Mergi la conținut

Irene

de Ergazomai, 28 august 2011

Contribuții/Mesaje: 3

Limbă: Esperanto

Ergazomai (Arată profil) 28 august 2011, 20:32:06

Kio okazis (kaj okazas) en orienta Usono? Ĉu estas ĉi tie usonanoj kiuj volas rakonti al ni?
Ofte la novaĵoj pri Irene, kiujn oni sentas per televido, ĵurnaloj ktp. ne estas tute precizaj... estus pli bone se iu (kiu ĉi tiun ŝtormegon travivis) rakontus al ni kio okazis ridulo.gif

P.s.: ĉu jam ekzistas fadeno pri ĉi tio?

darkweasel (Arată profil) 28 august 2011, 21:06:25

Ergazomai:
P.s.: ĉu jam ekzistas fadeno pri ĉi tio?
Miascie ne (kaj mi legas ĉiujn Esperantlingvajn fadenojn).

5KFunRun (Arată profil) 28 august 2011, 22:56:53

Saluton, Ergazomai. Mi loĝas en New Hampshire (Nov-Hampŝiro), kiu estas en la nord-orienta parto de Usono. Hieraŭ ekpluvis kaj la pluvado daŭris ĝis nun. Ankaŭ la vento forte kriis. Matene ni perdis nian elektron, sed ne gravis. Fakte, dum la vintro ni perdas elektron de tempo al tempo pro neĝo. Ĉi tiu okazo similas.

Kvankam mia ero de la lando estas sekura, aliaj partoj (pli sudaj partoj) de nia lando difektiĝis.

Înapoi mai sus