前往目錄

Pri kio estinde partopreni ĉe kongreso?

貼文者: qwertz, 2011年8月28日

訊息: 2

語言: Esperanto

qwertz (顯示個人資料) 2011年8月28日下午1:45:24

Slu/Sal'

aŭdante Vesperiĝas kanton de Eterne rima mi memdemandis: Pri kion oni bezonus esti ĉe kongreso? Verŝajne, ke partopreni ĉe kongreson estas multkoste kaj ne multaj de junularoj povas partopreni ĉe kongreson. Kio estinde partopreni ĉe kongreso? Ĉu partopreni ĉe kongreso estus memmotivon por plibonigi Esperanto lingvo?

ĝp,

Altebrilas (顯示個人資料) 2011年9月2日上午10:31:41

Partopreni al kongresoj estas utila por praktiki parolan esperanton, por renkonti homojn de diversajn landojn kaj havi kun ili ĉiutagajn aktivecojn (manĝi, trinki bieron, dormi, danci, kanti, ludi, promeni sed ankaŭ vici, serĉi kuraciston aŭ loĝadon, prunti telefonon aŭ sparadrapon, ktp), por alkutimiĝi kun la diversaj parolmanieroj, kaj foje por renkonti koramik(in)on.

Esperantistoj estas ofte maljunaj (intelekta aktiveco helpas sanon kaj favoras longan vivon), sed estas ankaŭ renkontoj dediĉitaj al gejunuloj.

Pri la financaj kondiĉoj, mi konstatis, ke partoprenas al kongresoj ĉiaj homoj, de la plej riĉaj kiuj loĝas en plurstelaj hoteloj, ĝis la plej malriĉaj kiuj venas tien petveturante kaj loĝas en tendumejo aŭ eĉ... kaŝe en angulo de la kongresejo. Eblas foje ankaŭ interkonsenti kun la LKK por helpi ilin interŝanĝe de laboro.

Kaj Germanio estas sufiĉe centra lando por trovi kongresojn en aliaj proksimaj landoj...

回到上端