Naar de inhoud

Helpu... Knabino bezonas angle-esperante parolantan familion

door romio, 29 augustus 2011

Berichten: 22

Taal: Esperanto

romio (Profiel tonen) 30 augustus 2011 15:46:26

horsto: Sed mi iom dubas ĉi tie: Esperanto ne sufiĉas por bona eduko. Oni nepre bezonas la anglan.
Mi ne scias, sed ial mi dubas ke via filino parolas Esperanton.
Vi estas mirinde sagaca, kara amiko.
Mia filino vere tre malmulte parolas E-on (de kie vi scias demando.gif ?) Fakte mi multfoje penis aligi ŝin al e-movado, sed ŝi ne havis motivojn por lerni la lingvon. Do mia dua celo (kaŝita) estas ke ŝi lernu Esperanton. Mi certas ke tio eblas dum tiu ĉi jaro, se ŝi scios, ke ŝi vojaĝos al esperante-parolanta familio.
Pri bonkvalita eduko mi subkomprenis, ke en moderna mondo pli vastajn ŝancojn havas homoj, kiuj posedas la anglan. Almenaŭ en Rusio estas tiel. Sed scipovo paroli per Esperanto sendube plialtigas veran (internan) eduk-nivelon de homo.

romio (Profiel tonen) 30 augustus 2011 15:48:45

Dankon al Zaratustro kaj Novatago pro kompreno kaj subteno

februaro (Profiel tonen) 30 augustus 2011 17:38:07

romio: Do mia dua celo (kaŝita) estas ke ŝi lernu Esperanton.
Vivu la naiveco! rido.gif

romio: Tion mi intencis pridiskuti private, sed vi devigis min fari publike.
Se mi ne paroligus vin pri vi, viaj celoj kaj viaj cirkonstancoj, neniu rimarkus vian strangan peton. Nun vi havas pli bonajn ŝancojn efektivigi viajn dezirojn. rideto.gif

Al mi ŝajnas, ke ekzistas aliaj solvoj por via problemo, ekzemple vi povus gastigi anglaparolantojn ĉe vi. rideto.gif

darkweasel (Profiel tonen) 30 augustus 2011 17:42:35

februaro:
Se mi ne paroligus vin pri vi, viaj celoj kaj viaj cirkonstancoj, neniu rimarkus vian strangan peton.
Mi fakte ankoraŭ ne komprenis, kiumaniere la peto estas stranga aŭ impertinenta, sed eble nur mi ne komprenas tion. Al ĉiu ĝian opinion ...

romio (Profiel tonen) 31 augustus 2011 11:56:49

februaro: Vivu la naiveco! rido.gif
Mi atendis ke vi tiel reagos kontraŭ tiu ĉi mia espero. Do, verŝajne vi estas pli serioza, fundamenta kaj ĝentila persono ol mi. Tiuokaze mi nepre konsideru vian opinion. Sed mi permesu al si mem ankoraŭ konsideri mian malgrandan sperton kaj sperton kreantoj de lernu.net pri tio, ke motivo estas forta movilo dum lernado de fremdaj lingvoj.

februaro:
Se mi ne paroligus vin pri vi, viaj celoj kaj viaj cirkonstancoj, neniu rimarkus vian strangan peton. Nun vi havas pli bonajn ŝancojn efektivigi viajn dezirojn. rideto.gif
Pri tio, verŝajne, mi devas danki vin. Kaj denove mi admiras pro kapabloj de homoj, kiuj scipovas transformi iliajn insultantajn eldirojn en sankta beno.

februaro:
Al mi ŝajnas, ke ekzistas aliaj solvoj por via problemo, ekzemple vi povus gastigi anglaparolantojn ĉe vi. rideto.gif
Dankon al vi pri tio, ke vi almenaŭ ne mokas min dum tiu ĉi frazo. Fakte ĝi estas krea. Sed mi ne konsentu kun vi. Por atingi miajn celojn mi devas enigi knabinon en tiun medion, kiu ne parolas ruse. Kaj ŝi devigotas paroli angle (aŭ esperante (ekstremokaze)). Kiel montras mia sperto, rusoj, kiuj partoprenas eĉ internaciajn renkontiĝojn, tuj krokodilas kiam apude estas almenaŭ unu rusaparolanto. Se la filino restos hejme, ŝi nur audos veran prononcon, iomete parolos, sed dum ĉiu taŭga (kaj malfacila) momento uzos gepatran lingvon. Tion mi povas doni al ŝi sen gastigado de anglaparolanto (per aŭskultado de mp3-kursoj, rigardado de anglaj filmoj). Sed mia celo - paroligi ŝin. Mi mem havis samajn problemojn kiam lernis Esperanton. Kaj mi bone scias, ke se dum kursoj (renkontiĝoj) oni malpermesis uzado de propra lingvo, mia Esperanto progresis duoble (aŭ eĉ trioble) pli bone. Sed por tio vi devas esti plenkreskulo, kiu havas kapablojn bone regi sin. Tio estas pli malfacile por infano. Sed se infano ne havos alian alternativon, ŝi rapide alkutimiĝos kaj ekparolos (almenaŭ mi naive esperas). rideto.gif

