Đi đến phần nội dung

Interesaj frazaj

viết bởi Roman_Mutin, Ngày 29 tháng 8 năm 2011

Tin nhắn: 4

Nội dung: Esperanto

Roman_Mutin (Xem thông tin cá nhân) 10:17:37 Ngày 29 tháng 8 năm 2011

(Eble nomo de fadeno estas iom malbona, sed mi ne povas elpensi pli bonan nomon)

Ĉi tie mi proponas rakonti frazoj, kiuj aspektas absurde, sed enhavas sencon.
Hoh, mia klarigo mem aspektas absurde, sed mi esperas ke pro miaj ekzemploj vi povos kompreni pri kiaj frazoj mi diras.
Do, rigardu:

Estas normala frazo kiam oni diras:
"Mi revenos post horoj...(nelonga pensado) du"
Sed se homo pensas ke li revenos post horduono, do eblas diri, ke:
"Mi revenos post horoj... duono."

Dua frazo. Ia ordinara aĵo (ekzemple kalendaro kun Putin) kostas 20 rub 50 kop. Kaj se ia alia aĵo kostas 1 rub 1 kop, do pronocado estas "unu rubloj, kopeko kopekoj"

En rusa lingvo tempo ĉirakŭ tagmezo nomatas "tagmanĝo" (rus: Obed) Do, eblas diri en rusa : "Ni manĝos post tagmanĝo"

Alia ekzemplo pri rusa: pri tempo 8:30 ni diras "duono de naŭa" (ĉar pli da horduono kaj estos naŭa). Kaj anstataŭ vorto "tagmezo"( Kaj "tagmanĝo") ni uzas vorton "tagduono" (ĉar eblas diri ke duono estas mezo, ĉu ne?)
Do, tempo 11:30 eblas esti prononcita " duono de tagduono"

Eble vi ankaŭ scias ekzemplojn el vi lingvo kaj el Esperanto.

PS Sur kalendaro estis skribita "Ĉi tien necesas rigardi, kaj aŭskulti kion mi diras". Se en 2012 li ne eston nia prezidanto ĉi tio estos... nekredeble.

maratonisto (Xem thông tin cá nhân) 10:38:33 Ngày 29 tháng 8 năm 2011

Dentisto al paciento:
Mi revenos post kvin minutoj, Vi intertempe kraĉu ĉiu duonhoro.
Cetere vi povis nomigi la fadenon "Paradoksaj frazoj" (ne frazaj).

Roman_Mutin (Xem thông tin cá nhân) 15:54:44 Ngày 29 tháng 8 năm 2011

maratonisto:Dentisto al paciento:
Mi revenos post kvin minutoj, Vi intertempe kraĉu ĉiu duonhoro.
Cetere vi povis nomigi la fadenon "Paradoksaj frazoj" (ne frazaj).
Ho, mi ne remarkis eraron, pardonpetas.

maratonisto (Xem thông tin cá nhân) 17:38:48 Ngày 29 tháng 8 năm 2011

Roman_Mutin: Ho, mi ne rimarkis eraron, pardonpetas.
Vin certe influis la rusa lingvo. Kutimoj en aliaj lingvoj ofte konfuzas.

Quay lại