompi aliajn.

Ĝis, Novatago.

Junpe (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-28 17:30:35

Mia celo estas montri eblan danĝeron de esperanto, kiel internacia lingvkomunikilo.
Ŝajne, male al la anglon, esperanto povas disvastigi plej facile, tuŝi homojn, kiuj tute kulture ne povas kompreni unu la alian, pro diversaj kialoj (religioj, edukado, kutimoj, ktp...). Kaj ĉefe, ĉu ili vere bezonas interkomuniki laŭ mondskalo ?
Mi opinias, ke estas pli bone interkompreniĝi, eĉ kvankam oni ne tute komprenas kaj ne tute kompreniĝas, ol tute ne peni kompreni kaj silente murdi. Murdantoj bezonas kompreni pri murdatoj. Kaj lingvo havigas al ili okazon kompreni pri la murdatoj.

Reen al la supro