antoniomoya (Profiel tonen) 31 augustus 2011 12:16:34

Kara Romio, mi vere suferas vidante vin doni ĉiaspecajn eksplikojn al personoj kiuj (eble) ne meritas, aŭ almenaŭ prifajfas, tiajn klarigojn.

Vi rajtas fari por viaj infanoj tion kion vi plej bone konsideras, tute sendepende de aliulaj opinioj. Neniu saĝa homo kuraĝus diri sian malplaĉon pri viaj planoj, la sola taŭga sinteno estas respekti viajn decidojn.

Tio dirite, ĉu vi jam anoncis tiun saman peton en la anglalingvan fadenon (eĉ en Esperanto, petante ke ili traduku ĝin al la angla)?

Amike.

romio (Profiel tonen) 31 augustus 2011 13:47:32

antoniomoya:Kara Romio, mi vere suferas vidante vin doni ĉiaspecajn eksplikojn al personoj kiuj (eble) ne meritas, aŭ almenaŭ prifajfas, tiajn klarigojn.

Vi rajtas fari por viaj infanoj tion kion vi plej bone konsideras, tute sendepende de aliulaj opinioj. Neniu saĝa homo kuraĝus diri sian malplaĉon pri viaj planoj, la sola taŭga sinteno estas respekti viajn decidojn.

Tio dirite, ĉu vi jam anoncis tiun saman peton en la anglalingvan fadenon (eĉ en Esperanto, petante ke ili traduku ĝin al la angla)?

Amike.
Dankon, kara antoniomoya pro via apogo. Fakte mi estis iomete ŝokita okaze de akuzo de februaro pri impertinenteco, kaj deziris blankigi sin, ĉar se unu homo juĝas miajn intencojn kiel malbonaĵo, do, verŝajne, aliaj povas havi similan impreson. Sed nun mi estas trankvila, ĉar multe da amikoj subtenis min. Kaj mi nepre sekvu vian konsilon pri anglalingva fadeno.

Kaj ankoraŭ... fakte mi devas danki februaro pro tio ke li montris al mi, ke estas multe da bonkoraj homoj, pretaj subteni min, pro tio ke mia afiŝo estas aktive legata kaj pro tio ke mi havas eblecon praktiki E-on.
Do, dankon, februaro, al vi.

Jev (Profiel tonen) 31 augustus 2011 14:14:42

romio:Kaj ankoraŭ... fakte mi devas danki februaro pro tio ke li montris al mi, ke estas multe da bonkoraj homoj, pretaj subteni min, pro tio ke mia afiŝo estas aktive legata kaj pro tio ke mi havas eblecon praktiki E-on.
Do, dankon, februaro, al vi.
Mi rekomendas al vi ignori la opiniojn de februaro kaj reveni al la ĉefa temo de la fadeno, ĉar la diskuto jam tro deflankiĝis de la ĉefa temo.

Mi ĵus devis forigi vian mesaĝon de la angla parto de la forumoj, ĉar tiu parto estas nur por diskutoj en la angla, do se vi volas ion afiŝi tie, faru tion en la angla. Ne necesas multobligi la mesaĝojn. Vi ankaŭ ĉi tie povas peti iun el uzantoj, ke ili traduku kaj afiŝu la mesaĝon tie. Sed mi ne scias, ĉu tio havas sencon, se vi mem ne povos partopreni la diskutojn.

romio (Profiel tonen) 31 augustus 2011 17:28:32

al Jev -
Bone, mi ĉion komprenas.

ceigered (Profiel tonen) 1 september 2011 10:01:34

El mia mesaĝo en la angla foruma temo (komencita de Romio):

Sonas laŭ mi ke ĝi estas tro riska, kaj uzado de lerneja/ŝtata sistemo, anstataŭ privata interŝanĝo de knaboj (aŭ geknaboj, por tiuj kiuj zorgas pri la temo de sekseco malkiel mi, sed "knaboj" sonas stranĝa sen "ge" okulumo.gif), estas pli bona laŭ mi.

Terug naar boven